目次へ

La antaŭulo de Esperanto

Epovikipedio,2012年7月7日の

メッセージ: 14

言語: Esperanto

Epovikipedio (プロフィールを表示) 2012年7月7日 22:40:08

Hodiaŭ, mi parolas pri pra-esperanto.

Pra-esperanto estas la "antaŭulo" de Esperanto. Antaŭ ol Zamenhof publikigis la lingvon per sia Unua Libro, li konstruis la lingvon. Jen Pra-esperanto.

Alfabeto

a á b c ć d dź e é f g h ħ i j k l m n o ó p r s ś t u ŭ v z ź
(ĉ estis ć, ĝ estis dź, ĥ estis ħ, ŝ estis ś, ĵ estis ź)

Pronomoj

"mi" estis mo
"ni" estis no
"vi" estis to aŭ vo (plurala)
"li" estis ro
"ŝi" estis śo
"ili" estis po (viroj) aŭ o (virinoj)
"si" (refleksiva) estis so

Verboj

"-as" estis -é
"-i" estis -e aŭ -i
"-is" estis -u
"-os" estis -uj
"-u" estis -ó
"-us" estis -á

Gramatikaj finaĵoj

"-a" estis -a (adjektivo)
"-o" estis -o (substantivo)
"-oj" estis -oj (plurala substantivo)
"-n" estis -l (akuzativo), tamen ne ĉiuj Pra-Esperantaj tekstoj fakte uzis akuzativon.

La Pra-esperanto ŝajnas al mi pli poezia ol nuna Esperanto, sed mi tamen ŝatas Esperanton. Jen specimeno de Pra-esperanto. Parenteze estas la specimeno Esperantlingve.

"...Ma plej kara miko, kvan ma plekulpa plumo faktidźas tiranno pu to. Mo poté de cen taj brivoj kluri, ke sciigoj de fu-ći specco debé blessi tal fradral kordol..."

("Mia plej kara amiko, neniam mia senkulpa plumo fariĝus tirano por vi. Mi povas de cent viaj leteroj konkludi, ke sciigoj de tiu ĉi speco devas vundi vian fratan koron..." )

fajrkapo (プロフィールを表示) 2012年7月7日 23:03:55

Mi pensis ke praEsperanto estis la origina aro de vortoj en la komenco, pli malpli de la lingvo...sed ne alia tute malsama Esperanto.
Kaj nu, la Pra Esperanto aŭ unua Esperanto estas interesa kiel informa kaj kurioza datumo, sed jam.

novatago (プロフィールを表示) 2012年7月8日 16:39:45

Mi ne sciis ke Esperanto estis aŭ estas ulo.

Ĝis, Novatago.

Riano (プロフィールを表示) 2012年7月8日 17:58:23

novatago:Mi ne sciis ke Esperanto estis aŭ estas ulo.

Ĝis, Novatago.
Tia sarkasmo ne helpas al la originala afiŝanto (ĉu afiŝi estas la ĝusta verbo?) iel ajn.

@Epovikipedio - Mi kredas, ke Novatago celas ke la vorto "antaŭulo" ne povas esti uzata tiel, ĉar Esperanto estas lingvo, kaj ne ulo (persono). Eble estus pli ĝuste diri "la antaŭlingvo de Esperanto".

Interalie, mi ŝatas ion pri Pra-Esperanto: tio, ke ĝ estis dź. Ĉar ĝ kaj dĵ faras la saman sonon, mi preferus, ke Zamenhof uzu dĵ anstataŭ ĝ. Same pri ĉ kaj tŝ.

Sed mi preferas la nunan Esperanton tute.

lagtendisto (プロフィールを表示) 2012年7月8日 18:29:52

Epovikipedio:Hodiaŭ, mi parolas pri pra-esperanto.
Rigardu ankaŭ: Arcaicam Esperantom. Mi opinas. Estas interesa ludumo por antaŭigu la historio de Esperanto kiel legendo. Mi tre ŝatas legendojn. Legendoj ankaŭ motivigus min plibonigu mia esperantlingvaj kapablecoj. Kompreneble laŭ la hodiaŭe valoraj Esperanto-lingvoruloj.

fajrkapo (プロフィールを表示) 2012年7月9日 9:49:15

Riano: la vorto "antaŭulo" ne povas esti uzata tiel, ĉar Esperanto estas lingvo, kaj ne ulo (persono). Eble estus pli ĝuste diri "la antaŭlingvo de Esperanto".

... mi preferus, ke Zamenhof uzu dĵ anstataŭ ĝ. Same pri ĉ kaj tŝ.

Sed mi preferas la nunan Esperanton tute.
Ĉiukaze estus antaŭilo kaj ne antaŭulo...
Z uzis unu literon por ĉiu sono, tial li uzis ĝ kaj ne dĵ, aŭ aliajn duoblajn literojn.

Epovikipedio (プロフィールを表示) 2012年7月9日 12:20:50

novatago:Mi ne sciis ke Esperanto estis aŭ estas ulo.

Ĝis, Novatago.
Plene idiota komento !

darkweasel (プロフィールを表示) 2012年7月9日 12:30:00

Epovikipedio (プロフィールを表示) 2012年7月9日 13:19:50

darkweasel:-ul por nevivaĵoj
Mi scias, sed se vi tradukas "prédécesseur" Esperanten, la rezulto estos "antaŭulo". Haltu diri al mi ke la finaĵo "ul" estos por vivaj uloj, mi jam scias !

Tie mi parolas pri Pra-esperanto, ne pri gramatiko !

fajrkapo (プロフィールを表示) 2012年7月9日 14:44:18

Epovikipedio:
Tie mi parolas pri Pra-esperanto, ne pri gramatiko !
Epo, Kiel oni diras ulo en praesperanto, kaj antauŭlo?

先頭にもどる