Skip to the content

Esperantaj silaboj

by Vilius, September 5, 2012

Messages: 23

Language: Esperanto

Vilius (User's profile) September 6, 2012, 6:17:32 PM

Interese, Hyperboreus. Ĉu vi interesiĝas pri komputa lingvoscienco?

Por mia laboreto, mi faris alian liston, kiu povas esti interesa por vi: consonant-clusters
En tiu dosiero estas ĉiuj faskoj (angle clusters) de konsonantoj, kiuj aperas nek je la komenco, nek je la fino de vortoj. Apud ĉiu fasko aperas kelkaj ekzemploj. Al mi ĉi tiuj faskoj gravas, ĉar ili montras, kio vere povas okazi en realaj vortoj, ikluzive kunmetaĵoj. La datumon mi ricevis el mia 343415 vorta korpuso.

Hyperboreus (User's profile) September 6, 2012, 9:44:43 PM

Forigite

Hyperboreus (User's profile) September 6, 2012, 10:12:10 PM

Forigite

Vilius (User's profile) September 7, 2012, 7:20:11 AM

Jen du vortoj (ambaŭ kunmetitaj) kun kvinobla fasko de konsonantoj. Ne rompu vian langon:
sanktkruca
transskribo

"trans-skri-bo" facile fendeblas al silaboj, ĉar ambaŭ silaboj kongruas al ĝenerala formo (s/ŝ)(C)(C)V(C)(C).
Tamen "sankt-kru-ca" ne kongruas al tiu formo, ĉar silabo CVCCC ne eblas, kaj estas eĉ preskaŭ neelparolebla. Verŝajne ĉi tiu vorto devus esti skribata "sank-to-kru-ca", tamen tia vorto aperas en la Tekstaro, en kunteksto "ŝtuparo de la Sanktkruca preĝejo".

sudanglo (User's profile) September 7, 2012, 8:50:28 AM

Ŝlrabe parolante mi ne vidas la pratkikan utilon de ĉi tiuj studoj, krom por inventi vortojn por dialogoj en sciencfikcia romano en kiu parolas ekster-teranoj. Ĉu vi ne kŝvenrtas?

Vilius (User's profile) September 7, 2012, 11:13:58 AM

sudanglo:Ŝlrabe parolante mi vidas la pratkikan utilon de ĉi tiuj studoj, krom por inventi vortojn por dialogoj en sciencfikcia romano en kiu parolas ekster-teranoj. Ĉu vi ne kŝvenrtas?
Pardonu, mi nenion komprenis.

Hyperboreus (User's profile) September 7, 2012, 4:29:58 PM

Forigite

Vilius (User's profile) September 7, 2012, 5:26:47 PM

Hyperboreus:Kial estas CVCCC neebla silabo en Esperanto? Kio indikas tion?
Vikipedia artikolo ridulo.gif
Mi esperas, ke artikolo de Van Oostendorp (kiun mi nun legas) donos al mi pli bonan kialon. Tamen laŭ vidpunkto de mia modelo "nktkr" entute ne ĝenas, ĉar "kr" estas valida komenco de silabo (onset), do restas "nkt" al la antaŭa silabo. Senprobleme.

Hyperboreus (User's profile) September 7, 2012, 5:44:26 PM

Forigite

Vilius (User's profile) September 7, 2012, 7:37:05 PM

Nu, mia laboreto estas ne tiom pri fonetiko, kiom pri realigo de fonetika modelo per algoritmo. Do, mia ĉefa fokuso estas la algoritmo, kiu finfine iĝos uzebla ilo por analizi Esperantajn vortojn. Tamen, pri la lingvistika parto mi ne okupiĝas - tion faru la aŭtoroj de miaj fontoj. Kaj miaj fontoj (ŝajne) diras tion:
"bv" entute neeblas kiel prenuklea konsonantaro, do sub-ven-ci-a, kaj pri Zim-ba-bvo mi verŝajne faros escepton (t.e. escepto de algoritmo, ne gramatika escepto), aŭ lasos dubindan varianton Zim-bab-vo.
"pf" eblas nur en la komenco de vorto, do pfe-ni-go, sed ŝip-faj-ro (hipoteza vorto).

Tre kruda demonstracio, kiu faras nur pli-malpli akuratan (tamen tre malefikan, do estu pacienca) morfologian analizon troveblas ĉi tie: http://eo.norma.lt

Back to the top