Al la enhavo

Helpo pri traduko el la angla

de Ĝamadio, 2012-junio-15

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

Ĝamadio (Montri la profilon) 2012-junio-15 13:14:31

Saluton al ĉiuj!
Mi provis traduki la jenan frazon, sed mi ne atingis kontentigan rezulton.

“A Republic worth living in is worth fighting for, and sacrificing for and dying for.”

Mia propono estas:
“Respubliko, kiu indas esti enloĝata, ankaŭ por-batalendas, por-oferendas, kaj por-mortendas.”
sed mi ne certas, ĉu gramatike tio bonas.
Dankon pro aliaj proponoj kaj komentoj!

tommjames (Montri la profilon) 2012-junio-15 13:30:22

Jen mia propono: “Respubliko loĝinda estas defendinda, kaj por ĝi indas sin oferi aŭ morti.”

Ĝamadio (Montri la profilon) 2012-junio-15 14:09:10

tommjames:Jen mia propono: “Respubliko loĝinda estas defendinda, kaj por ĝi indas sinoferi aŭ morti.”
Dankon pro via helpo.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2012-junio-16 19:15:34

Ĉi tiu traduko tre plaĉas al mi. Ĝi estas kaj konciza kaj eleganta.

Interretano (Montri la profilon) 2012-junio-16 19:55:44

darkweasel (Montri la profilon) 2012-junio-16 21:17:37

tommjames:sinoferi
sin oferi, ĉu ne?

tommjames (Montri la profilon) 2012-junio-16 21:41:42

darkweasel:
tommjames:sinoferi
sin oferi, ĉu ne?
Vi pravas, dankon. Mi redaktis.

fajrkapo (Montri la profilon) 2012-junio-16 21:53:24

darkweasel:
tommjames:sinoferi
sin oferi, ĉu ne?
Kial do estas sinmortigo? ĉu estas ankaŭ sin morti, aŭ sinmorti?, kial?

tommjames (Montri la profilon) 2012-junio-16 22:05:06

fajrkapo:
darkweasel:
tommjames:sinoferi
sin oferi, ĉu ne?
Kial do estas sinmortigo? ĉu estas ankaŭ sin morti, aŭ sinmorti?, kial?
Mia kompreno estas ke vorto kiu havas prefiksan "sin" ne povas havi verban finaĵon, sed ĝi povas havi -o, -a, aŭ -e. Tion mi iam legis en PMEG, se mi bone memoras.

Redakto: Jen mi trovis la paĝon en PMEG: http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/afiksoj/afikse...

fajrkapo (Montri la profilon) 2012-junio-16 22:29:10

tommjames:Mia kompreno estas ke vorto kiu havas prefiksan "sin" ne povas havi verban finaĵon, sed ĝi povas havi -o, -a, aŭ -e. Tion mi iam legis en PMEG, se mi bone memoras.
Bone, dankon Tommjames, mi ne multe komprenas kial estas tiel, sed pro iu kialo estos.

Reen al la supro