Đi đến phần nội dung

Peto de tradukoĝusteca kontrolo

viết bởi Ilmen, Ngày 17 tháng 6 năm 2012

Tin nhắn: 15

Nội dung: Esperanto

Ilmen (Xem thông tin cá nhân) 16:32:53 Ngày 17 tháng 6 năm 2012

Bonan tagon al ĉiuj!

Mi freŝdate traduke skribis Esperantlingvan artikolon en Lang-8 (retejo pri reciproka korektado inter lingvlernantoj), kaj iu korektis mian tekston; tio estas neofta tie for, ĉar ne estas multe da spertaj Esperantistoj. Mi tamen estas dubhava pri kelkaj de ĝiaj korektoj (kiel ekzemple tiu ne uzu grandan literon unuapozicie de la vorto “Franclingve”), kaj mi do estus ĝoja se iu povus kontroli mian tekston kaj la jam donitajn korektojn.
ridulo.gif

Tie vi povas trovi la artikolon (ĝi ne estas longa, ĝi estas longa je dudek linioj):
http://lang-8.com/370504/journals/1531166/La-lago-...

Se vi ne povas korekti la artikolon tiureteje, ne hezitu skribi viajn korektojn kajaŭ komentojn en tiu ĉi diskutfadeno.

Krome, okaze ke vi rimarkus gramatikajn erarojn en ĉi tiu mesaĝo, ne hezitu korekti ĝin!
Dankon antaŭe.
ridulo.gif

 
Posttempa noto: Mi finfine sukcesis estigi la retadreson ligilo. =o

tommjames (Xem thông tin cá nhân) 17:31:19 Ngày 17 tháng 6 năm 2012

Nur du gramatikajn erarojn mi rimarkis:

iom da plantajn speciojn
mi ne ekhavis la ŝancon vidi unun el ili

fajrkapo (Xem thông tin cá nhân) 17:45:20 Ngày 17 tháng 6 năm 2012

la loko ne estas facile alirebla, oni alkalkulu preskaŭ du horojN por alveni tien piede

Ilmen (Xem thông tin cá nhân) 18:14:21 Ngày 17 tháng 6 năm 2012

Dankon pro viaj rimarkoj. Mi plie aldonus, ke en la frazo "Rilate al arboj, ĉe tiu altitudo estas precipe larikoj, falfoliaj pinglarboj", mi forgesis enmeti artikolon "la" antaŭ "arboj". ♪

Ne forgesu tion, ke iu (Jeg) jam korektis mian artikolon en Lang-8 (vi povas vidi ĝiajn korektojn iomete sub la artikolo).

Tamen, mi malfacile komprenas tion, kial la akuzativon troas en la frazo "mi ne ekhavis la ŝancon vidi unun el ili". Ĉu la vorto "unu" ne estas pronomo tiukaze?

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 18:32:10 Ngày 17 tháng 6 năm 2012

Ilmen:Ĉu la vorto "unu" ne estas pronomo tiukaze?
Tio ne gravas, unu neniam povas ricevi -n.

Ilmen (Xem thông tin cá nhân) 18:41:32 Ngày 17 tháng 6 năm 2012

Veraŝajne vi ne konsentas kun tio, kio estas skribita pri tiu temo en la Reta Vortaro. =/
http://reta-vortaro.de/revo/art/unu.html
(Vidu la trian parton.)

HaleBopp (Xem thông tin cá nhân) 19:23:30 Ngày 17 tháng 6 năm 2012

Saluton Ilmen. ridulo.gif
*unun* tute ne eblas. Eblas nur "unujn" en kelkaj kazoj (legu ĉi tie en PMEG).
La rimarko en Reta Vortaro ne valoras. Estas nur eksperimento. Aŭskultu prefere PMEG! (la ligilo ĉi apude estas tre interesa)

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 20:01:55 Ngày 17 tháng 6 năm 2012

Ilmen:Veraŝajne vi ne konsentas kun tio, kio estas skribita pri tiu temo en la Reta Vortaro. =/
http://reta-vortaro.de/revo/art/unu.html
(Vidu la trian parton.)
Nu, tie estas skribite, ke ĝi fojfoje okazas, kaj ne, ke ĝi estas ĝusta aŭ rekomendinda.

Ilmen (Xem thông tin cá nhân) 20:38:12 Ngày 17 tháng 6 năm 2012

Saluton al vi, HaleBopp. ♪
Bonege, la afero klariĝis nun. Dankon pro la ligilo.


Nu, tiel, kiel mi antaŭe diris, mi iom dubhavas pri kelkaj el la korektoj de Jeg en Lang-8, mi do ŝatus aŭdi vin pri ili. Jen estas ili:
• « De longtempe mi ne iris tien for (pli ol dek jaroj!); » ---> ... mi ne iris tien Ø...
• « la lago de Aloso ("le lac d'Allos" Franclingve) » ---> franclingve
• « lokiĝanta (...) ĉe altitudo de precizete du mil ducent dudek metroj » ---> ... de proksimume du mil...
• « La marmotoj estas facile lokalizeblaj » ---> ... facile troveblaj.
• « (...), sed pri mi mi ne ekhavis » ---> ... sed pri mi, mi...

Ĉu tiuj supraj korektoj ja ĝustas tiukuntekste, laŭ vi?

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 21:00:34 Ngày 17 tháng 6 năm 2012

Ilmen:
• « De longtempe mi ne iris tien for (pli ol dek jaroj!); » ---> ... mi ne iris tien Ø...
Korekto ĝustas - ja kion signifu iri tien for? demando.gif
Ilmen:• « la lago de Aloso ("le lac d'Allos" Franclingve) » ---> franclingve
• « lokiĝanta (...) ĉe altitudo de precizete du mil ducent dudek metroj » ---> ... de proksimume du mil...
Korektoj ĝustas.
Ilmen:• « La marmotoj estas facile lokalizeblaj » ---> ... facile troveblaj.
Fakte ambaŭ eblas.
Ilmen:• « (...), sed pri mi mi ne ekhavis » ---> ... sed pri mi, mi...
Ne nepre, sed ja pli bone oni metu komon tie, simple por klareco.

Quay lại