目次へ

Guglo traduko

Altebrilas,2012年7月30日の

メッセージ: 13

言語: Esperanto

Altebrilas (プロフィールを表示) 2012年8月7日 21:49:20

kiel ekzemplo, mi eniris la frazon (en la franca)
je parle couramment espéranto
Kaj ĝi tradukis:
Mi estas flua en esperanto
kiel obteni "mi flue parolas esperanton" ?

Mi opinias, ke se homoj disponas pri bona tradukilo, ili povas uzi ĝin kiel helpilo por lerni esperanton, tradukante siajn verkojn kaj relegante ilin.

cellus (プロフィールを表示) 2012年8月8日 17:11:35

Kelkfoje mi devas skribi tekston en lingvo kiun mi ne bone regas. tiam mi unue tradukas mian tekston en esperanton por vidi kiel la tradukilo sukcesis. En la esperanta traduko mi kredas ke mi povos vidi ĉu estas io kion ĝi ne komprenas. La baza lingvo ja ŝajnas esti la angla, kaj kiam ĝi eraras inter la eblaj anglaj vortoj, oni tuj rimarkas tion en la esperanta traduko!

Altebrilas (プロフィールを表示) 2012年8月8日 23:14:01

En mia ekzemplo, la pontlingva frazo verŝajne estas "mi estas fluent in english". Mia demando estas ĉu eblas korekti tion, kaj ĉu tio estas simple farebla.

Mi naive kredis, ke la propono de aliaj tradukoj helpis la sistemon lerni la lingvon. Sed mi supozas, ke la realo estas pli malsimpla.

先頭にもどる