Til innholdet

la angla ne povos venki la konkurantajn lingvojn kaj la aŭtomatan tradukadon.

fra codesito,2012 7 31

Meldinger: 30

Språk: Esperanto

codesito (Å vise profilen) 2012 7 31 14:51:04

Mi pensas ke la angla, malgraŭ la miliardula propagando ne povos venki la konkurantajn lingvojn, kaj la aŭtomata tradukado estos ĝia fino. do, la miliardula elzpezo estos vane.

darkweasel (Å vise profilen) 2012 7 31 16:17:19

ĉu tio estas nur mia sento aŭ ĉu vere lastatempe la fadenoj tie ĉi iĝadas pli enuigaj? malgajo.gif

antoniomoya (Å vise profilen) 2012 7 31 17:57:53

Forgesu ĉi tie pri la angla, kaj praktiku Esperanton, la plej bona pontolingvo iam elpensita.

Amike.

vincas (Å vise profilen) 2012 7 31 18:47:22

codesito:Mi pensas ke la angla, malgraŭ la miliardula propagando ne povos venki la konkurantajn lingvojn, kaj la aŭtomata tradukado estos ĝia fino. do, la miliardula elzpezo estos vane.
Nu, ĉu vere aŭtomataj tradukiloj povus tre bone traduki la homan lingvon. Ja homa lingvo estas mem vivo.

Mi voĉdonis, ke nenio povus konkuri kun la lingvo de Shakespeare.

Kaj kiu estas la konkurantaj lingvoj?

Koracio (Å vise profilen) 2012 8 7 19:16:01

La aŭtomataj tradukiloj ne povas traduki ekzemple en la hungara.

darkweasel (Å vise profilen) 2012 8 7 19:56:00

Koracio:La aŭtomataj tradukiloj ne povas traduki ekzemple en la hungara.
... sed strange la Google-tradukilo ja havas opcion por tio!

cxevino (Å vise profilen) 2012 8 7 19:57:34

Ili sukcesas bone traduki nur el la angla en la anglan.

lagtendisto (Å vise profilen) 2012 8 7 20:31:39

ĉevino, ioj de plu gravaj problemoj vi ne povas trovu, ĉu ne?

codesito (Å vise profilen) 2012 8 8 07:22:29

vincas:
codesito:Mi pensas ke la angla, malgraŭ la miliardula propagando ne povos venki la konkurantajn lingvojn, kaj la aŭtomata tradukado estos ĝia fino. do, la miliardula elzpezo estos vane.
Nu, ĉu vere aŭtomataj tradukiloj povus tre bone traduki la homan lingvon. Ja homa lingvo estas mem vivo.

Mi voĉdonis, ke nenio povus konkuri kun la lingvo de Shakespeare.

Kaj kiu estas la konkurantaj lingvoj?
La konkurantaj lingvoj estas, inter aliaj, tiuj lingvoj kiuj havas pli grandan nombron da denaskaj parolantoj ol la angla, kiel ekz. La ĉina, la Hindia, la hispana, la araba...
La angla ne estas la esperanto de la naturaj lingvoj, ĝi havas fortegajn konkurantojn. Falsa propagando estas tre konata milita taktiko por venki militojn kaj kiun kelkaj uzas ankaŭ en tempoj de paco.

raffadalbo (Å vise profilen) 2012 8 9 20:03:11

antoniomoya:Forgesu ĉi tie pri la angla, kaj praktiku Esperanton, la plej bona pontolingvo iam elpensita.
+1 ridulo.gif TRE BONE DIRIS vi, laŭ mi!

Fakte, la problemo ne estas "venki" iun ajn lingvon. La problemo estas generala principo: la internacia lingvo ne devas aparteni al unu nacio - ne gravas ĉu tiu nacio estas bona aŭ malbona, justa aŭ maljusta ktp.

Tibake til toppen