去目錄頁

La ĉaretoj en trajnoj kaj avioj

Roberto12, 2012年8月2日

讯息: 6

语言: Esperanto

Roberto12 (显示个人资料) 2012年8月2日下午6:31:03

Ĉu iu ajn scias la Esperantan nomon de la ĉaretoj el kiuj oni aĉetas trinkojn kaj manĝaĵojn en trajnoj kaj avioj. Mi trovis nenion en la interreto, kaj mia plej bona propono por la vorto estas "vendĉareto" (komparu "aĉetĉareto" ).

Jen du fotoj de ili:

http://www.seat61.com/images/Vietnam-train-trolley...
http://www.svr.co.uk/images/restaurantcar/restaura...

tommjames (显示个人资料) 2012年8月2日下午7:34:29

Mi ne scias ĉu estas norma vorto, sed mi ŝatas vian "vendĉareto" kaj mi uzus ĝin. Sed mi eble enigus 'o' por plifaciligi la prononcon: vendoĉareto.

fajrkapo (显示个人资料) 2012年8月2日下午7:50:26

Vendoĉareto
Aviĉareto-trajnĉareto
Vendilo /avivendilo-trajnvendilo
Avibutiko-trajnbutiko
Avivendejo-trajnvendejo
butikilo (avi-butikilo-trajnbutikilo)
butikĉaro

Mi ŝatas butikilo-n

sudanglo (显示个人资料) 2012年8月3日上午9:42:32

Mi proponas bufeda ĉareto.

Roberto12 (显示个人资料) 2012年8月3日下午5:09:23

Dankon. Pri la proponoj ĉi tie, mi havas la jenajn opiniojn.

Vendoĉareto. La plej bona, kaj ĉi tiu fakte ekzistas en unu loko en la interreto (kie ruso uzis ĝin).
Aviĉareto/trajnĉareto. Mi preferus unu vorton por ambaŭ veturiloj.
Vendilo. Ĉi tiu jam havas malsaman signifon.
()butiko, ()endejo, butikilo. Ĝi ne estas ĉi tiuj.
Butikĉaro. Ĉi tiu tro multe similas "aĉetĉareto" je sia signifo.
Bufeda ĉareto. Ĉi tiu ŝajnas bona, sed, iam ili vendas varojn kiuj ne estas bufedaj (ekz. parfumo) kaj mi volus unu vorton por ĉiaj varoj. Ankaŭ, bufeda ĉareto eble estas iom malsama aĵo, t.e.

http://www.restaurantsource.com/FetchImage.aspx?ty...

fajrkapo (显示个人资料) 2012年8月3日下午5:50:56

Roberto12: Bufeda ĉareto. Ĉi tiu ŝajnas bona, sed, iam ili vendas varojn kiuj ne estas bufedaj (ekz. parfumo) kaj mi volus unu vorton por ĉiaj varoj. Ankaŭ, bufeda ĉareto eble estas iom malsama aĵo, t.e.

http://www.restaurantsource.com/FetchImage.aspx?ty...
Ankaŭ ili vendas nefumajn cigaredojn, loterion, aŭ ĵurnalojn, malfacile bufedeblaj...
Eble en la avia aŭ trajna kunteksto, tiu ĉareto simple restus kiel la ĉareto, aŭ la vendĉaro (la vendoĉareto ŝajnas tro longa..)

回到上端