Til indholdet

Moderatoro?

af Chainy, 21. apr. 2012

Meddelelser: 88

Sprog: Esperanto

zan (Vise profilen) 25. apr. 2012 13.16.54

Mi preferas "moderniganto".
Ĉar Lernu! estas retejo por komencantoj el diversaj landoj, mi preferas kiel eble plej facilajn vortojn almenaŭ kiel oficialajn nomojn. Komencantoj ne bezonas unue lerni "moderatoro". Aliloke oni rajtas uzi ĉian ajn vorton, kian oni preferas, sed ĉi tie...

Laŭ mi en Japanio "moderatoro" estas faka termino. Mi ankoraŭ ne povas imagi, kiel laboras "moderatoro".

"Moderniganto" estas moderniga homo iasence, sed mi bone komprenas, ke tiu homo laboras en forumoj por modernigi diskutojn. Ĉu instruistoj nur instruas lernejanojn? Ne, ili prizorgas lernejanojn ankaŭ pri viv-maniero, sano, amik-rilato k.a. Ili havas multspecajn laborojn. La plej grava laboro de "moderniganto" estas modernigo de forumoj, same kiel tiu de instruistoj estas instruado, ĉu ne povas tiel diri?

Mi preferas "moderniganto" ol aliaj nomoj. Ĉar ĝi similas al la angla "moderator". Mi povas diveni, ke la du estas samsignifaj.

darkweasel (Vise profilen) 25. apr. 2012 13.33.07

Espereble moderiganto - modernigi la forumon certe tamen eblas. okulumo.gif

Chainy (Vise profilen) 25. apr. 2012 22.18.36

sudanglo:'Moderati' ŝajnas al mi iom problemeca. Estas iom malelegante paroli pri moderatata forumo,
jes, vi pravas. Tio certe ne sonas tre bele!

sudanglo:Plej simple estas akcepti ke 'moderigi' povas estis pli ol igi modera en foruma kunteksto. Tiel oni diru, ke Moderatoro moderigas. Kaj en novaj eldonoj de NPIV oni povus registri tiun specialan senco de moderigi. Mi facile imagus ke Redaktoro faras pli ol redakti (kio eksplikus la persistemon de la vorto).
Ŝajnas ke iom post iom 'moderigi' fariĝas ĉiam pli populara solvo inter ni... Mi ankaŭ demandis la Esperantistojn kiuj sekvas la Yahoo-diskutliston 'Tradukado' pri la afero. Iuj respondoj jam alvenis, sed mi eble iom pli atendu.

sudanglo:Se oni sentas la absolutan neceson uzi plene Esperantan formon, tiam Forum-kontrolist/anto ŝajnas rekte priskibi la deĵoron de Moderatoro. Sed kial eviti 'Moderatoro'? Tio ŝajnas tro insista.
Jes, kiam oni aldonas 'forum-' al 'kontrolisto/anto', tiam estas malpli probable ke iu povus miskompreni, kvazaŭ temas pri ia gramatika aŭ lingva kontrolisto! Sed ĉiuokaze, mi iom dubas...

Min fakte interesas via uzo de 'deĵoro'. Laŭ NPIV:
deĵori = Plenumi sian servon en difinita tempodaŭro, konforme al antaŭpreparita servordo: tie ĉi la flegistinoj deĵoras ĉiun trian nokton; ĉiuj apotekistoj de la urbo deĵoras en dimanĉo laŭvice; voku la deĵorantan leŭtenanton!.
Do, tiaj homoj kiel flegistino, apotekisto, soldato ktp laboras en skipoj (deĵoroj). Nu jes, 'moderator' ne laboras en tia strikta maniero, sed ĉiuokaze oni eble povus uzi tian ideon, kaj nomi ilin 'deĵorantoj'?! Sed ial tio sonas iom strange kaj eble iom tro formale.

fajrkapo (Vise profilen) 25. apr. 2012 23.38.16

En hispanio ni havas vorton por difini bebozorgantoj, kiuj ofte estas junaj virinoj, per metaforo uzante la vorton kanguruo, ĉar bebozorgantoj aspektas ilin, kaj estas tre simpatia vorto.
Por difini tiujn kiuj kontrolas, gvidas, moderigas, metas, malmetas mesaĝojn, zorgas la forumon, ktp, estus bona ideo serĉi metaforon, kiel ekzemple Moseo, aŭ io simila (Dio estus la administranto, kaj moseoj liaj helpistoj...) jam mi ne havas pli da ideoj...malgajo.gif

erinja (Vise profilen) 26. apr. 2012 01.22.45

Chainy:
deĵori = Plenumi sian servon en difinita tempodaŭro, konforme al antaŭpreparita servordo: tie ĉi la flegistinoj deĵoras ĉiun trian nokton; ĉiuj apotekistoj de la urbo deĵoras en dimanĉo laŭvice; voku la deĵorantan leŭtenanton!.
Do, tiaj homoj kiel flegistino, apotekisto, soldato ktp laboras en skipoj (deĵoroj). Nu jes, 'moderator' ne laboras en tia strikta maniero, sed ĉiuokaze oni eble povus uzi tian ideon, kaj nomi ilin 'deĵorantoj'?! Sed ial tio sonas iom strange kaj eble iom tro formale.
Laŭ mi "deĵori" jam uziĝas sufiĉe vaste en Esperantujo por paroli ekzemple pri iu kiu staras ĉe tablo por klarigi ion, aŭ por oferti ian servon. Mi vidas etan paraelelon inter tio kaj retaj forumoj sed laŭ mi la ideoj ne estas sufiĉe parencaj, kaj mi preferus rezervi la vorton "deĵori" por tiaj fiks-periodaj laboroj.

Albert1 (Vise profilen) 26. apr. 2012 01.33.38

Chainy:
sudanglo:Plej simple estas akcepti ke 'moderigi' povas estis pli ol igi modera en foruma kunteksto. Tiel oni diru, ke Moderatoro moderigas. Kaj en novaj eldonoj de NPIV oni povus registri tiun specialan senco de moderigi. Mi facile imagus ke Redaktoro faras pli ol redakti (kio eksplikus la persistemon de la vorto).
Ŝajnas ke iom post iom 'moderigi' fariĝas ĉiam pli populara solvo inter ni... Mi ankaŭ demandis la Esperantistojn kiuj sekvas la Yahoo-diskutliston 'Tradukado' pri la afero. Iuj respondoj jam alvenis, sed mi eble iom pli atendu.
Mi pensas same kiel antaŭ kelkaj tagoj Hyperboreus (22-4-2012) jam skribis: kial inventi novan radikon se jam eksistas tre taŭgan?

Laŭ PIV la radiko estas 'moder/a'.
moder/a => tia, ke li/ŝi sin detenas de ĉia troaĵo.
moder/igi => fari ion aŭ iun modera => mildigi
Do mi ŝatus uzi:
moderiganto / moderigisto /(eventuale: moderatoro)?
moderig/ata/ita/ota

'Moderigi' ekzakte estas la preskribo de la tasko de moderatoro/moderiganto en forumo samkiel en debatoj. Li/ŝi devas kontroli ĉu la partoprenantoj en iu temo ne trapasas la limon de la tolerebla. Moderatoro/moderiganto en forumo (ĝenerale) havas la eblecon kaj rajton por averti kiam oni detemiĝas, movi 'perditajn' mesaĝojn al pli bona temo, kaj en ekstremaj kazoj malpermesi al la partoprenantoj la partoprenadon al la diskuto en tiu fadeno.
La administranto de la forumo povas aldoni aŭ forpreni certajn taskojn.

Ŝajnas ke iuj dubas elekti el la sufiksoj '-ist-' aŭ '-ant-'. Tio laŭ mi en tiu ĉi kazo ne vere gravas:
oni uzu por veraj profesiuloj nur '-ist-'
oni uzu por tre klare indiki la 'fazon', en kiuj iuj agoj troviĝas, nur '-ant-', '-int-', '-ont-'
sed por ĝenerale priskribi la ĉefokupon de personoj oni uzu '-ist-' aŭ '-ant-'

Ekzemple:

kuracisto => profesiulo (doktoro) kiu kuracas
instruisto => iu kiu instruas, profesie aŭ amatore
floristo => iu kiu kreskas aŭ vendas florojn, profesie aŭ amatore (floranto estus vere stranga)
lernanto => iu kiu lernas ion (studento)

sudanglo (Vise profilen) 26. apr. 2012 08.57.20

floristo => iu kiu kreskas aŭ vendas florojn, profesie aŭ amatore (floranto estus vere stranga)
lernanto => iu kiu lernas ion (studento)
Jes, kaj nomi eternan komencanton eterna komencisto estus vere stranga, samkiel nomi studenton studisto.

Moderatoro ne ĉiam deĵoras kaj dum li deĵoras tiu rolas kiel moderiganto - same por administranto.

Ju pli mi pripensas la aferon, des pli mi trovas bizare, paroli pri istoj rilate tiujn funkciojn.

Mi scias ke biciklisto enradikiĝis en la lingvo (eble historie ili esti disĉiploj de biciklismo), sed oni ne parolu pri piedir-istoj. Kiam iu rolas portempe, eĉ se tiu ofte faras tion, li ne estu isto.

erinja (Vise profilen) 26. apr. 2012 15.39.23

sudanglo:Mi scias ke biciklisto enradikiĝis en la lingvo (eble historie ili esti disĉiploj de biciklismo), sed oni ne parolu pri piedir-istoj. Kiam iu rolas portempe, eĉ se tiu ofte faras tion, li ne estu isto.
Mi mem distingas inter biciklanto (persono kiu nun uzas biciklon) kaj biciklisto (persono kiu kutime kaj regule uzas biciklon, ĉu pro profesio, ĉu pro simpla ŝato/hobio).

Alivorte, mi foje en mia vivo estis biciklanto, sed mi neniam estis biciklisto.

sudanglo (Vise profilen) 26. apr. 2012 17.30.18

Bone, Erinja. Tio subtenas mian argumenton, ke oni ne uzu -isto rilate al administranto kaj moderiganto de forumo.

darkweasel (Vise profilen) 26. apr. 2012 17.32.14

sudanglo:Bone, Erinja. Tio subtenas mian argumenton, ke oni ne uzu -isto rilate al administranto kaj moderiganto de forumo.
Ne vere; administristo kaj moderigisto ja evidente estas homoj, kiuj plenumas certan taskon en la forumo. Ĉu oni pagas ilin por tio, tute ne gravas.

Tilbage til start