去目錄頁

strikodo - strekkodo

cellus, 2012年7月24日

讯息: 22

语言: Esperanto

cellus (显示个人资料) 2012年7月24日下午5:24:01

Mi demandas al mi kio estas korekta en esperanto

strikodo (kiun proponas la plej multaj vortaroj= aŭ strekkodo (kiun mi ricevis laŭ la nederlanda kaj hungara tradukoj en la REVO.

La angla vorto estas "barcode".

fajrkapo (显示个人资料) 2012年7月24日下午8:25:27

cellus:Mi demandas al mi kio estas korekta en esperanto

strikodo (kiun proponas la plej multaj vortaroj= aŭ strekkodo (kiun mi ricevis laŭ la nederlanda kaj hungara tradukoj en la REVO.

La angla vorto estas "barcode".
Strikodo ŝajnas pli facile elparolebla

cellus (显示个人资料) 2012年7月25日上午7:41:06

fajrkapo:
cellus:Mi demandas al mi kio estas korekta en esperanto

strikodo (kiun proponas la plej multaj vortaroj= aŭ strekkodo (kiun mi ricevis laŭ la nederlanda kaj hungara tradukoj en la REVO.

La angla vorto estas "barcode".
Strikodo ŝajnas pli facile elparolebla
Se la elparolo povas decidi pri la plej bona traduko, tiam, jes! Sed la plej multaj lingvoj kiuj ne transprenis la anglan esprimon uzas ion similan al "strek-kodo", ne "stri-kodo". La zebroj havas striojn! La demando estas ankaŭ ĉu la vorto "stri-kodo" ne misgvidis la polan tradukiston en REVO kie oni donas "kod pasmowy" anstataŭ la korekta "kod kreskowy".

sudanglo (显示个人资料) 2012年7月25日上午11:47:33

Ŝajnas al mi ke mi jam aŭdis aŭ legis ie 'strikodo', kaj cetere tio priskribas la formon de tiuj kodoj, krom en la kazo de tiuj kiuj konsistas el kvadratetoj aŭ bloketoj.

Se 'stri-kodo' ne plaĉas, vi povas ilin nomi laŭ la funkcio (anstataŭ la formo) dirante 'skan-kodo'

Chainy (显示个人资料) 2012年7月25日下午5:05:24

cellus:La zebroj havas striojn!
Tio ne vere malhelpas onin kompreni la signifon de 'strikodo', ĉu ne?

cellus:
La demando estas ankaŭ ĉu la vorto "stri-kodo" ne misgvidis la polan tradukiston en REVO kie oni donas "kod pasmowy" anstataŭ la korekta "kod kreskowy".
En ReVo, la traduko estas "kod pasKowy", kiu ŝajne estas gusta.

Mi suspektas, ke plej multaj preferas uzi 'strikodo', ĉar tiu formo evitas la duoblan 'k' meze de la vorto.

"Strekkodo" ne estas en NPIV (vortaro.net), ReVo, aŭ Wells. Mi ja trovis ĝin en Kondratjev kaj Hron, sed Kondratjev rekomendas la formon 'strikodo'.

Chainy (显示个人资料) 2012年7月25日下午5:10:09

En la Esperanto-angla vortaro de Lernu, mi aldonis:
Strekkodo: (= strikodo) bar code.
"Strikodo" jam estis en la vortaro.

Kaj en la mala direkto:
bar code = strikodo
- ĝi ankaŭ troviĝas en la Lernu-vortaro en la traduko de 'bar':
bar = bar-i, -o, -ilo; trinkejo, bufedo; malpermesi, malebligi, malhelpi; ekskluzivi; stango; (except) krom; (horizontal bar, gymnastics) reko; (strip) strio; (law) advokataro; (mus) mezuro, taktostreko; (of chocolate, soap etc) briketo; bar code: strikodo; bar mitzvah: barmicvo

caspian.merlin (显示个人资料) 2012年8月4日上午1:17:49

cellus:La zebroj havas striojn!
Ĉu vi neniam skanis zebron? Mi laboras ĉe benzinstacio kaj kiam ajn zebro venas por aĉeti benzinon, mi kontrolas ke li ne mensogas pri sian identeco per mia stikodskanilo! Funkcias bonege!

darkweasel (显示个人资料) 2012年8月4日上午8:55:06

caspian.merlin:
cellus:La zebroj havas striojn!
Ĉu vi neniam skanis zebron? Mi laboras ĉe benzinstacio kaj kiam ajn zebro venas por aĉeti benzinon, mi kontrolas ke li ne mensogas pri sian identeco per mia stikodskanilo! Funkcias bonege!
kiel ofte tio okazas? rido.gif

fajrkapo (显示个人资料) 2012年8月4日上午9:45:22

darkweasel:
caspian.merlin:

Ĉu vi neniam skanis zebron? Mi laboras ĉe benzinstacio kaj kiam ajn zebro venas por aĉeti benzinon, mi kontrolas ke li ne mensogas pri sian identeco per mia stikodskanilo! Funkcias bonege!
kiel ofte tio okazas? rido.gif
Kiam ili veturas ĉirkaŭ Eŭropo (Madagaskaro)

caspian.merlin (显示个人资料) 2012年8月5日上午1:50:38

darkweasel:
caspian.merlin:
cellus:La zebroj havas striojn!
Ĉu vi neniam skanis zebron? Mi laboras ĉe benzinstacio kaj kiam ajn zebro venas por aĉeti benzinon, mi kontrolas ke li ne mensogas pri sian identeco per mia stikodskanilo! Funkcias bonege!
kiel ofte tio okazas? rido.gif
Malpli ofte nun, pro la novaj vizolimigoj! ridego.gif

回到上端