글: 20
언어: Esperanto
cellus (프로필 보기) 2012년 7월 24일 오후 5:24:01
strikodo (kiun proponas la plej multaj vortaroj= aŭ strekkodo (kiun mi ricevis laŭ la nederlanda kaj hungara tradukoj en la REVO.
La angla vorto estas "barcode".
fajrkapo (프로필 보기) 2012년 7월 24일 오후 8:25:27
cellus:Mi demandas al mi kio estas korekta en esperantoStrikodo ŝajnas pli facile elparolebla
strikodo (kiun proponas la plej multaj vortaroj= aŭ strekkodo (kiun mi ricevis laŭ la nederlanda kaj hungara tradukoj en la REVO.
La angla vorto estas "barcode".
cellus (프로필 보기) 2012년 7월 25일 오전 7:41:06
fajrkapo:Se la elparolo povas decidi pri la plej bona traduko, tiam, jes! Sed la plej multaj lingvoj kiuj ne transprenis la anglan esprimon uzas ion similan al "strek-kodo", ne "stri-kodo". La zebroj havas striojn! La demando estas ankaŭ ĉu la vorto "stri-kodo" ne misgvidis la polan tradukiston en REVO kie oni donas "kod pasmowy" anstataŭ la korekta "kod kreskowy".cellus:Mi demandas al mi kio estas korekta en esperantoStrikodo ŝajnas pli facile elparolebla
strikodo (kiun proponas la plej multaj vortaroj= aŭ strekkodo (kiun mi ricevis laŭ la nederlanda kaj hungara tradukoj en la REVO.
La angla vorto estas "barcode".
sudanglo (프로필 보기) 2012년 7월 25일 오전 11:47:33
Se 'stri-kodo' ne plaĉas, vi povas ilin nomi laŭ la funkcio (anstataŭ la formo) dirante 'skan-kodo'
Chainy (프로필 보기) 2012년 7월 25일 오후 5:05:24
cellus:La zebroj havas striojn!Tio ne vere malhelpas onin kompreni la signifon de 'strikodo', ĉu ne?
cellus:En ReVo, la traduko estas "kod pasKowy", kiu ŝajne estas gusta.
La demando estas ankaŭ ĉu la vorto "stri-kodo" ne misgvidis la polan tradukiston en REVO kie oni donas "kod pasmowy" anstataŭ la korekta "kod kreskowy".
Mi suspektas, ke plej multaj preferas uzi 'strikodo', ĉar tiu formo evitas la duoblan 'k' meze de la vorto.
"Strekkodo" ne estas en NPIV (vortaro.net), ReVo, aŭ Wells. Mi ja trovis ĝin en Kondratjev kaj Hron, sed Kondratjev rekomendas la formon 'strikodo'.
Chainy (프로필 보기) 2012년 7월 25일 오후 5:10:09
Strekkodo: (= strikodo) bar code."Strikodo" jam estis en la vortaro.
Kaj en la mala direkto:
bar code = strikodo- ĝi ankaŭ troviĝas en la Lernu-vortaro en la traduko de 'bar':
bar = bar-i, -o, -ilo; trinkejo, bufedo; malpermesi, malebligi, malhelpi; ekskluzivi; stango; (except) krom; (horizontal bar, gymnastics) reko; (strip) strio; (law) advokataro; (mus) mezuro, taktostreko; (of chocolate, soap etc) briketo; bar code: strikodo; bar mitzvah: barmicvo
darkweasel (프로필 보기) 2012년 8월 4일 오전 8:55:06
caspian.merlin:kiel ofte tio okazas?cellus:La zebroj havas striojn!Ĉu vi neniam skanis zebron? Mi laboras ĉe benzinstacio kaj kiam ajn zebro venas por aĉeti benzinon, mi kontrolas ke li ne mensogas pri sian identeco per mia stikodskanilo! Funkcias bonege!
fajrkapo (프로필 보기) 2012년 8월 4일 오전 9:45:22
darkweasel:Kiam ili veturas ĉirkaŭ Eŭropo (Madagaskaro)caspian.merlin:kiel ofte tio okazas?
Ĉu vi neniam skanis zebron? Mi laboras ĉe benzinstacio kaj kiam ajn zebro venas por aĉeti benzinon, mi kontrolas ke li ne mensogas pri sian identeco per mia stikodskanilo! Funkcias bonege!
cellus (프로필 보기) 2012년 8월 5일 오후 6:38:28
En la sveda lingvo
streck = streko
kod = kodo.
Jen la rezultoj por barcode, kiam mi tradukigis ĝin per gugletradukilo:
angle: barcode
sveden = streckkod
danen = stregcode
norvegen = strekkode
finnen (suomen) = viivakoodi
estonen = vöötkoodi::
germanen = Strichcode
nederlanden = barcode
francen = code à barres
italen = codice a barre
hispanen = código de barras
portugalen = código de barras
rumanen = cod de bare
rusen = штрих-кода = ŝtriĥ-koda
polen = kod kreskowy
ĉeĥen = čárový kód*
slovaken = čiarový kód
slovenen = črtne kode
Ni nun povas traduki Sebran har ränder en la diversajn lingvojn kaj vidi kion ni ricevos.
Tio por kontroli ke neniu el la vortoj signifas strio!
* En la tradukilo la plurala genitivo estis donita. Mi donis la nominativon, kiel mi kredis. Se mi eraris, bonvolu instrui min!
:: Guglo unue donis barcode sed proponis ankaŭ vöötkoodi.
Ni povas konstati ke estas principe du grupoj, unu kiu sekvas la anglan, kiel franca, hispana, portugala kaj rumana.
Alia kiu tradukas la vorton "streko + kodo".
Se tio havas ian relevancon, la vorto strekokodo devas esti la ĝusta esperanta vorto.
cellus (프로필 보기) 2012년 8월 5일 오후 7:18:15