ไปยังสารบัญ

Nomoj de nekonitaj personoj

จาก Hyperboreus, 12 กรกฎาคม 2012

ข้อความ 21

ภาษา: Esperanto

Hyperboreus (แสดงโปรไฟล์) 12 กรกฎาคม 2012, 19:18:43

Forigite

fajrkapo (แสดงโปรไฟล์) 12 กรกฎาคม 2012, 21:06:51

Hyperboreus:En la hispana, kiam oni parolas pri iu ajn persono, oni uzas la fikciajn nomojn "Fulanito" kaj "Fulanita". En la Germana, mi vidis la nomojn "Max Mustermann" kaj "Erika Mustermann".

Kiujn nomojn oni uzas en via lingvo?
Hispane, ankaŭ oni uzas "Menganito"-"Menganita", kaj Maroto, kaj el tío de la moto: Maroto kaj la motorciklulo, aŭ pli bone Maroto kaj la ulo de la "moto"...
Ankaŭ Periko el de los Palotes: Petreto, tiu de la mastetoj.
Interese estus similaj nomoj Esperante

neilgeezer (แสดงโปรไฟล์) 12 กรกฎาคม 2012, 21:09:26

Hyperboreus:En la hispana, kiam oni parolas pri iu ajn persono, oni uzas la fikciajn nomojn "Fulanito" kaj "Fulanita". En la Germana, mi vidis la nomojn "Max Mustermann" kaj "Erika Mustermann".

Kiujn nomojn oni uzas en via lingvo?[/

La Angla lingvo en Britujo estas 'Joe Bloggs'.

Riano (แสดงโปรไฟล์) 12 กรกฎาคม 2012, 21:27:39

Hyperboreus:En la hispana, kiam oni parolas pri iu ajn persono, oni uzas la fikciajn nomojn "Fulanito" kaj "Fulanita". En la Germana, mi vidis la nomojn "Max Mustermann" kaj "Erika Mustermann".

Kiujn nomojn oni uzas en via lingvo?
En Usono: John Doe (viro), Jane Doe (virino). Ankaŭ John Smith (viro), Bob Smith (viro) kaj Joe Schmoe (viro).

Haha, mi neniam pensus ke aliaj landoj havas tiajn nomojn!

nigra_rivereto (แสดงโปรไฟล์) 12 กรกฎาคม 2012, 23:40:15

Hyperboreus:En la hispana, kiam oni parolas pri iu ajn persono, oni uzas la fikciajn nomojn "Fulanito" kaj "Fulanita". En la Germana, mi vidis la nomojn "Max Mustermann" kaj "Erika Mustermann".

Kiujn nomojn oni uzas en via lingvo?
En Brazilo: fulano, sicrano (viroj) kaj fulana, sicrana (virinoj)

Djino (แสดงโปรไฟล์) 13 กรกฎาคม 2012, 01:54:30

Franse oni diras "Monsieur Dupont" aŭ "Tartempion"

Wikipedia english
Wikipedia español
Wikipédia français

troyshadow (แสดงโปรไฟล์) 13 กรกฎาคม 2012, 07:37:57

ruse oni parolas: ivanov ivan ivanycx,se temas pri iu 'teorie' estimata,kiam necesas patronomo
ankaux:ivanov,petrov,sidorov(plej oftaj familionomoj)
se temas pri iu supoze ne estimata,oni diras: 'iu ajn"vas'a",aux 'ajna"vas'a pupk'in"

nigra_rivereto (แสดงโปรไฟล์) 13 กรกฎาคม 2012, 12:30:59

Pliaj el Brazilo: "Beltrano/Beltrana", "Zé ninguém", "Zé das Couves" (viroj),"Dona Maria" (virino)

Koracio (แสดงโปรไฟล์) 19 กรกฎาคม 2012, 18:25:40

En la hungara mi trovis Gipsz Jakab.

TatuLe (แสดงโปรไฟล์) 19 กรกฎาคม 2012, 20:02:09

En la finna tiu nomo estas Matti Meikäläinen.

La vorto meikäläinen cetere signifas "mi" (kvankam ĝi ne estas pronomo), t.e. ĝi estas vorto per kiu oni povas paroli pri si mem en la tria persono.

กลับไปด้านบน