Mesaĝoj: 14
Lingvo: Esperanto
Epovikipedio (Montri la profilon) 2012-julio-07 22:40:08
Pra-esperanto estas la "antaŭulo" de Esperanto. Antaŭ ol Zamenhof publikigis la lingvon per sia Unua Libro, li konstruis la lingvon. Jen Pra-esperanto.
Alfabeto
a á b c ć d dź e é f g h ħ i j k l m n o ó p r s ś t u ŭ v z ź
(ĉ estis ć, ĝ estis dź, ĥ estis ħ, ŝ estis ś, ĵ estis ź)
Pronomoj
"mi" estis mo
"ni" estis no
"vi" estis to aŭ vo (plurala)
"li" estis ro
"ŝi" estis śo
"ili" estis po (viroj) aŭ o (virinoj)
"si" (refleksiva) estis so
Verboj
"-as" estis -é
"-i" estis -e aŭ -i
"-is" estis -u
"-os" estis -uj
"-u" estis -ó
"-us" estis -á
Gramatikaj finaĵoj
"-a" estis -a (adjektivo)
"-o" estis -o (substantivo)
"-oj" estis -oj (plurala substantivo)
"-n" estis -l (akuzativo), tamen ne ĉiuj Pra-Esperantaj tekstoj fakte uzis akuzativon.
La Pra-esperanto ŝajnas al mi pli poezia ol nuna Esperanto, sed mi tamen ŝatas Esperanton. Jen specimeno de Pra-esperanto. Parenteze estas la specimeno Esperantlingve.
"...Ma plej kara miko, kvan ma plekulpa plumo faktidźas tiranno pu to. Mo poté de cen taj brivoj kluri, ke sciigoj de fu-ći specco debé blessi tal fradral kordol..."
("Mia plej kara amiko, neniam mia senkulpa plumo fariĝus tirano por vi. Mi povas de cent viaj leteroj konkludi, ke sciigoj de tiu ĉi speco devas vundi vian fratan koron..." )
fajrkapo (Montri la profilon) 2012-julio-07 23:03:55
Kaj nu, la Pra Esperanto aŭ unua Esperanto estas interesa kiel informa kaj kurioza datumo, sed jam.
novatago (Montri la profilon) 2012-julio-08 16:39:45
Riano (Montri la profilon) 2012-julio-08 17:58:23
novatago:Mi ne sciis ke Esperanto estis aŭ estas ulo.Tia sarkasmo ne helpas al la originala afiŝanto (ĉu afiŝi estas la ĝusta verbo?) iel ajn.
Ĝis, Novatago.
@Epovikipedio - Mi kredas, ke Novatago celas ke la vorto "antaŭulo" ne povas esti uzata tiel, ĉar Esperanto estas lingvo, kaj ne ulo (persono). Eble estus pli ĝuste diri "la antaŭlingvo de Esperanto".
Interalie, mi ŝatas ion pri Pra-Esperanto: tio, ke ĝ estis dź. Ĉar ĝ kaj dĵ faras la saman sonon, mi preferus, ke Zamenhof uzu dĵ anstataŭ ĝ. Same pri ĉ kaj tŝ.
Sed mi preferas la nunan Esperanton tute.
lagtendisto (Montri la profilon) 2012-julio-08 18:29:52
Epovikipedio:Hodiaŭ, mi parolas pri pra-esperanto.Rigardu ankaŭ: Arcaicam Esperantom. Mi opinas. Estas interesa ludumo por antaŭigu la historio de Esperanto kiel legendo. Mi tre ŝatas legendojn. Legendoj ankaŭ motivigus min plibonigu mia esperantlingvaj kapablecoj. Kompreneble laŭ la hodiaŭe valoraj Esperanto-lingvoruloj.
fajrkapo (Montri la profilon) 2012-julio-09 09:49:15
Riano: la vorto "antaŭulo" ne povas esti uzata tiel, ĉar Esperanto estas lingvo, kaj ne ulo (persono). Eble estus pli ĝuste diri "la antaŭlingvo de Esperanto".Ĉiukaze estus antaŭilo kaj ne antaŭulo...
... mi preferus, ke Zamenhof uzu dĵ anstataŭ ĝ. Same pri ĉ kaj tŝ.
Sed mi preferas la nunan Esperanton tute.
Z uzis unu literon por ĉiu sono, tial li uzis ĝ kaj ne dĵ, aŭ aliajn duoblajn literojn.
Epovikipedio (Montri la profilon) 2012-julio-09 12:20:50
novatago:Mi ne sciis ke Esperanto estis aŭ estas ulo.Plene idiota komento !
Ĝis, Novatago.
darkweasel (Montri la profilon) 2012-julio-09 12:30:00
Epovikipedio (Montri la profilon) 2012-julio-09 13:19:50
darkweasel:-ul por nevivaĵojMi scias, sed se vi tradukas "prédécesseur" Esperanten, la rezulto estos "antaŭulo". Haltu diri al mi ke la finaĵo "ul" estos por vivaj uloj, mi jam scias !
Tie mi parolas pri Pra-esperanto, ne pri gramatiko !
fajrkapo (Montri la profilon) 2012-julio-09 14:44:18
Epovikipedio:Epo, Kiel oni diras ulo en praesperanto, kaj antauŭlo?
Tie mi parolas pri Pra-esperanto, ne pri gramatiko !