შინაარსის ნახვა

Tio ne gravas alia vorte

Mateo la Katoliko-ისა და 28 ივლისი, 2012-ის მიერ

შეტყობინებები: 14

ენა: Esperanto

Mateo la Katoliko (მომხმარებლის პროფილი) 30 ივლისი, 2012 20:28:54

sudanglo:Do la senco kiun vi serĉas estas mi fuŝis, mi refaru.
Dankon, sudanglo! Mi ŝategas tion respondan. Mi ja uzos tion formon, ĝi esprimas ekzakte kio okazis kaj kio mi faros sekve, kaj ĝi estas mallonga, bonege!

Alia demando surfacis dum mi tajpis ĉi tion respondan: Ĉu (tr) antaŭ verbon en la vortaro ĉe lernu, tiel la difino da esprimi, indikas ke la verbo estas transitiva? Se ne, kio ĝi indikas?

fajrkapo (მომხმარებლის პროფილი) 30 ივლისი, 2012 23:52:32

Mateo la Katoliko:
sudanglo:Do la senco kiun vi serĉas estas mi fuŝis, mi refaru.
Dankon, sudanglo! Mi ŝategas tion respondan. Mi ja uzos tion formon, ĝi esprimas ekzakte kio okazis kaj kio mi faros sekve, kaj ĝi estas mallonga, bonege!

Alia demando surfacis dum mi tajpis ĉi tion respondan: Ĉu (tr) antaŭ verbon en la vortaro ĉe lernu, tiel la difino da esprimi, indikas ke la verbo estas transitiva? Se ne, kio ĝi indikas?
T.roaj R.espondoj ridulo.gif

TatuLe (მომხმარებლის პროფილი) 31 ივლისი, 2012 00:18:54

Mateo la Katoliko:Alia demando surfacis dum mi tajpis ĉi tion respondan: Ĉu (tr) antaŭ verbon en la vortaro ĉe lernu, tiel la difino da esprimi, indikas ke la verbo estas transitiva? Se ne, kio ĝi indikas?
Vi pravas, (tr) tie signifas "transitiva". Por iuj vortoj aperas ankaŭ (intr), kiu do signifas "netransitiva".

TatuLe (მომხმარებლის პროფილი) 31 ივლისი, 2012 12:23:56

黄鸡蛋:
TatuLe:
Mateo la Katoliko:Alia demando surfacis dum mi tajpis ĉi tion respondan: Ĉu (tr) antaŭ verbon en la vortaro ĉe lernu, tiel la difino da esprimi, indikas ke la verbo estas transitiva? Se ne, kio ĝi indikas?
Vi pravas, (tr) tie signifas "transitiva". Por iuj vortoj aperas ankaŭ (intr), kiu do signifas "netransitiva".
Ĉu ne "ntr"? demando.gif
Temas pri la angla vortaro, do ĝi estas mallongigo de la angla vorto "intransitive".

Mi ne certas ĉu ankaŭ la Eo-Eo-vortaro de lernu enhavas indikojn pri transitiveco por verboj, sed se ĝi ja havas, la mallongigo de 'netransitiva' probable estas "ntr". Tamen indikoj pri transitiveco estas plej necesaj kiam oni tradukas el la angla lingvo.

ზემოთ დაბრუნება