Al la enhavo

Pri ĉina gramatiko (11)

de Demian, 2012-aŭgusto-18

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Demian (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-18 09:58:23

Kio estas la diferenco inter 裏邊兒 kaj 裡邊兒? Kion oni devas uzi?

Mi trovis tiun ĉi respondon. Ĝi estas en ĉina kaj mi ne komprenas.

Laŭ la respondanto, 裡 estas 正字 (ortodoksa signo) kaj 裏 estas 俗字 (vulgara signo?)

Ĉu vulgara en populara signifo aŭ vulgara en malbona signifo? Kaj kie oni uzas tiujn vulgarajn signojn?

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-18 10:50:42

Demian:Kio estas la diferenco inter 裏邊兒 kaj 裡邊兒? Kion oni devas uzi?

Mi trovis tiun ĉi respondon. Ĝi estas en ĉina kaj mi ne komprenas.

Laŭ la respondanto, 裡 estas 正字 (ortodoksa signo) kaj 裏 estas 俗字 (vulgara signo?)

Ĉu vulgara en populara signifo aŭ vulgara en malbona signifo? Kaj kie oni uzas tiujn vulgarajn signojn?
Mi ne povas viziti la retpaĝon kiun vi menciis. Laŭ mia scio, en Honkongo unu estas ortodoksa kaj en Tajvano la alia estas.

Fakte ili estas samaj signoj. Ili estas sence identaj. Tut-tute.

Parenteze, "vulgara signo" aŭ "vulgara skribo" estas tia signo, kian multaj uzas sed kia ne estas ortodoksa. Oftege tiaj signoj ekzistas pro ilia simpleco (sed iam ili ne estas pli simplaj ol iliaj respondaj ortodoksaj...) Kaj iuj el ili estiĝis nunaj "simpligitaj signoj"

etala (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-18 17:20:07

Ĉu oni uzus la formojn "裏邊兒" kaj "裡邊兒" kun la fina "兒" en Honkongo kaj Tajvano? Ŝajnas al mi, ke tia ro-ismo estas ĉefe nordĉina.

Reen al la supro