訊息: 14
語言: Esperanto
Epovikipedio (顯示個人資料) 2012年7月7日下午10:40:08
Pra-esperanto estas la "antaŭulo" de Esperanto. Antaŭ ol Zamenhof publikigis la lingvon per sia Unua Libro, li konstruis la lingvon. Jen Pra-esperanto.
Alfabeto
a á b c ć d dź e é f g h ħ i j k l m n o ó p r s ś t u ŭ v z ź
(ĉ estis ć, ĝ estis dź, ĥ estis ħ, ŝ estis ś, ĵ estis ź)
Pronomoj
"mi" estis mo
"ni" estis no
"vi" estis to aŭ vo (plurala)
"li" estis ro
"ŝi" estis śo
"ili" estis po (viroj) aŭ o (virinoj)
"si" (refleksiva) estis so
Verboj
"-as" estis -é
"-i" estis -e aŭ -i
"-is" estis -u
"-os" estis -uj
"-u" estis -ó
"-us" estis -á
Gramatikaj finaĵoj
"-a" estis -a (adjektivo)
"-o" estis -o (substantivo)
"-oj" estis -oj (plurala substantivo)
"-n" estis -l (akuzativo), tamen ne ĉiuj Pra-Esperantaj tekstoj fakte uzis akuzativon.
La Pra-esperanto ŝajnas al mi pli poezia ol nuna Esperanto, sed mi tamen ŝatas Esperanton. Jen specimeno de Pra-esperanto. Parenteze estas la specimeno Esperantlingve.
"...Ma plej kara miko, kvan ma plekulpa plumo faktidźas tiranno pu to. Mo poté de cen taj brivoj kluri, ke sciigoj de fu-ći specco debé blessi tal fradral kordol..."
("Mia plej kara amiko, neniam mia senkulpa plumo fariĝus tirano por vi. Mi povas de cent viaj leteroj konkludi, ke sciigoj de tiu ĉi speco devas vundi vian fratan koron..." )
fajrkapo (顯示個人資料) 2012年7月7日下午11:03:55
Kaj nu, la Pra Esperanto aŭ unua Esperanto estas interesa kiel informa kaj kurioza datumo, sed jam.
Riano (顯示個人資料) 2012年7月8日下午5:58:23
novatago:Mi ne sciis ke Esperanto estis aŭ estas ulo.Tia sarkasmo ne helpas al la originala afiŝanto (ĉu afiŝi estas la ĝusta verbo?) iel ajn.
Ĝis, Novatago.
@Epovikipedio - Mi kredas, ke Novatago celas ke la vorto "antaŭulo" ne povas esti uzata tiel, ĉar Esperanto estas lingvo, kaj ne ulo (persono). Eble estus pli ĝuste diri "la antaŭlingvo de Esperanto".
Interalie, mi ŝatas ion pri Pra-Esperanto: tio, ke ĝ estis dź. Ĉar ĝ kaj dĵ faras la saman sonon, mi preferus, ke Zamenhof uzu dĵ anstataŭ ĝ. Same pri ĉ kaj tŝ.
Sed mi preferas la nunan Esperanton tute.
lagtendisto (顯示個人資料) 2012年7月8日下午6:29:52
Epovikipedio:Hodiaŭ, mi parolas pri pra-esperanto.Rigardu ankaŭ: Arcaicam Esperantom. Mi opinas. Estas interesa ludumo por antaŭigu la historio de Esperanto kiel legendo. Mi tre ŝatas legendojn. Legendoj ankaŭ motivigus min plibonigu mia esperantlingvaj kapablecoj. Kompreneble laŭ la hodiaŭe valoraj Esperanto-lingvoruloj.
fajrkapo (顯示個人資料) 2012年7月9日上午9:49:15
Riano: la vorto "antaŭulo" ne povas esti uzata tiel, ĉar Esperanto estas lingvo, kaj ne ulo (persono). Eble estus pli ĝuste diri "la antaŭlingvo de Esperanto".Ĉiukaze estus antaŭilo kaj ne antaŭulo...
... mi preferus, ke Zamenhof uzu dĵ anstataŭ ĝ. Same pri ĉ kaj tŝ.
Sed mi preferas la nunan Esperanton tute.
Z uzis unu literon por ĉiu sono, tial li uzis ĝ kaj ne dĵ, aŭ aliajn duoblajn literojn.
darkweasel (顯示個人資料) 2012年7月9日下午12:30:00
Epovikipedio (顯示個人資料) 2012年7月9日下午1:19:50
darkweasel:-ul por nevivaĵojMi scias, sed se vi tradukas "prédécesseur" Esperanten, la rezulto estos "antaŭulo". Haltu diri al mi ke la finaĵo "ul" estos por vivaj uloj, mi jam scias !
Tie mi parolas pri Pra-esperanto, ne pri gramatiko !
fajrkapo (顯示個人資料) 2012年7月9日下午2:44:18
Epovikipedio:Epo, Kiel oni diras ulo en praesperanto, kaj antauŭlo?
Tie mi parolas pri Pra-esperanto, ne pri gramatiko !