
Peto de tradukoĝusteca kontrolo
ca, kivuye
Ubutumwa 15
ururimi: Esperanto
Ilmen (Kwerekana umwidondoro) 17 Ruheshi 2012 21:25:50
Kaj, ĉu "precizete" sonas tiom malĝusta? Hm, mi ne tre ŝatas uzi "proksimume" pro la sensignifa sufikso "-um-"; mi devus konsideri "proksimum-" same kiel baza vortradiko kaj ĝin uzi pli ofte.

Tempodivalse (Kwerekana umwidondoro) 17 Ruheshi 2012 23:36:16
Ilmen:Vi ne komprenas "tie for"...?? Nu, hmm, eble mi malpravas, sed ŝajnas al mi, ke mi legis ie tion, ke la adverbo "for" povas uzati tiel, kiel la vorteto "ĉi" kun la korelativoj, por aldoni nuancon de malproksimeco, same kiel "ĉi" aldonas nuancon de proksimeco. Ĉu tio malveras? =/"Tie for" al miaj oreloj ŝajnas esti gramatike ĝusta frazero, kvankam ĝi uzatas tre malofte. Vikivortaro subtenas ĉi tiun uzadon; vidu: http://en.wiktionary.org/wiki/for#Esperanto
Kaj, ĉu "precizete" sonas tiom malĝusta? Hm, mi ne tre ŝatas uzi "proksimume" pro la sensignifa sufikso "-um-"; mi devus konsideri "proksimum-" same kiel baza vortradiko kaj ĝin uzi pli ofte.
Tamen mi nur uzus la vorton "for" tiumaniere por speciale forte substreki la malproksimecon de iu loko. Plejparte simple "tie" sufiĉas.
HaleBopp (Kwerekana umwidondoro) 17 Ruheshi 2012 23:59:43

Oni ankaŭ trovas kelkajn "tie for" en Tekstaro, sed ne multe.
Por mi "tie for" simple signifas la malon de "tie ĉi", sed mi ne ŝatas tiun dirmanieron ĉar oni ne uzu kutime "for" sola. Mi dirus "tie fore" se oni vere volas emfazi la malproksimecon de io.
darkweasel (Kwerekana umwidondoro) 18 Ruheshi 2012 05:43:19
Tempodivalse:Ah, pri tio temas. Tio estas tiel malofta, ke mi eĉ ne memoris, ke mi iam legis pri tio.
"Tie for" al miaj oreloj ŝajnas esti gramatike ĝusta frazero, kvankam ĝi uzatas tre malofte.
Ilmen (Kwerekana umwidondoro) 18 Ruheshi 2012 14:32:30
