目次へ

Nomoj de nekonitaj personoj

Hyperboreus,2012年7月12日の

メッセージ: 21

言語: Esperanto

novatago (プロフィールを表示) 2012年7月29日 12:50:52

TatuLe:En la finna tiu nomo estas Matti Meikäläinen.

La vorto meikäläinen cetere signifas "mi" (kvankam ĝi ne estas pronomo), t.e. ĝi estas vorto per kiu oni povas paroli pri si mem en la tria persono.
Do, ĝi signifas ne "mi" sed "oni" aŭ eble "oni mem", kvankam en Esperanto oni ne pensas pri "oni" kvazaŭ "mi", mi pensas ke tiu estas pli bona traduko.

Ĝis, Novatago.

fajrkapo (プロフィールを表示) 2012年7月29日 13:14:16

novatago:
TatuLe:En la finna tiu nomo estas Matti Meikäläinen.

La vorto meikäläinen cetere signifas "mi" (kvankam ĝi ne estas pronomo), t.e. ĝi estas vorto per kiu oni povas paroli pri si mem en la tria persono.
Do, ĝi signifas ne "mi" sed "oni" aŭ eble "oni mem", kvankam en Esperanto oni ne pensas pri "oni" kvazaŭ "mi", mi pensas ke tiu estas pli bona traduko.
Estos kiel kiam en la hispana oni diras "mi menda": mi menda no sabe, kiu estus mia persono ne scias, pli malpli. Oni parolas pri si mem, sed per tria persono

Altebrilas (プロフィールを表示) 2012年8月19日 22:21:42

Djino:Franse oni diras "Monsieur Dupont" aŭ "Tartempion"

Wikipedia english
Wikipedia español
Wikipédia français
Mi vidis tiun liston. Strangas, ke la nomo "Fulano/Fulani" aperas en tiom da lingvoj ofte ne rilataj laŭ lingvofamilia vidpunkto.

Djino (プロフィールを表示) 2012年8月19日 22:43:43

Altebrilas:
Djino:Franse oni diras "Monsieur Dupont" aŭ "Tartempion"

Wikipedia english
Wikipedia español
Wikipédia français
Mi vidis tiun liston. Strangas, ke la nomo "Fulano/Fulani" aperas en tiom da lingvoj ofte ne rilataj laŭ lingvofamilia vidpunkto.
Mi kredas ke ĝi venas de la araba. Tial ke multaj lingvoj havas vortojn de araba origino en sia vortostoko (persa, hispana, svahila...), tio povas klarigi ĝin

sudanglo (プロフィールを表示) 2012年8月24日 10:58:57

S-ro Ajnulo (kaj lia kara edzino Ajnulinja)
123, Flankstrato
Ĉiu-urbo, ĈU1 XY9
Esperantujo.

karasutengu (プロフィールを表示) 2012年9月24日 3:40:11

En japana oni plej ofte aŭdas sekvan nomon.

"太郎さん s-ro Tarou" kaj "花子さん s-rino Hanako"

edu500ac (プロフィールを表示) 2012年9月28日 3:32:53

En la Portugala lingvo, se vi volas paroli pri tri nekonatuloj, la unua estas Fulano, la dua estas Beltrano kaj la tria estas Ciclano (prononcu, Siklano). Mi kredas ke la plej fama nomo de nekonatulo estas "Outis" (prononcu, Utis); ekzemple, vi trovas tiun nomon en la Odysseia. En la Latina Lingvo, oni havas la nomon "Nemo", kiun Julio Verne uzis en sia libro "Dudek mil leŭgoj sub la maroj".

akbari (プロフィールを表示) 2012年9月28日 14:38:14

Altebrilas skribis:
Djino skribis:Franse oni diras "Monsieur Dupont" aŭ "Tartempion"

Wikipedia english
Wikipedia español
Wikipédia français
Mi vidis tiun liston. Strangas, ke la nomo "Fulano/Fulani" aperas en tiom da lingvoj ofte ne rilataj laŭ lingvofamilia vidpunkto.
Mi kredas ke ĝi venas de la araba. Tial ke multaj lingvoj havas vortojn de araba origino en sia vortostoko (persa, hispana, svahila...), tio povas klarigi ĝin
En perso ni diras “folân” por unua nonkonata persono, kaj “bahmân” por dua. Laŭ Arabo, oni diras “Zeyd, Amr, Bakr” por unua, dua, kaj tria nonkonata persono respekte.
Mi kredas ke “folan” havas araba origino, “bahman” estas persa.
Estas ankaux malnova nonuzada persa vortoj “bâstâr” por unua, kaj “bistâr” por dua persono.
En Perso ne ekzistas –ino. Ni nedistingi inter seksoj.

tomasdeaquino (プロフィールを表示) 2012年9月28日 16:39:15

Hyperboreus:En la hispana, kiam oni parolas pri iu ajn persono, oni uzas la fikciajn nomojn "Fulanito" kaj "Fulanita". En la Germana, mi vidis la nomojn "Max Mustermann" kaj "Erika Mustermann".

Kiujn nomojn oni uzas en via lingvo?
Fulano, Mengano kaj Perencejo.

先頭にもどる