Skip to the content

Kiel vi prononcas la nomojn de via lando,de via cxefurbo kaj de aliaj landojn?

by troyshadow, June 13, 2012

Messages: 53

Language: Esperanto

troyshadow (User's profile) June 13, 2012, 7:36:10 PM

Mi rimarkis,ke nomojn de landoj kaj urboj tre distingas en diferentaj lingvoj tute malsimile de ilia denaska prononcnomo.P.e la nomo de la cxefurbo de Francio en la rusa sonas kiel "parijx",kaj la nomo de Hungario-"vengrija"
eble,la angla nomo de mia lando "rasxa" n'estas la plej stranga legado?

Hyperboreus (User's profile) June 13, 2012, 7:43:25 PM

Forigite

fajrkapo (User's profile) June 13, 2012, 11:34:14 PM

troyshadow:Mi rimarkis,ke nomojn de landoj kaj urboj tre distingas en diferentaj lingvoj tute malsimile de ilia denaska prononcnomo.P.e la nomo de la cxefurbo de Francio en la rusa sonas kiel "parijx",kaj la nomo de Hungario-"vengrija"
eble,la angla nomo de mia lando "rasxa" n'estas la plej stranga legado?
Tre amuza kaj originala fadeno, mi te ŝatas Hungario: Vengrija... ruse elparolata.
Nu, la hispana elparolo de Japonio: Ĥapon´, aŭ Hapon´, hispaniane kaj Amerikane respektive.
Hispanio estas Espanja, pli malpli.
Svislando estas Sŭitha (th kiel thing en la angla), kaj Svedio estas Sŭethja...iom komplike ambaŭ .
Losanĝeleso estas Los Ánĥeles aŭ ánheles, kaj Meksiko estas Méĥiko, aŭ Mehiko.
Argentinio estas Arĥentina au Arhentina, laŭ hispaniana aŭ amerikana elparolo, ĉiam ĥ estas hispanana kaj h amerikana.
Mi adiaŭiĝas el Germanio, kiu estas Alemanja.

Hyperboreus (User's profile) June 14, 2012, 1:16:27 AM

Forigite

hebda999 (User's profile) June 14, 2012, 5:08:53 AM

troyshadow:Mi rimarkis,ke nomojn de landoj kaj urboj tre distingas en diferentaj lingvoj tute malsimile de ilia denaska prononcnomo.P.e la nomo de la cxefurbo de Francio en la rusa sonas kiel "parijx",kaj la nomo de Hungario-"vengrija"
eble,la angla nomo de mia lando "rasxa" n'estas la plej stranga legado?
Pole:

Pollando --- Polska
Varsovio --- Warszawa (varŝava)

Rusio ------ Rosja
Moskvo ----- Moskwa (moskva)

Anglio ----- Anglia (anglja)
Londono ---- Londyn (lond[y]n - esperante y ne ekzistas, ĝi similas anglan i en "it" )

Ĉinio ------ Chiny (ĥin[y] - rigardu supren)
Pekino ----- Pekin

Francio ---- Francja
Parizo ----- Paryż (par[y]ĵ)

troyshadow (User's profile) June 14, 2012, 6:34:38 AM

Do,jen plie da nomoj de landoj ruse:
Pollando-polsxa
Svislando-sxvejcarija
Svedio-sxvecija
Cxinio-kitaj(interesas,kion tio signifas cxine?)
Hispanujo-ispanija
Usono-ssxa(Sojedinjonyje SXtaty Ameriki)
Georgio-gruzija
La nomojn de urboj la rusa lingvo kutime sxparas en iliaj denaskaj formoj sed kiel ili sonis antaux du-kvin centjaroj aux sonas moderne.Ankaux,iom da nomoj ni pruntis de la pola,p.e Romo-'rim'
Kaj ekzistas unu nomo de nacio,kiu ne devenas del nomo de sia lando en la rusa:nemcy(germananoj)-germanija(germanijo)
Nun mi povas rememori nur unu lauxsencan tradukon de 'Great Britain'-velikobritanija

Tjeri (User's profile) June 14, 2012, 3:58:04 PM

En la franca "France", t.e. Francio, prononciĝas frans', kaj "Paris", t.e. Parizo, pari'

troyshadow (User's profile) June 14, 2012, 11:13:44 PM

en la rusa nomo de germananoj devenas de la vorto signifikanta 'muta'-'ne parolanta kompreneble',komence tiel oni nomigis cxiujn alilandanojn.
kaj pri deveno de nia nacinomo al mi mem sxajnas verebla jena teorio: "ruskij" kiu nun signifas 'rusano' estas unusola adjektivo sed ne substantivo,kiel ceteraj nacinomoj,do lauxsenco gxi signifas 'rusa'
tio estas tial ke niaj unuaj regxoj-konungoj-knjazoj estis vikingoj nomigxintaj 'rus',do ni estis popolo apartenanta al la 'rus'-ruskije-rusaj

Hyperboreus (User's profile) June 14, 2012, 11:22:06 PM

Forigite

Hyperboreus (User's profile) June 14, 2012, 11:29:48 PM

Forigite

Back to the top