前往目錄

Dorson antaŭen...

貼文者: Chainy, 2012年6月1日

訊息: 14

語言: Esperanto

sudanglo (顯示個人資料) 2012年6月5日上午10:20:01

la traduko de la Faraono datiĝas de la fruaj jaroj de Esperanto. Mi havs la impreson ke la nuna uzo de la pozicia -n estas poste evoluinta.

Cetere, la PMEG-a klarigo referencita konfirmas por mi ke oni diru ŝi surmetis la robon la dorson antaŭe.

Subkomprenu kun la dorso antaŭetiel ke ŝi portas la robon dors-fronte. Verŝajne la senco estas la pozicia rezulto de la surmeto, ne priskribo de la ago-direkto.

Chainy (顯示個人資料) 2012年6月8日上午8:40:54

Mi do ŝanĝis la tradukon de la Lernu-vortaro al:

back to front = kun la antaŭo malantaŭe, la antaŭon poste(n), la dorson antaŭe(n)

Chainy (顯示個人資料) 2012年6月9日上午7:01:42

Koncerne 'inside out', jen anekdoto el "Kruko kaj Baniko el Bervalo:
maldecaj anekdotoj por neprudaj legantoj", verkita de Louis Beaucaire (trovebla en la Tekstaro):
Gesinjoroj Kruko ferias kun gesinjoroj Baniko en pariza hotelo. S-ino Baniko konfidas al s-ino Kruko:

— Mia edzojam ne estas tiom arda, kiom antaŭ dekkvin jaroj. Mi scias, ke s-ro Kruko posedas sorĉajn ŝtrumpetojn, kiuj revigligas la viron. Ĉu vi ne povus pruntedoni ilin al mi por mia edzo?

— Jes, sed ne forgesu poste redoni ilin al mi.

Baniko devas surmeti la sorĉajn ŝtrumpetojn, kaj li tuj sentas egan pasion, kiu stimulas al nekutima amoremo. S-ino Baniko estas ravita. En la sekva mateno ŝi konsilas al sia edzo:

— Resurmetu do tiujn ŝtrumpetojn.

Li obeas. En tiu momento juna servisto alportas la matenmanĝon en la ĉambron. Baniko kaptas lin, tiras en angulon, senpantalonigas kaj ekatencas.

— Haltu, haltu! — krias s-ino Baniko. — Vi surmetis la ŝtrumpetojn inverse.

Chainy (顯示個人資料) 2012年6月9日上午7:30:21

Mi aldonis tradukon por 'inside out' en la Lernu-vortaro:

inside out = inverse, inversigita, kun la interna flanko ekstere

回到上端