Ujumbe: 7
Lugha: Esperanto
Ilmen (Wasifu wa mtumiaji) 19 Aprili 2012 5:20:37 alasiri
Freŝdate mi skribis la jenan frazon:
« Bedaŭrinde, la precipa parto de la Esperantaj artikoloj estas nevideblaj je la ne-ensalutintoj (tiam, kiam oni kreas artikolon, oni devas elekti ĉu la artikolo estas trovebla je ne ensalutintaj uloj aŭ ne), (...). »
Mi ne certas pri la du uzoj de "je" (grasigataj partoj). Ĉu mi devus uzi anstataŭe "de" kajaŭ aliajn rolmontrilojn tiukaze?
Dankon antaŭe. ♪
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 19 Aprili 2012 5:46:07 alasiri
sudanglo (Wasifu wa mtumiaji) 19 Aprili 2012 5:50:50 alasiri
estas trovebla far (fare de) ne-ensalutintoj
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 19 Aprili 2012 5:53:29 alasiri
sudanglo:
estas troveblafar(fare de) ne-ensalutintoj
sudanglo (Wasifu wa mtumiaji) 20 Aprili 2012 9:06:34 asubuhi
La konservativismo de juneco!
Ilmen (Wasifu wa mtumiaji) 21 Aprili 2012 10:18:37 asubuhi
Mi ne multe ŝatas la ideon uzi "por" en tiu ĉi kazo, ĉar la rolmontrilo ne enkondukas celon sed koncernatojn.
Ĉiukaze, multe dankon al vi ambaŭ pro viaj diversaj proponoj. ♪
sudanglo (Wasifu wa mtumiaji) 21 Aprili 2012 10:34:13 asubuhi
Mi ne multe ŝatas la ideon uzi "por" en tiu ĉi kazo, ĉar la prepozicio ne enkondukas celon sed koncernatojnIlmen, difino 7 sub 'por' en NPIV kun citaĵoj.
Personon, kiun koncernas la ago (rilate al): tio estas por mi indiferenta; nia regimentestro estas por siaj soldatoj, kiel bona patroZ; asigni difinitan salajron por iuZ; tio estas granda perdo por ni; tiu ĉi grava tago restos por mi ĉiam memorindaZ; la kongreso estis vera triumfo por E.; mia spiro fariĝis abomena por mia edzinox; tri aferoj estas nekompreneblaj por mi