Helpo pri traduko el la angla
从 Ĝamadio, 2012年6月15日
讯息: 14
语言: Esperanto
darkweasel (显示个人资料) 2012年6月17日上午9:49:13
fajrkapo:Fakte estas sufiĉe logike - estus nenia diferenco inter la tre kutima sin mortigi kaj la kunmetita *sinmortigi.tommjames:Mia kompreno estas ke vorto kiu havas prefiksan "sin" ne povas havi verban finaĵon, sed ĝi povas havi -o, -a, aŭ -e. Tion mi iam legis en PMEG, se mi bone memoras.Bone, dankon Tommjames, mi ne multe komprenas kial estas tiel, sed pro iu kialo estos.
Tamen tute ne estus normale skribi sin mortigo (kvankam iuj ja uzas -n-finaĵon kun aga O-vorto).
Ĝamadio (显示个人资料) 2012年6月17日下午2:56:08
Interretano:Jen la tuta traduko.Dankon, sed mi estis la tradukinto
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Interretano (显示个人资料) 2012年6月17日下午5:25:26
Ĝamadio:Pardonu, se tiu mesaĝo iel ŝajnas signifi, ke mi estas la tradukinto. Mi volis nur aldoni la ligilon.Interretano:Jen la tuta traduko.Dankon, sed mi estis la tradukinto.
Ondo (显示个人资料) 2012年6月17日下午6:32:53
Ĝamadio:“A Republic worth living in is worth fighting for, and sacrificing for and dying for.”La frazo apartenas al parolado, kiu estas retorike solena kaj patosa. Estas bone konsideri ankaŭ la stilon de la traduko. Unue, frapas min la vorto "loĝi", kiu ne estas la plej konvena traduko por "to live" ĉi tie, kie estas klara la kontraso kun "morti". Due, mi preferus la vorton "valori" al "indi" (ankaŭ "meriti" estus ebla).
Mia propono estas:
“Respubliko, kiu indas esti enloĝata, ankaŭ por-batalendas, por-oferendas, kaj por-mortendas.”
Ekzemple ĉi tiel:
"Por respubliko, en kiu valoras vivi, valoras ankaŭ batali kaj sin oferi kaj morti."