К содержанию

Kiaj eksterlandaj lingvoj estas la pli instruataj en via lando?

от morico, 1 июня 2012 г.

Сообщений: 38

Язык: Esperanto

cellus (Показать профиль) 5 июня 2012 г., 7:06:01

En Svedujo la plej granda fremda lingvo en la lernejo estas la angla. Plimalpli 100 % de la lernantoj lernas la anglan lingvon kiel la unuan fremdan lingvon. Instruistoj plendas pri la krizo de la instruado de la germana lingvo. Relative fortan pozicion havas la hispana lingvo. Tio estas klarigebla per la fakto ke loĝas multaj hispaneparolontaj homoj en tie kaj iliaj infanoj prenas la hispanan lingbvon, aŭ kiel "hejmlingvo" (ĉar tio estas la lingvo kiun oni uzas en la familio) aŭ kiel fremda lingvo. Mi kredas ke ĝi estas C-lingvo en la lernejoj.

La fakto ke ĉiuj lernas la anglan lingvon eble klarigas la falon de la intereso pri aliaj lingvoj.

En kelkaj gimnazioj oni instruas la ĉinan lingvon.

Certan instruadon pri helplingvoj, kiel esperanto kaj interlingua, eblis ene de la lernobjekto lernofako Internacia vortstoko. Tiu fako jam ne ekzistas.

En la gimnazio, kiu estas trijara post la baza lernejo, oni povas elekti esperanton kiel specialan individualan projekton.

Kelkaj lernantoj elektas esperanton kiel individuan projekton.

Ĉiuj kiuj lernas esperanton en Svedujo faras tion post libervola elekto. Multaj, kiel mi, lernis aŭ lernas ĝin individue. Oni aĉetas libron kaj lernas esperanton per ĝi.

Do rezume: La angla estas la plej granda fremda lingvo. Oni povas preskaŭ nomi ĝin la duan lingvon en Svedujo.

Personoj kiuj parolas aliajn lingvojn ol la sveda havas respondecon trakti ĉiujn kiuj lernas iliajn lingvojn aŭ provas uzi ilin, pozitive. Negativa traktado, troa korektemo aŭ ridindigo de tiu kiu provas lerni vian lingvon, malgrandigos la intereson pri via lingvo.

darkweasel (Показать профиль) 5 июня 2012 г., 9:05:38

cellus:la fakto ke loĝas multaj hispaneparolontaj homoj en tie
En Svedujo? Kiu libervole migrus de varma lando al malvarma? rido.gif shoko.gif

TatuLe (Показать профиль) 5 июня 2012 г., 13:56:47

cellus:
En la gimnazio, kiu estas trijara post la baza lernejo, oni povas elekti esperanton kiel specialan individualan projekton.
Ekzakte tiel faris mi ridulo.gif

Demian (Показать профиль) 5 июня 2012 г., 14:29:55

Kiel ĉiuj(?) ekse koloniitaj landoj, en Barato ni lernas neniun eksterlandan lingvon, krom la lingvo de la koloniinta nacio, kiun oni ne agnoskas kiel fremda.

Antaŭe ni lernis la lokan lingvon (lingvo de la ŝtato/provinco) kaj du federajn lingvojn: hinda kaj la angla.

Nun oni povas elekti inter la loka kaj la hinda (la angla estas deva).

Post la deka klaso, oni povas forigi la studon de ĉiuj lingvoj krom la angla.

Pli ol 80% studentoj en mia klaso studis neniun lingvon dum 11-a kaj 12-a jaroj en la lernejo. (Senior Secondary)

En mia klaso (scienca fako), ni nur studis fizikon, ĥemion, matematikon, anglan kaj sporton, kompreneble ĉiuj studobjektoj pere de la angla.

====

Ekzistas specialaj lernejoj, kie oni povas lerni eksterlandajn lingvojn. Bedaŭrinde, tiuj lernejoj estas malmultaj, kaj multkostaj.

maratonisto (Показать профиль) 5 июня 2012 г., 18:12:12

cellus:En la gimnazio, kiu estas trijara post la baza lernejo, oni povas elekti esperanton kiel specialan individualan projekton.

Kelkaj lernantoj elektas esperanton kiel individuan projekton.

Ĉiuj kiuj lernas esperanton en Svedujo faras tion post libervola elekto. Multaj, kiel mi, lernis aŭ lernas ĝin individue. Oni aĉetas libron kaj lernas esperanton per ĝi.
Kiu(j)n lernolinron oni uzas?

cellus (Показать профиль) 5 июня 2012 г., 19:12:55

darkweasel:
cellus:la fakto ke loĝas multaj hispaneparolontaj homoj en tie
En Svedujo? Kiu libervole migrus de varma lando al malvarma? rido.gif shoko.gif
Ni vivas en stranga mondo sendube. Sed mi ne kredas ke la vintra klimato en Svedujo tiom diferencas de la klimato en pli altaj partoj de Aŭstrujo.

cellus (Показать профиль) 5 июня 2012 г., 19:15:57

Ĉu estas vero ke la parolantoj de dravidaj lingvoj preferas la anglan kiel oficialan lingvon ol la hindan? Mi vidis tian informonn iam.

cxevino (Показать профиль) 5 июня 2012 г., 21:18:18

Mi riskas bilancon:

Pli kaj pli oni malinteresiĝas pri lingvoj ĝenerale, inkluzive pri la angla, kiun oni studas nur trude.

Demian (Показать профиль) 6 июня 2012 г., 3:47:21

cellus:Ĉu estas vero ke la parolantoj de dravidaj lingvoj preferas la anglan kiel oficialan lingvon ol la hindan? Mi vidis tian informonn iam.
Estas vero.

Estis granda kontraŭ-hinda movado en Suda-Barato dum la 60-a jardeko kaj multaj personoj mortiĝis. Do, sud-baratanoj ne ŝatas la hindan.

Pro tio, kaj la fakto ke nia unua ĉefministro Jawaharlal NEHRU estis anglofilio (anglophile), la angla estas tiom grava en Barato. Ĝi estas la sola lingvo, la registaro, oficistoj... povas uzi ĉie en la nacio.

En la Nord-orienta Barato, oni parolas la anglan anstataŭ la hindan.

Fakte, oni povas esti prezidento de Barato sen scii la hinda, lasta prezidento d-ro APJ Abdul KALAM estas ekzemplo.

La sola lingvo, je kiu ĉiuj baratanoj (>90%) konsentus kiel nia nacia lingvo, estus la sanskrita. Ĉiuj baratanoj alte estimas ĝin. Kaj ofte oni donas ekzemplon de Israelo; se ili povas revivigi la heberan, kial ni ne povas rekomenci uzi la sanskritan.

Ankoraŭ ekzistas pli ol 50.000 denaskaj parolantoj de la sanskrita en Barato. Kaj estas vilaĝo en Suda Barato, kie oni parolas la sanskritan dum ĉiutaga vivo.

hebda999 (Показать профиль) 6 июня 2012 г., 7:58:30

Demian:
La sola lingvo, je kiu ĉiuj baratanoj (>90%) konsentus kiel nia nacia lingvo, estus la sanskrita. Ĉiuj baratanoj alte estimas ĝin. Kaj ofte oni donas ekzemplon de Israelo; se ili povas revivigi la heberan, kial ni ne povas rekomenci uzi la sanskritan.

Ankoraŭ ekzistas pli ol 50.000 denaskaj parolantoj de la sanskrita en Barato. Kaj estas vilaĝo en Suda Barato, kie oni parolas la sanskritan dum ĉiutaga vivo.
Kaj tio estus bona solvo de lingva problemo - la uzo de la angla estas tute malĝusta - ĝi ne estas via lingvo, sed la lingvo de konkerintoj.

Наверх