Moderatoro?
fra Chainy,2012 4 21
Meldinger: 88
Språk: Esperanto
sudanglo (Å vise profilen) 2012 4 28 10:46:23
Sed ĝuste pro tio, ke tiu strikta interpreto estas absurda, la senco devas esti demando de la prezidanto (aŭ por la prezidanto) - same kiel Prezidenta demando.
Se vi nomus la adminstranton, la administrento la problemo malaperus. (Krome, Administrula ensaluto povus tute facile kunekzisti kun administranto en la sama traduko, se vi volas esti tre preciza.)
Ĉio dependas de la kunteksto (aŭ kiu substantivo estas modifita). Fluganta birdo estas alia ol komencanta demando.
Mi ne komprenis vian intencon rilate la jpg. Ĉu 'adminejo' estas germana vorto? Cetere, kiel Esperanta vorto (tio estas Esperant(o)-a vorto) ĝi plaĉas. Same kiel aŭtejo kaj kinejo.
Chainy (Å vise profilen) 2012 4 28 11:05:27
erinja:Mi diris ke tio povus esti regula okupo, kaj laŭ mi, tiuj kiuj administras forumon faras tion sufiĉe regule. Laŭ mi tio estas bona argumento por uzo de -ist-.Interese. Vi tamen ĉiam uzas en viaj mesaĝoj la vorton 'administrAnto'. Kaj ĝenerale, estas tiel inter Esperantistoj. Ĉu nur pro kutimo?
Ĉu vere neniu antaŭe pensis pri la argumento supozeble favora al 'administrIsto'? Evidente, ĉiuj Esperantistoj ĝis nun konsciis pri tiu argumento, sed ili ĉiuokaze preferis/as diri 'administrAnto'! Ĉu nur pro tio, ke tio sonas pli bele? Ĉu ĝi estas pli facile prononcebla? Aŭ ĉu ekzistas iu alia kialo?[/quote]
Chainy (Å vise profilen) 2012 4 28 11:10:12
sudanglo:Mi ne komprenis vian intencon rilate la jpg. Ĉu 'adminejo' estas germana vorto? Cetere, kiel Esperanta vorto (tio estas Esperant(o)-a vorto) ĝi plaĉas. Same kiel aŭtejo kaj kinejo.Tiu vorto 'Adminejo' aperas en la Esperantlingva versio de Lernu. Evidente, la tradukistoj ial ne emis traduki tion por la germanlingva versio. Fakte, ankaŭ en la anglalingva versio, oni ne tradukis tion.
darkweasel (Å vise profilen) 2012 4 28 11:59:56
Chainy:Kaj fakte, la tradukistoj ne kulpas, ĉar eĉ ne ekzistas ĉeno por tio.sudanglo:Mi ne komprenis vian intencon rilate la jpg. Ĉu 'adminejo' estas germana vorto? Cetere, kiel Esperanta vorto (tio estas Esperant(o)-a vorto) ĝi plaĉas. Same kiel aŭtejo kaj kinejo.Tiu vorto 'Adminejo' aperas en la Esperantlingva versio de Lernu. Evidente, la tradukistoj ial ne emis traduki tion por la germanlingva versio. Fakte, ankaŭ en la anglalingva versio, oni ne tradukis tion.
*Administrento estas certe neuzinda, ĉar male al prezidento kaj studento ĝi ne estas internacie rekonebla (internacie rekonebla estus administratoro, kiu estas eĉ Zamenhofa).
Mi supozas, ke administranto popularas, ĉar ĝi estas pli simila (sama vokalo "a") al administratoro ol administristo.
Chainy (Å vise profilen) 2012 4 28 12:06:11
Sed, verdire, en praktiko oni ofte vidas la vorton 'administranto' ankaŭ kiam temas pri persono profesie okupata pri tia laboro. Se rigardi en vortaroj, oni trovas:
1. Wells: administrAnto (neniu mencio pri la ist-formo)
2. NPIV: "AdministrIstaro. Aro de la administrAntoj de entrepreno, precipe komerca aŭ industria." (neniu aparta mencio pri administranto aŭ administristo)
3. ReVo: "AdministrAntaro. Grupo de personoj, kiuj administras ion." (neniu aparta mencio pri administranto aŭ administristo)
4. Kondratjev: administranto/isto (kun klarigo, ke la ist-formo rilatas al profesia okupo)
5. Schuetz: AdministrAnto (neniu mencio pri la ist-formo)
6. Hron: ambaŭ formoj, administristo/anto.
Chainy (Å vise profilen) 2012 4 28 12:27:26
darkweasel:...vidu en PMEG: IST:PMEG klare pravas, ke -ist- ne ĉiam egalas al "profesiulo", sed ĝi ja ofte egalas al tio. Kaj en situacio, kie ni havas du specojn de okupo, eble ni nomu la pli profesian varianton per -ist-, kaj la malpli profesian varianton per -ant-. Eble tial, oni ofte renkontas 'administrAnto' rilate retejojn?
Estas ofta miskompreno, ke IST egalas al “profesiulo”, sed ĝia vera signifo estas pli vasta[.]
erinja (Å vise profilen) 2012 4 28 14:31:13
Chainy:Adminejo estas iuspeca esperanto-vorto. Tio estas mallonga versio de "administrejo". Ĝi ne estas tradukita ĉar ĝi ne estas videbla al ĉiuj lernu-uzantoj; tiu menuero estas videbla nur al personoj kiuj havas ian administran rajton ĉe lernu (ĉu kiel lingvohelpanto, tradukanto, vortaristo, ktp)sudanglo:Mi ne komprenis vian intencon rilate la jpg. Ĉu 'adminejo' estas germana vorto? Cetere, kiel Esperanta vorto (tio estas Esperant(o)-a vorto) ĝi plaĉas. Same kiel aŭtejo kaj kinejo.Tiu vorto 'Adminejo' aperas en la Esperantlingva versio de Lernu.
Eroj de lernu kiu ne estas videblaj al la ĝenerala publiko ne estas tradukitaj, ĉar estas supozite ke oni povas legi Esperanton (almenaŭ ĝis iu nivelo), se oni volontulas ĉe la paĝaro.
Chainy (Å vise profilen) 2012 4 28 22:32:07
Mi uzis programon TexFinderX por fari tiun ŝanĝon tuj en ĉiuj dosieroj. Jen kiel mi faris tion (kaj en tiu ĉi ordo):
1. oderator > oderigist
2. oderatorado > oderigado
3. oderigistejo > oderigejo
En mia testo tio rezultigas, ke 'moderatora' nun ĉiam estas 'moderigista', sed eble en iuj okazoj estus pli bone se estus 'moderiga'...
Chainy (Å vise profilen) 2012 4 28 22:49:09
"Ĉi tie troviĝas ĉiuj moderigistaj funkcioj kiujn la administristo asignis al vi."
sudanglo (Å vise profilen) 2012 4 29 08:45:21
Aprobante adminejo (analoge al la mallongigoj kinejo kaj aŭtejo), mi ne volis sugesti ke admin estu nova senfinaĵa (memstara) radiko. Kial 'Saluton Admin'?
Se la fakaj titoloj Serĉi kaj Elsaluti uzas infinitivon, kial Administrado kaj Moderigado uzas 'ad'.