前往目錄

poseda pronomo

貼文者: Hyperboreus, 2012年6月5日

訊息: 12

語言: Esperanto

Hyperboreus (顯示個人資料) 2012年6月5日下午11:10:49

Forigite

HaleBopp (顯示個人資料) 2012年6月6日上午2:54:56

Espereble temas pri teamo de poligamiulinoj!

Tjeri (顯示個人資料) 2012年6月6日上午7:10:09

(C) Ni invitis ĉiun el la teamo kaj ties edzon.

Chainy (顯示個人資料) 2012年6月6日上午9:44:29

Ni invitis ĉiujn teamanojn kaj iliajn vivkunulojn.

- tia teamo povas inkluzivi virojn kaj ankaŭ virinojn. Ĉu vi tion celas?

sudanglo (顯示個人資料) 2012年6月6日上午10:06:01

Ĉu la teamo konsistas nur el edziniĝintaj virinoj?

La invito estis por la tuta teamo inkluzive (laŭplaĉe) la edzojn.

Ni invitis ĉiujn el la teamo kune kun la edzoj.

Ĉiu teamanino kiel ankaŭ ŝia edzo estis invitita.

darkweasel (顯示個人資料) 2012年6月6日上午10:13:23

Chainy:Ni invitis ĉiujn teamanojn kaj iliajn vivkunulojn.

- tia teamo povas inkluzivi virojn kaj ankaŭ virinojn. Ĉu vi tion celas?
Fakte depende de la lando la originala frazo ne nepre implicas, ke en la teamo estas nur virinoj - ja iuloke ekzistas samseksa geedziĝo.

Chainy (顯示個人資料) 2012年6月6日上午10:22:54

darkweasel:
Chainy:Ni invitis ĉiujn teamanojn kaj iliajn vivkunulojn.

- tia teamo povas inkluzivi virojn kaj ankaŭ virinojn. Ĉu vi tion celas?
Fakte depende de la lando la originala frazo ne nepre implicas, ke en la teamo estas nur virinoj - ja iuloke ekzistas samseksa geedziĝo.
Jes, mi bone scias tion. Sed mi suspektas, ke Hyperboreus ne celis teamon, kiu konsistas nur el virinoj kaj/aŭ samseksemaj viroj, ĉu ne? Sed kiu scias, eble jes! Li ja uzas 'edzo' anstataŭ 'edzo/edzino'. Eble Hyperboreus serĉas vorton por 'spouse', kiu ne vere ekzistas en Esperanto, krom se oni pretas uzi 'geedzo'. Persone, mi evitus tiun aferon per uzo de 'vivkunulo' - ĉu vere tia invito ne inkluzivus tiujn kiuj ne estas geedziĝintaj?!

cxevino (顯示個人資料) 2012年6月6日下午1:57:43

(A) Ni invitis ĉiun el la teamo kaj lian edzon.
>>> Temas pri samseksaj paroj!

(B) Ni invitis ĉiun el la teamo kaj iliajn edzojn.
>>> Ĉiu virino(?) havas plurajn edzojn!

(C) Ni invitis ĉiun el la teamo kaj ties edzon.
>>> La edzon de la teamo! (Ĉu seksa sklavo?)

(D) Ni invitis ĉiun el la teamo kaj ties edzojn.
>>> La edzoj estas de la teamo! (Ĉu bredado?)

Necesas ke oni multe amu teon !

Hyperboreus (顯示個人資料) 2012年6月6日下午7:45:55

Forigite

Chainy (顯示個人資料) 2012年6月6日下午8:38:07

cxevino:(A) Ni invitis ĉiun el la teamo kaj lian edzon.
>>> Temas pri samseksaj paroj!

(B) Ni invitis ĉiun el la teamo kaj iliajn edzojn.
>>> Ĉiu virino(?) havas plurajn edzojn!

(C) Ni invitis ĉiun el la teamo kaj ties edzon.
>>> La edzon de la teamo! (Ĉu seksa sklavo?)

(D) Ni invitis ĉiun el la teamo kaj ties edzojn.
>>> La edzoj estas de la teamo! (Ĉu bredado?)

Necesas ke oni multe amu teon !
Bona respondo, Ĉevino! ridulo.gif La frazoj de Hyperboreus estas tiel fuŝe skribitaj, ke entute ne eblas diskuti pri tio, ĉu la singularo aŭ pluralo pli taŭgas.

回到上端