前往目錄

Peto de tradukoĝusteca kontrolo

貼文者: Ilmen, 2012年6月17日

訊息: 15

語言: Esperanto

Ilmen (顯示個人資料) 2012年6月17日下午9:25:50

Vi ne komprenas "tie for"...?? Nu, hmm, eble mi malpravas, sed ŝajnas al mi, ke mi legis ie tion, ke la adverbo "for" povas uzati tiel, kiel la vorteto "ĉi" kun la korelativoj, por aldoni nuancon de malproksimeco, same kiel "ĉi" aldonas nuancon de proksimeco. Ĉu tio malveras? =/

Kaj, ĉu "precizete" sonas tiom malĝusta? Hm, mi ne tre ŝatas uzi "proksimume" pro la sensignifa sufikso "-um-"; mi devus konsideri "proksimum-" same kiel baza vortradiko kaj ĝin uzi pli ofte. lango.gif

Tempodivalse (顯示個人資料) 2012年6月17日下午11:36:16

Ilmen:Vi ne komprenas "tie for"...?? Nu, hmm, eble mi malpravas, sed ŝajnas al mi, ke mi legis ie tion, ke la adverbo "for" povas uzati tiel, kiel la vorteto "ĉi" kun la korelativoj, por aldoni nuancon de malproksimeco, same kiel "ĉi" aldonas nuancon de proksimeco. Ĉu tio malveras? =/

Kaj, ĉu "precizete" sonas tiom malĝusta? Hm, mi ne tre ŝatas uzi "proksimume" pro la sensignifa sufikso "-um-"; mi devus konsideri "proksimum-" same kiel baza vortradiko kaj ĝin uzi pli ofte. lango.gif
"Tie for" al miaj oreloj ŝajnas esti gramatike ĝusta frazero, kvankam ĝi uzatas tre malofte. Vikivortaro subtenas ĉi tiun uzadon; vidu: http://en.wiktionary.org/wiki/for#Esperanto

Tamen mi nur uzus la vorton "for" tiumaniere por speciale forte substreki la malproksimecon de iu loko. Plejparte simple "tie" sufiĉas.

HaleBopp (顯示個人資料) 2012年6月17日下午11:59:43

Kiam oni serĉas "là-bas" en la Fr-Eo vortaro de Lernu, ĝi donas "tie for" ! ridego.gif
Oni ankaŭ trovas kelkajn "tie for" en Tekstaro, sed ne multe.
Por mi "tie for" simple signifas la malon de "tie ĉi", sed mi ne ŝatas tiun dirmanieron ĉar oni ne uzu kutime "for" sola. Mi dirus "tie fore" se oni vere volas emfazi la malproksimecon de io.

darkweasel (顯示個人資料) 2012年6月18日上午5:43:19

Tempodivalse:
"Tie for" al miaj oreloj ŝajnas esti gramatike ĝusta frazero, kvankam ĝi uzatas tre malofte.
Ah, pri tio temas. Tio estas tiel malofta, ke mi eĉ ne memoris, ke mi iam legis pri tio.

Ilmen (顯示個人資料) 2012年6月18日下午2:32:30

Bonege! Dankon al vi ĉiuj pro via helpo. Ĉio estas pli klara. ridulo.gif

回到上端