הודעות: 38
שפה: Esperanto
cellus (הצגת פרופיל) 5 ביוני 2012, 07:06:01
La fakto ke ĉiuj lernas la anglan lingvon eble klarigas la falon de la intereso pri aliaj lingvoj.
En kelkaj gimnazioj oni instruas la ĉinan lingvon.
Certan instruadon pri helplingvoj, kiel esperanto kaj interlingua, eblis ene de la lernobjekto lernofako Internacia vortstoko. Tiu fako jam ne ekzistas.
En la gimnazio, kiu estas trijara post la baza lernejo, oni povas elekti esperanton kiel specialan individualan projekton.
Kelkaj lernantoj elektas esperanton kiel individuan projekton.
Ĉiuj kiuj lernas esperanton en Svedujo faras tion post libervola elekto. Multaj, kiel mi, lernis aŭ lernas ĝin individue. Oni aĉetas libron kaj lernas esperanton per ĝi.
Do rezume: La angla estas la plej granda fremda lingvo. Oni povas preskaŭ nomi ĝin la duan lingvon en Svedujo.
Personoj kiuj parolas aliajn lingvojn ol la sveda havas respondecon trakti ĉiujn kiuj lernas iliajn lingvojn aŭ provas uzi ilin, pozitive. Negativa traktado, troa korektemo aŭ ridindigo de tiu kiu provas lerni vian lingvon, malgrandigos la intereson pri via lingvo.
darkweasel (הצגת פרופיל) 5 ביוני 2012, 09:05:38
cellus:la fakto ke loĝas multaj hispaneparolontaj homoj en tieEn Svedujo? Kiu libervole migrus de varma lando al malvarma?
TatuLe (הצגת פרופיל) 5 ביוני 2012, 13:56:47
cellus:Ekzakte tiel faris mi
En la gimnazio, kiu estas trijara post la baza lernejo, oni povas elekti esperanton kiel specialan individualan projekton.
Demian (הצגת פרופיל) 5 ביוני 2012, 14:29:55
Antaŭe ni lernis la lokan lingvon (lingvo de la ŝtato/provinco) kaj du federajn lingvojn: hinda kaj la angla.
Nun oni povas elekti inter la loka kaj la hinda (la angla estas deva).
Post la deka klaso, oni povas forigi la studon de ĉiuj lingvoj krom la angla.
Pli ol 80% studentoj en mia klaso studis neniun lingvon dum 11-a kaj 12-a jaroj en la lernejo. (Senior Secondary)
En mia klaso (scienca fako), ni nur studis fizikon, ĥemion, matematikon, anglan kaj sporton, kompreneble ĉiuj studobjektoj pere de la angla.
====
Ekzistas specialaj lernejoj, kie oni povas lerni eksterlandajn lingvojn. Bedaŭrinde, tiuj lernejoj estas malmultaj, kaj multkostaj.
maratonisto (הצגת פרופיל) 5 ביוני 2012, 18:12:12
cellus:En la gimnazio, kiu estas trijara post la baza lernejo, oni povas elekti esperanton kiel specialan individualan projekton.Kiu(j)n lernolinron oni uzas?
Kelkaj lernantoj elektas esperanton kiel individuan projekton.
Ĉiuj kiuj lernas esperanton en Svedujo faras tion post libervola elekto. Multaj, kiel mi, lernis aŭ lernas ĝin individue. Oni aĉetas libron kaj lernas esperanton per ĝi.
cellus (הצגת פרופיל) 5 ביוני 2012, 19:12:55
darkweasel:Ni vivas en stranga mondo sendube. Sed mi ne kredas ke la vintra klimato en Svedujo tiom diferencas de la klimato en pli altaj partoj de Aŭstrujo.cellus:la fakto ke loĝas multaj hispaneparolontaj homoj en tieEn Svedujo? Kiu libervole migrus de varma lando al malvarma?
cellus (הצגת פרופיל) 5 ביוני 2012, 19:15:57
cxevino (הצגת פרופיל) 5 ביוני 2012, 21:18:18
Pli kaj pli oni malinteresiĝas pri lingvoj ĝenerale, inkluzive pri la angla, kiun oni studas nur trude.
Demian (הצגת פרופיל) 6 ביוני 2012, 03:47:21
cellus:Ĉu estas vero ke la parolantoj de dravidaj lingvoj preferas la anglan kiel oficialan lingvon ol la hindan? Mi vidis tian informonn iam.Estas vero.
Estis granda kontraŭ-hinda movado en Suda-Barato dum la 60-a jardeko kaj multaj personoj mortiĝis. Do, sud-baratanoj ne ŝatas la hindan.
Pro tio, kaj la fakto ke nia unua ĉefministro Jawaharlal NEHRU estis anglofilio (anglophile), la angla estas tiom grava en Barato. Ĝi estas la sola lingvo, la registaro, oficistoj... povas uzi ĉie en la nacio.
En la Nord-orienta Barato, oni parolas la anglan anstataŭ la hindan.
Fakte, oni povas esti prezidento de Barato sen scii la hinda, lasta prezidento d-ro APJ Abdul KALAM estas ekzemplo.
La sola lingvo, je kiu ĉiuj baratanoj (>90%) konsentus kiel nia nacia lingvo, estus la sanskrita. Ĉiuj baratanoj alte estimas ĝin. Kaj ofte oni donas ekzemplon de Israelo; se ili povas revivigi la heberan, kial ni ne povas rekomenci uzi la sanskritan.
Ankoraŭ ekzistas pli ol 50.000 denaskaj parolantoj de la sanskrita en Barato. Kaj estas vilaĝo en Suda Barato, kie oni parolas la sanskritan dum ĉiutaga vivo.
hebda999 (הצגת פרופיל) 6 ביוני 2012, 07:58:30
Demian:Kaj tio estus bona solvo de lingva problemo - la uzo de la angla estas tute malĝusta - ĝi ne estas via lingvo, sed la lingvo de konkerintoj.