לתוכן העניינים

Helpo pri traduko el la angla

של Ĝamadio, 15 ביוני 2012

הודעות: 14

שפה: Esperanto

darkweasel (הצגת פרופיל) 17 ביוני 2012, 09:49:13

fajrkapo:
tommjames:Mia kompreno estas ke vorto kiu havas prefiksan "sin" ne povas havi verban finaĵon, sed ĝi povas havi -o, -a, aŭ -e. Tion mi iam legis en PMEG, se mi bone memoras.
Bone, dankon Tommjames, mi ne multe komprenas kial estas tiel, sed pro iu kialo estos.
Fakte estas sufiĉe logike - estus nenia diferenco inter la tre kutima sin mortigi kaj la kunmetita *sinmortigi.

Tamen tute ne estus normale skribi sin mortigo (kvankam iuj ja uzas -n-finaĵon kun aga O-vorto).

Ĝamadio (הצגת פרופיל) 17 ביוני 2012, 14:56:08

Interretano:Jen la tuta traduko.
Dankon, sed mi estis la tradukinto ridulo.gif.

Interretano (הצגת פרופיל) 17 ביוני 2012, 17:25:26

Ĝamadio:
Interretano:Jen la tuta traduko.
Dankon, sed mi estis la tradukinto ridulo.gif.
Pardonu, se tiu mesaĝo iel ŝajnas signifi, ke mi estas la tradukinto. Mi volis nur aldoni la ligilon.

Ondo (הצגת פרופיל) 17 ביוני 2012, 18:32:53

Ĝamadio:“A Republic worth living in is worth fighting for, and sacrificing for and dying for.”
Mia propono estas:
“Respubliko, kiu indas esti enloĝata, ankaŭ por-batalendas, por-oferendas, kaj por-mortendas.”
La frazo apartenas al parolado, kiu estas retorike solena kaj patosa. Estas bone konsideri ankaŭ la stilon de la traduko. Unue, frapas min la vorto "loĝi", kiu ne estas la plej konvena traduko por "to live" ĉi tie, kie estas klara la kontraso kun "morti". Due, mi preferus la vorton "valori" al "indi" (ankaŭ "meriti" estus ebla).

Ekzemple ĉi tiel:

"Por respubliko, en kiu valoras vivi, valoras ankaŭ batali kaj sin oferi kaj morti."

לראש הדף