Helpo pri traduko el la angla
kelle poolt Ĝamadio, 15. juuni 2012
Postitused: 14
Keel: Esperanto
Ĝamadio (Näita profiili) 15. juuni 2012 13:14.31
Mi provis traduki la jenan frazon, sed mi ne atingis kontentigan rezulton.
“A Republic worth living in is worth fighting for, and sacrificing for and dying for.”
Mia propono estas:
“Respubliko, kiu indas esti enloĝata, ankaŭ por-batalendas, por-oferendas, kaj por-mortendas.”
sed mi ne certas, ĉu gramatike tio bonas.
Dankon pro aliaj proponoj kaj komentoj!
tommjames (Näita profiili) 15. juuni 2012 13:30.22
Ĝamadio (Näita profiili) 15. juuni 2012 14:09.10
tommjames:Jen mia propono: “Respubliko loĝinda estas defendinda, kaj por ĝi indas sinoferi aŭ morti.”Dankon pro via helpo.
RiotNrrd (Näita profiili) 16. juuni 2012 19:15.34
Interretano (Näita profiili) 16. juuni 2012 19:55.44
darkweasel (Näita profiili) 16. juuni 2012 21:17.37
tommjames:sinoferisin oferi, ĉu ne?
tommjames (Näita profiili) 16. juuni 2012 21:41.42
darkweasel:Vi pravas, dankon. Mi redaktis.tommjames:sinoferisin oferi, ĉu ne?
fajrkapo (Näita profiili) 16. juuni 2012 21:53.24
darkweasel:Kial do estas sinmortigo? ĉu estas ankaŭ sin morti, aŭ sinmorti?, kial?tommjames:sinoferisin oferi, ĉu ne?
tommjames (Näita profiili) 16. juuni 2012 22:05.06
fajrkapo:Mia kompreno estas ke vorto kiu havas prefiksan "sin" ne povas havi verban finaĵon, sed ĝi povas havi -o, -a, aŭ -e. Tion mi iam legis en PMEG, se mi bone memoras.darkweasel:Kial do estas sinmortigo? ĉu estas ankaŭ sin morti, aŭ sinmorti?, kial?tommjames:sinoferisin oferi, ĉu ne?
Redakto: Jen mi trovis la paĝon en PMEG: http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/afiksoj/afikse...
fajrkapo (Näita profiili) 16. juuni 2012 22:29.10
tommjames:Mia kompreno estas ke vorto kiu havas prefiksan "sin" ne povas havi verban finaĵon, sed ĝi povas havi -o, -a, aŭ -e. Tion mi iam legis en PMEG, se mi bone memoras.Bone, dankon Tommjames, mi ne multe komprenas kial estas tiel, sed pro iu kialo estos.