Al la enhavo

Nomoj de nekonitaj personoj

de Hyperboreus, 2012-julio-12

Mesaĝoj: 21

Lingvo: Esperanto

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-julio-12 19:18:43

Forigite

fajrkapo (Montri la profilon) 2012-julio-12 21:06:51

Hyperboreus:En la hispana, kiam oni parolas pri iu ajn persono, oni uzas la fikciajn nomojn "Fulanito" kaj "Fulanita". En la Germana, mi vidis la nomojn "Max Mustermann" kaj "Erika Mustermann".

Kiujn nomojn oni uzas en via lingvo?
Hispane, ankaŭ oni uzas "Menganito"-"Menganita", kaj Maroto, kaj el tío de la moto: Maroto kaj la motorciklulo, aŭ pli bone Maroto kaj la ulo de la "moto"...
Ankaŭ Periko el de los Palotes: Petreto, tiu de la mastetoj.
Interese estus similaj nomoj Esperante

neilgeezer (Montri la profilon) 2012-julio-12 21:09:26

Hyperboreus:En la hispana, kiam oni parolas pri iu ajn persono, oni uzas la fikciajn nomojn "Fulanito" kaj "Fulanita". En la Germana, mi vidis la nomojn "Max Mustermann" kaj "Erika Mustermann".

Kiujn nomojn oni uzas en via lingvo?[/

La Angla lingvo en Britujo estas 'Joe Bloggs'.

Riano (Montri la profilon) 2012-julio-12 21:27:39

Hyperboreus:En la hispana, kiam oni parolas pri iu ajn persono, oni uzas la fikciajn nomojn "Fulanito" kaj "Fulanita". En la Germana, mi vidis la nomojn "Max Mustermann" kaj "Erika Mustermann".

Kiujn nomojn oni uzas en via lingvo?
En Usono: John Doe (viro), Jane Doe (virino). Ankaŭ John Smith (viro), Bob Smith (viro) kaj Joe Schmoe (viro).

Haha, mi neniam pensus ke aliaj landoj havas tiajn nomojn!

nigra_rivereto (Montri la profilon) 2012-julio-12 23:40:15

Hyperboreus:En la hispana, kiam oni parolas pri iu ajn persono, oni uzas la fikciajn nomojn "Fulanito" kaj "Fulanita". En la Germana, mi vidis la nomojn "Max Mustermann" kaj "Erika Mustermann".

Kiujn nomojn oni uzas en via lingvo?
En Brazilo: fulano, sicrano (viroj) kaj fulana, sicrana (virinoj)

Djino (Montri la profilon) 2012-julio-13 01:54:30

Franse oni diras "Monsieur Dupont" aŭ "Tartempion"

Wikipedia english
Wikipedia español
Wikipédia français

troyshadow (Montri la profilon) 2012-julio-13 07:37:57

ruse oni parolas: ivanov ivan ivanycx,se temas pri iu 'teorie' estimata,kiam necesas patronomo
ankaux:ivanov,petrov,sidorov(plej oftaj familionomoj)
se temas pri iu supoze ne estimata,oni diras: 'iu ajn"vas'a",aux 'ajna"vas'a pupk'in"

nigra_rivereto (Montri la profilon) 2012-julio-13 12:30:59

Pliaj el Brazilo: "Beltrano/Beltrana", "Zé ninguém", "Zé das Couves" (viroj),"Dona Maria" (virino)

Koracio (Montri la profilon) 2012-julio-19 18:25:40

En la hungara mi trovis Gipsz Jakab.

TatuLe (Montri la profilon) 2012-julio-19 20:02:09

En la finna tiu nomo estas Matti Meikäläinen.

La vorto meikäläinen cetere signifas "mi" (kvankam ĝi ne estas pronomo), t.e. ĝi estas vorto per kiu oni povas paroli pri si mem en la tria persono.

Reen al la supro