Naar de inhoud

Okuloj

door Hyperboreus, 23 april 2012

Berichten: 21

Taal: Esperanto

Hyperboreus (Profiel tonen) 23 april 2012 21:55:39

Forigite

sudanglo (Profiel tonen) 24 april 2012 08:35:52

Poste, mi serĉis en NPIV sub blua kaj trovis:

bati bluaĵon al iu (Z) (kontuzon); havi bluaĵon sub la okulo (Z)

Do, ŝajne, Onklo Zam jam decidis por vi la koloron.

fstphane (Profiel tonen) 24 april 2012 12:20:37

sudanglo:Poste, mi serĉis en NPIV sub blua kaj trovis:

bati bluaĵon al iu (Z) (kontuzon); havi bluaĵon sub la okulo (Z)

Do, ŝajne, Onklo Zam jam decidis por vi la koloron.
Oni povus, tute same, skribi: nigraĵo. Laŭ la franca esprimo:
- " avoir un oeil au beurre noir "
E-o = havi nigraĵo sub la okulo

jchthys (Profiel tonen) 7 mei 2012 02:10:10

Batkoloritan okulon?

jchthys (Profiel tonen) 7 mei 2012 02:11:13

jchthys:Batkoloritan okulon?
La enkonstruita vortaro ĉe lernu diras, ke la supra vorto traktas orajn kolojn ridulo.gif

Hyperboreus (Profiel tonen) 7 mei 2012 07:13:04

Forigite

sudanglo (Profiel tonen) 7 mei 2012 08:34:06

Bluaĵoj aperas en la haŭto, sed verŝajne sur la kruroj.

Mia filo ofte kontuzas siajn krurojn
Mia filo ofte kontuziĝas je la kruroj
Mi rimarkis kiel ofte mia filo portas kontuzojn sur la kruroj.

Hyperboreus (Profiel tonen) 7 mei 2012 23:59:39

Forigite

dombola (Profiel tonen) 8 mei 2012 06:05:02

Hyperboreus:
sudanglo:Bluaĵoj aperas en la haŭto, sed verŝajne sur la kruroj.

Mia filo ofte kontuzas siajn krurojn
Mia filo ofte kontuziĝas je la kruroj
Mi rimarkis kiel ofte mia filo portas kontuzojn sur la kruroj.
Dankon por la korektado. La troa uzo de la vorto "en" estas ofta eraro mia, influata de la Hispana. Mi penos elekti pli bone miajn lokajn rolvortetojn.
Ne deklinu tiom rapide de la influoj de viaj iberiaj devenoj.Ili ne necese estas eraroj, sed kelkfoje nur variantoj.
Se oni havas bluaĵon en la haŭtkruro, certe oni ankaŭ havas bluaĵon en la kruro.Ĉu la haŭto de la kruro ne estas parto de la kruro?
Se oni ricevis blutinkturon, do oni havas bluaĵon sur la haŭto (kaj ankaŭ sur la kruro,kompreneble).Êc en tiu okazintaĵo oni povas diri en la haŭto, ĉar tinkturoj ĉiam iom penetras en la haŭto (kaj do iĝas parto de ĝi).

Vortare kaj interrete mi trovis la jenajn esprimojn kaj variantojn:
ĉirkaŭokula blu-rando, blua ĉirkaŭokula rando,...
ĉirkaŭokula blu-ringo.
ĉirkaŭokula blu-cirklo.

Jen civitano portantan belan ĉirkaŭokulan blurandon.

Kion pri lav-ursa okulo? Ĉu simpatia?
BKM.

Fuzzy (Profiel tonen) 21 mei 2012 11:41:28

Hyperboreus:
sudanglo:Poste, mi serĉis en NPIV sub blua kaj trovis:

bati bluaĵon al iu (Z) (kontuzon); havi bluaĵon sub la okulo (Z)

Do, ŝajne, Onklo Zam jam decidis por vi la koloron.
Ege interese. Do, LLZ uzas "bluaĵo" por "kontuzo", kiel en la Germana "blauer Fleck" aŭ "blaues Auge". Sekve, oni ankaŭ povas diri:

"Mia filo ĉiam havas multe da blauĵoj en la kruroj... knaboj ĉiam estos knaboj."
Ankaŭ ruse estas "bluaĵo"

Terug naar boven