Đi đến phần nội dung

poseda pronomo

viết bởi Hyperboreus, Ngày 05 tháng 6 năm 2012

Tin nhắn: 14

Nội dung: Esperanto

Hyperboreus (Xem thông tin cá nhân) 23:10:49 Ngày 05 tháng 6 năm 2012

Forigite

HaleBopp (Xem thông tin cá nhân) 02:54:56 Ngày 06 tháng 6 năm 2012

Espereble temas pri teamo de poligamiulinoj!

Tjeri (Xem thông tin cá nhân) 07:10:09 Ngày 06 tháng 6 năm 2012

(C) Ni invitis ĉiun el la teamo kaj ties edzon.

Chainy (Xem thông tin cá nhân) 09:44:29 Ngày 06 tháng 6 năm 2012

Ni invitis ĉiujn teamanojn kaj iliajn vivkunulojn.

- tia teamo povas inkluzivi virojn kaj ankaŭ virinojn. Ĉu vi tion celas?

sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 10:06:01 Ngày 06 tháng 6 năm 2012

Ĉu la teamo konsistas nur el edziniĝintaj virinoj?

La invito estis por la tuta teamo inkluzive (laŭplaĉe) la edzojn.

Ni invitis ĉiujn el la teamo kune kun la edzoj.

Ĉiu teamanino kiel ankaŭ ŝia edzo estis invitita.

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 10:13:23 Ngày 06 tháng 6 năm 2012

Chainy:Ni invitis ĉiujn teamanojn kaj iliajn vivkunulojn.

- tia teamo povas inkluzivi virojn kaj ankaŭ virinojn. Ĉu vi tion celas?
Fakte depende de la lando la originala frazo ne nepre implicas, ke en la teamo estas nur virinoj - ja iuloke ekzistas samseksa geedziĝo.

Chainy (Xem thông tin cá nhân) 10:22:54 Ngày 06 tháng 6 năm 2012

darkweasel:
Chainy:Ni invitis ĉiujn teamanojn kaj iliajn vivkunulojn.

- tia teamo povas inkluzivi virojn kaj ankaŭ virinojn. Ĉu vi tion celas?
Fakte depende de la lando la originala frazo ne nepre implicas, ke en la teamo estas nur virinoj - ja iuloke ekzistas samseksa geedziĝo.
Jes, mi bone scias tion. Sed mi suspektas, ke Hyperboreus ne celis teamon, kiu konsistas nur el virinoj kaj/aŭ samseksemaj viroj, ĉu ne? Sed kiu scias, eble jes! Li ja uzas 'edzo' anstataŭ 'edzo/edzino'. Eble Hyperboreus serĉas vorton por 'spouse', kiu ne vere ekzistas en Esperanto, krom se oni pretas uzi 'geedzo'. Persone, mi evitus tiun aferon per uzo de 'vivkunulo' - ĉu vere tia invito ne inkluzivus tiujn kiuj ne estas geedziĝintaj?!

N-true (Xem thông tin cá nhân) 12:12:01 Ngày 06 tháng 6 năm 2012

Kial denove iu sensenca diskutado pri edzoj/geedzoj/edzinoj/vivkunuloj ekestas? Klaras ja, ke temas pri prigramatika demando kaj tio nur estas ekzemplo, ĉu ne? Vi povas same imagi "plej bona(j) amiko(j)" en la loko de "edzo(j)". Ĝi evidente nur estas ekzemplo.

La "ĉiun" en la unua frazparto ja estas singulara kvantilo, tio ne ŝanĝiĝas. En la dua parto, oni rereferas al ĝi per diversaj iloj. Laŭ mia interpretado de la lingva gramatiko kaj la logiko, ĉiu ekzemple fakte taŭgas, depende de la ena sintaksa strukturo de la frazo:

(A) "...lian edzon." eblas, se ĝi referas al la "ĉiun" (kiu ja estas singulara).
(B) "...iliajn edzojn." eblas, se oni traktas "ĉiun el la teamo" entute kiel pluralan esprimon, ĉar ĝi ne sintakse, sed semantike implikas multajn estaĵojn.
(C) "...ties edzon." eblas pro samaj kialoj kiel en (A).
(D) "...ties edzojn." eblas pro samaj kialoj kiel en (B).

Do, ĉiu frazo estas laŭgramatika. Laŭ mi, krome, la unuaj eblecoj povas esti ankaŭ miskomprenitaj, ĉar la "(i)lia(j)n" povas ankaŭ referi al tute alia(j) estaĵo(j). Variantoj (C) kaj (D) sonas tial iomete pli bonaj al mi ol (A) kaj (B), sed mi trovas malfacile decidi inter (C) kaj (D).

Amike,
- André

cxevino (Xem thông tin cá nhân) 13:57:43 Ngày 06 tháng 6 năm 2012

(A) Ni invitis ĉiun el la teamo kaj lian edzon.
>>> Temas pri samseksaj paroj!

(B) Ni invitis ĉiun el la teamo kaj iliajn edzojn.
>>> Ĉiu virino(?) havas plurajn edzojn!

(C) Ni invitis ĉiun el la teamo kaj ties edzon.
>>> La edzon de la teamo! (Ĉu seksa sklavo?)

(D) Ni invitis ĉiun el la teamo kaj ties edzojn.
>>> La edzoj estas de la teamo! (Ĉu bredado?)

Necesas ke oni multe amu teon !

Hyperboreus (Xem thông tin cá nhân) 19:45:55 Ngày 06 tháng 6 năm 2012

Forigite

Quay lại