Dorson antaŭen...
by Chainy, June 1, 2012
Messages: 14
Language: Esperanto
sudanglo (User's profile) June 5, 2012, 10:20:01 AM
Cetere, la PMEG-a klarigo referencita konfirmas por mi ke oni diru ŝi surmetis la robon la dorson antaŭe.
Subkomprenu kun la dorso antaŭe aŭ tiel ke ŝi portas la robon dors-fronte. Verŝajne la senco estas la pozicia rezulto de la surmeto, ne priskribo de la ago-direkto.
Chainy (User's profile) June 8, 2012, 8:40:54 AM
back to front = kun la antaŭo malantaŭe, la antaŭon poste(n), la dorson antaŭe(n)
Chainy (User's profile) June 9, 2012, 7:01:42 AM
maldecaj anekdotoj por neprudaj legantoj", verkita de Louis Beaucaire (trovebla en la Tekstaro):
Gesinjoroj Kruko ferias kun gesinjoroj Baniko en pariza hotelo. S-ino Baniko konfidas al s-ino Kruko:
— Mia edzojam ne estas tiom arda, kiom antaŭ dekkvin jaroj. Mi scias, ke s-ro Kruko posedas sorĉajn ŝtrumpetojn, kiuj revigligas la viron. Ĉu vi ne povus pruntedoni ilin al mi por mia edzo?
— Jes, sed ne forgesu poste redoni ilin al mi.
Baniko devas surmeti la sorĉajn ŝtrumpetojn, kaj li tuj sentas egan pasion, kiu stimulas al nekutima amoremo. S-ino Baniko estas ravita. En la sekva mateno ŝi konsilas al sia edzo:
— Resurmetu do tiujn ŝtrumpetojn.
Li obeas. En tiu momento juna servisto alportas la matenmanĝon en la ĉambron. Baniko kaptas lin, tiras en angulon, senpantalonigas kaj ekatencas.
— Haltu, haltu! — krias s-ino Baniko. — Vi surmetis la ŝtrumpetojn inverse.
Chainy (User's profile) June 9, 2012, 7:30:21 AM
inside out = inverse, inversigita, kun la interna flanko ekstere