К содержанию

Esti nevidebla je iu

от Ilmen, 19 апреля 2012 г.

Сообщений: 7

Язык: Esperanto

Ilmen (Показать профиль) 19 апреля 2012 г., 17:20:37

Bonan tagon al ĉiuj. ♪

Freŝdate mi skribis la jenan frazon:

« Bedaŭrinde, la precipa parto de la Esperantaj artikoloj estas nevideblaj je la ne-ensalutintoj (tiam, kiam oni kreas artikolon, oni devas elekti ĉu la artikolo estas trovebla je ne ensalutintaj uloj aŭ ne), (...). »

Mi ne certas pri la du uzoj de "je" (grasigataj partoj). Ĉu mi devus uzi anstataŭe "de" kajaŭ aliajn rolmontrilojn tiukaze?

Dankon antaŭe. ♪

darkweasel (Показать профиль) 19 апреля 2012 г., 17:46:07

Mi dirus al.

sudanglo (Показать профиль) 19 апреля 2012 г., 17:50:50

Nevideblaj por ne-ensalutintoj (eble ankaŭ al)

estas trovebla far (fare de) ne-ensalutintoj

darkweasel (Показать профиль) 19 апреля 2012 г., 17:53:29

sudanglo:
estas trovebla far (fare de) ne-ensalutintoj

sudanglo (Показать профиль) 20 апреля 2012 г., 9:06:34

Ilmen, DW trovas la prepozicion far ofenda neologismo, sed ĝi uziĝis longe antaŭ ol DW naskiĝis.

La konservativismo de juneco!

Ilmen (Показать профиль) 21 апреля 2012 г., 10:18:37

Jes, mi scias pri ĉi tiu novovorto. Pri mi, mi ne havas apartan kontraŭargumenton pri tiu vorto, kvankam mi aktuale ne uzas ĝin.

Mi ne multe ŝatas la ideon uzi "por" en tiu ĉi kazo, ĉar la rolmontrilo ne enkondukas celon sed koncernatojn.

Ĉiukaze, multe dankon al vi ambaŭ pro viaj diversaj proponoj. ♪

sudanglo (Показать профиль) 21 апреля 2012 г., 10:34:13

Mi ne multe ŝatas la ideon uzi "por" en tiu ĉi kazo, ĉar la prepozicio ne enkondukas celon sed koncernatojn
Ilmen, difino 7 sub 'por' en NPIV kun citaĵoj.

Personon, kiun koncernas la ago (rilate al): tio estas por mi indiferenta; nia regimentestro estas por siaj soldatoj, kiel bona patroZ; asigni difinitan salajron por iuZ; tio estas granda perdo por ni; tiu ĉi grava tago restos por mi ĉiam memorindaZ; la kongreso estis vera triumfo por E.; mia spiro fariĝis abomena por mia edzinox; tri aferoj estas nekompreneblaj por mi

Наверх