Naar de inhoud

Amuzaj troigoj

door fajrkapo, 18 juni 2012

Berichten: 22

Taal: Esperanto

Kirilo81 (Profiel tonen) 19 juni 2012 13:45:09

fajrkapo:
Kirilo81:
"tiom X-a tiom X-a"
Ĉu tio estas hispana esprimo? Por mi ĝi sonas tre strange.
jes, ripetite, por esprimi multan kvanton, kiel vi esprimus en la germana tradukite esperante?
Per aldono de plifortiga adverbo aŭ per plifortiga kunmetaĵo, ekz. "tiom nekredeble stulta" (so unglaublich blöd) aŭ "tiom porkstulta" (so saublöd).

Al mi la metodo de aldonita adverbo aŭ de sufikso -eg ŝajnas la bona Esperanta esprimo.

fajrkapo (Profiel tonen) 19 juni 2012 15:28:32

Nu, ŝajnas ĉi tie ke ĉiuj tradukas rekte el onia gepatra lingvo, sed tio kio gravas estas ke ĝi estu komprenebla, mi opinias ke la formulo kiun mi uzis tiom xxx-a tiom xxx-a, ja estas, kvankam estas stranga al vi, estas same ol "estis ulo tiom tiom xxx-a, ke", pensas mi, eble mi eraras.

Razeno (Profiel tonen) 19 juni 2012 15:31:19

Ankaŭ en Nepalo oni diras, "Mi legis tiom mutle tiom multe....ke la literoj malaperis el la libro!"

Hyperboreus (Profiel tonen) 19 juni 2012 15:41:24

Forigite

fajrkapo (Profiel tonen) 19 juni 2012 15:52:13

Razeno:Ankaŭ en Nepalo oni diras, "Mi legis tiom mutle tiom multe....ke la literoj malaperis el la libro!"
Nepalo! kia bona surprizo

Nu, estis ino tiom pigra tiom pigra, ke ŝi aĉetis rondan domon por ne devi balai la angulojn.

fajrkapo (Profiel tonen) 20 juni 2012 11:00:58

Estis ulo tiom avarega, ke por ne aĉeti kurtenojn, malkonstrui la murojn de sia domo.

jeckle (Profiel tonen) 20 juni 2012 15:25:51

fajrkapo:Estis ulo tiom avarega, ke por ne aĉeti kurtenojn, malkonstrui la murojn de sia domo.
Estas ulo tiom forgesema tiom forgesema, ke li forlasis unufoje -tiom avarega-. ridulo.gif

fajrkapo (Profiel tonen) 20 juni 2012 17:37:39

jeckle:Estas ulo tiom forgesema tiom forgesema, ke li forlasis unufoje -tiom avarega-. ridulo.gif
Sal! mi tre ŝatas la pupon de via salutnomo, estas tre amuza, ĉu ĝi nomiĝas iel?

Estis ino tiom tiom avara, ke por ne aĉeti lipŝminkon, ŝi atendadis ĉiun dudek ok tagojn...

fajrkapo (Profiel tonen) 21 juni 2012 21:59:33

Estis familio tre tre malriĉa, la familio Senio, tiom ke ili nur havis oston de ŝinkokruro, do, la patro diras al sia pli eta infano (ili estis dekses gefratoj...):
-Peeetro, alportu al mi la oooston.
-Paaacjo, ĉu ni transloĝiiiĝas?

Ĝamadio (Profiel tonen) 22 juni 2012 15:37:36

Estis ulo, kiu ek-sciis tiel multon, ke lia cerbo eksplodis.

Terug naar boven