본문으로

Moderatoro?

글쓴이: Chainy, 2012년 4월 21일

글: 88

언어: Esperanto

sudanglo (프로필 보기) 2012년 4월 28일 오전 10:46:23

PMEG diras: Sed prezidanta demando vere signifas “demando, kiu prezidas”, kvankam tio estas plene absurda signifo.

Sed ĝuste pro tio, ke tiu strikta interpreto estas absurda, la senco devas esti demando de la prezidanto (aŭ por la prezidanto) - same kiel Prezidenta demando.

Se vi nomus la adminstranton, la administrento la problemo malaperus. (Krome, Administrula ensaluto povus tute facile kunekzisti kun administranto en la sama traduko, se vi volas esti tre preciza.)

Ĉio dependas de la kunteksto (aŭ kiu substantivo estas modifita). Fluganta birdo estas alia ol komencanta demando.

Mi ne komprenis vian intencon rilate la jpg. Ĉu 'adminejo' estas germana vorto? Cetere, kiel Esperanta vorto (tio estas Esperant(o)-a vorto) ĝi plaĉas. Same kiel aŭtejo kaj kinejo.

Chainy (프로필 보기) 2012년 4월 28일 오전 11:05:27

erinja:Mi diris ke tio povus esti regula okupo, kaj laŭ mi, tiuj kiuj administras forumon faras tion sufiĉe regule. Laŭ mi tio estas bona argumento por uzo de -ist-.
Interese. Vi tamen ĉiam uzas en viaj mesaĝoj la vorton 'administrAnto'. Kaj ĝenerale, estas tiel inter Esperantistoj. Ĉu nur pro kutimo?

Ĉu vere neniu antaŭe pensis pri la argumento supozeble favora al 'administrIsto'? Evidente, ĉiuj Esperantistoj ĝis nun konsciis pri tiu argumento, sed ili ĉiuokaze preferis/as diri 'administrAnto'! Ĉu nur pro tio, ke tio sonas pli bele? Ĉu ĝi estas pli facile prononcebla? Aŭ ĉu ekzistas iu alia kialo?[/quote]

Chainy (프로필 보기) 2012년 4월 28일 오전 11:10:12

sudanglo:Mi ne komprenis vian intencon rilate la jpg. Ĉu 'adminejo' estas germana vorto? Cetere, kiel Esperanta vorto (tio estas Esperant(o)-a vorto) ĝi plaĉas. Same kiel aŭtejo kaj kinejo.
Tiu vorto 'Adminejo' aperas en la Esperantlingva versio de Lernu. Evidente, la tradukistoj ial ne emis traduki tion por la germanlingva versio. Fakte, ankaŭ en la anglalingva versio, oni ne tradukis tion.

darkweasel (프로필 보기) 2012년 4월 28일 오전 11:59:56

Chainy:
sudanglo:Mi ne komprenis vian intencon rilate la jpg. Ĉu 'adminejo' estas germana vorto? Cetere, kiel Esperanta vorto (tio estas Esperant(o)-a vorto) ĝi plaĉas. Same kiel aŭtejo kaj kinejo.
Tiu vorto 'Adminejo' aperas en la Esperantlingva versio de Lernu. Evidente, la tradukistoj ial ne emis traduki tion por la germanlingva versio. Fakte, ankaŭ en la anglalingva versio, oni ne tradukis tion.
Kaj fakte, la tradukistoj ne kulpas, ĉar eĉ ne ekzistas ĉeno por tio.

*Administrento estas certe neuzinda, ĉar male al prezidento kaj studento ĝi ne estas internacie rekonebla (internacie rekonebla estus administratoro, kiu estas eĉ Zamenhofa).

Mi supozas, ke administranto popularas, ĉar ĝi estas pli simila (sama vokalo "a") al administratoro ol administristo.

Chainy (프로필 보기) 2012년 4월 28일 오후 12:06:11

Eble 'administrIsto' estus pli taŭga vorto por persono kiu profesie administras en kompanio aŭ en iu organizo. Ne eblas kompari tian 'administristo' kun persono kiu administras forumon en sia libera tempo, ĉu ne?

Sed, verdire, en praktiko oni ofte vidas la vorton 'administranto' ankaŭ kiam temas pri persono profesie okupata pri tia laboro. Se rigardi en vortaroj, oni trovas:

1. Wells: administrAnto (neniu mencio pri la ist-formo)

2. NPIV: "AdministrIstaro. Aro de la administrAntoj de entrepreno, precipe komerca aŭ industria." (neniu aparta mencio pri administrantoadministristo)

3. ReVo: "AdministrAntaro. Grupo de personoj, kiuj administras ion." (neniu aparta mencio pri administrantoadministristo)

4. Kondratjev: administranto/isto (kun klarigo, ke la ist-formo rilatas al profesia okupo)

5. Schuetz: AdministrAnto (neniu mencio pri la ist-formo)

6. Hron: ambaŭ formoj, administristo/anto.

Chainy (프로필 보기) 2012년 4월 28일 오후 12:27:26

darkweasel:...vidu en PMEG: IST:

Estas ofta miskompreno, ke IST egalas al “profesiulo”, sed ĝia vera signifo estas pli vasta[.]
PMEG klare pravas, ke -ist- ne ĉiam egalas al "profesiulo", sed ĝi ja ofte egalas al tio. Kaj en situacio, kie ni havas du specojn de okupo, eble ni nomu la pli profesian varianton per -ist-, kaj la malpli profesian varianton per -ant-. Eble tial, oni ofte renkontas 'administrAnto' rilate retejojn?

erinja (프로필 보기) 2012년 4월 28일 오후 2:31:13

Chainy:
sudanglo:Mi ne komprenis vian intencon rilate la jpg. Ĉu 'adminejo' estas germana vorto? Cetere, kiel Esperanta vorto (tio estas Esperant(o)-a vorto) ĝi plaĉas. Same kiel aŭtejo kaj kinejo.
Tiu vorto 'Adminejo' aperas en la Esperantlingva versio de Lernu.
Adminejo estas iuspeca esperanto-vorto. Tio estas mallonga versio de "administrejo". Ĝi ne estas tradukita ĉar ĝi ne estas videbla al ĉiuj lernu-uzantoj; tiu menuero estas videbla nur al personoj kiuj havas ian administran rajton ĉe lernu (ĉu kiel lingvohelpanto, tradukanto, vortaristo, ktp)

Eroj de lernu kiu ne estas videblaj al la ĝenerala publiko ne estas tradukitaj, ĉar estas supozite ke oni povas legi Esperanton (almenaŭ ĝis iu nivelo), se oni volontulas ĉe la paĝaro.

Chainy (프로필 보기) 2012년 4월 28일 오후 10:32:07

Bone, mi faris eksperimenton en mia loka instalaĵo de SMF por vidi kiel ĉio aspektus se ŝanĝi al 'moderig/' en nia traduko (vidu la kunligitan dosieron).

Mi uzis programon TexFinderX por fari tiun ŝanĝon tuj en ĉiuj dosieroj. Jen kiel mi faris tion (kaj en tiu ĉi ordo):

1. oderator > oderigist
2. oderatorado > oderigado
3. oderigistejo > oderigejo

En mia testo tio rezultigas, ke 'moderatora' nun ĉiam estas 'moderigista', sed eble en iuj okazoj estus pli bone se estus 'moderiga'...

Chainy (프로필 보기) 2012년 4월 28일 오후 10:49:09

Cetere, mi ja rimarkis kaj korektis la erareton en la enkonduko de la 'moderigejo' en la ĉi-supra bildo!

"Ĉi tie troviĝas ĉiuj moderigistaj funkcioj kiujn la administristo asignis al vi."

sudanglo (프로필 보기) 2012년 4월 29일 오전 8:45:21

Chainy (mi rigardis la jpg) kio estas anogrupo? Mi komprenas kio estas grupano, sed anogrupo? Se oni iel aranĝas la forumanojn en grupojn, kial ne simple Grupoj aŭ Subgrupoj aŭ Forum-grupoj

Aprobante adminejo (analoge al la mallongigoj kinejo kaj aŭtejo), mi ne volis sugesti ke admin estu nova senfinaĵa (memstara) radiko. Kial 'Saluton Admin'?

Se la fakaj titoloj Serĉi kaj Elsaluti uzas infinitivon, kial Administrado kaj Moderigado uzas 'ad'.

다시 위로