לתוכן העניינים

Messi kaj Ronaldo estas MONSTROJ!!

של codesito, 2 בספטמבר 2012

הודעות: 6

שפה: Esperanto

codesito (הצגת פרופיל) 2 בספטמבר 2012, 20:33:37

Laŭ la hispana futbalisto Iniesta deklaris antaŭ kelkaj tagoj kiam li ricevis premion de la UEFA, Messi kaj Ronaldo estas monstroj!
Kion vi opinias pri ulo kiu tiel insultas publike tiujn du bonegajn futbalistojn?

darkweasel (הצגת פרופיל) 2 בספטמבר 2012, 20:48:11

codesito:Laŭ la hispana futbalisto Iniesta deklaris antaŭ kelkaj tagoj kiam li ricevis premion de la UEFA, Messi kaj Ronaldo estas monstroj!
En tiu ĉi frazo ŝajnas al mi manki io (mi ne certas, ĉu mankas subjekto aŭ io post laŭ), almenaŭ mi ne vidas ĝian sencon.

nigra_rivereto (הצגת פרופיל) 2 בספטמבר 2012, 21:07:41

codesito:Laŭ la hispana futbalisto Iniesta deklaris antaŭ kelkaj tagoj kiam li ricevis premion de la UEFA, Messi kaj Ronaldo estas monstroj!
Kion vi opinias pri ulo kiu tiel insultas publike tiujn du bonegajn futbalistojn?
Ĉu en la hispana oni insultas futbaliston se oni diras ke li estas monstro?
En la portugala (almenaŭ en Brazilo) tio estas laŭdo. Li estas monstro = Li estas bonega, eksterordinara.

codesito (הצגת פרופיל) 2 בספטמבר 2012, 21:15:40

nigra_rivereto:
codesito:Laŭ la hispana futbalisto Iniesta deklaris antaŭ kelkaj tagoj kiam li ricevis premion de la UEFA, Messi kaj Ronaldo estas monstroj!
Kion vi opinias pri ulo kiu tiel insultas publike tiujn du bonegajn futbalistojn?
Ĉu en la hispana oni insultas futbaliston se oni diras ke li estas monstro?
En la portugala (almenaŭ en Brazilo) tio estas laŭdo. Li estas monstro = Li estas bonega, eksterordinara.
Dankon, tion mi volas scii, ĉu en aliaj lingvoj monstro ankaŭ estas dusignifa.

creedelambard (הצגת פרופיל) 2 בספטמבר 2012, 21:23:15

codesito:Dankon, tion mi volas scii, ĉu en aliaj lingvoj monstro ankaŭ estas dusignifa.
Ankaŭ en la angla estas ambaŭ "monstro" kaj "besto" tiel dusignifaj.

efilzeo (הצגת פרופיל) 5 בספטמבר 2012, 14:33:16

Ankaŭ en Italio. Li estas monstro signifas "li estas bravega".

לראש הדף