Al la enhavo

Esperantaj silaboj

de Vilius, 2012-septembro-05

Mesaĝoj: 24

Lingvo: Esperanto

Vilius (Montri la profilon) 2012-septembro-05 18:17:56

Kiel vi fendus ĉi tiujn vortojn al silaboj:
ekrano → ek·ra·no aŭ e·kra·no
ekradii → ek·ra·di·i aŭ e·kra·di·i
panjo → pan·jo aŭ pa·njo
sinjoro → sin·jo·ro aŭ si·njo·ro

La problemo estas, ke (laŭ Vikipedia artikolo) silaboj povas esti fenditaj en ambaŭ variantoj - per ·kr kaj per k·r, kaj analogie per ·nj kaj n·j. Kaj povas esti pli da similaj ekzemploj.
Do, jen la demando: ĉu ni preferu, ke limo inter du silaboj ne fendu morfemon (kiam tio eblas)?

darkweasel (Montri la profilon) 2012-septembro-05 20:21:17

Kie tio eblas, estas preferinde disigi laŭ vortelementoj - do certe ek·radii kaj pa·njo.

Se oni skribus ek·rano, la leganto povus unue pensi pri la absurda signifo "komenco de agado kiel rano". Ŝajnas preferinde disigi e·krano, sed fakte tiam oni same bone povas meti la tutan vorton en la novan linion.

Sin·joro ŝajnas al mi pli bona ol si·njoro.

vidas vandenis (Montri la profilon) 2012-septembro-05 20:58:04

Ho, ve!

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-septembro-05 22:47:32

Forigite

cellus (Montri la profilon) 2012-septembro-06 07:09:05

Mi supozas ke multaj proponas la metodon kiun ili havas en sia gepatra lingvo. Do mi volas miksitan metodon, divido laŭ elementoj kaj kiam tio neeblas oni metas la lastan konsonanton en konsonantaro al la sekva linio> elementa patr-o; pat-ro; ek-in-te-res-iĝ-i.

Vilius (Montri la profilon) 2012-septembro-06 09:12:45

Ĉu iu scias la fonton de ĉi tiu sekcio en Vikipedio: http://en.wikipedia.org/wiki/Esperanto_phonology#P...

Dankon, darkweasel kaj Hyperboreus. Mi pli-malpli samopinias kun vi. Mia demando estas ĝuste pri fonetikaj silaboj, ne pri vortdivido inter linioj.

darkweasel (Montri la profilon) 2012-septembro-06 11:15:41

Vilius:Mia demando estas ĝuste pri fonetikaj silaboj, ne pri vortdivido inter linioj.
Ah, do forgesu mian respondon, tion mi ŝajne miskomprenis. malgajo.gif

Ondo (Montri la profilon) 2012-septembro-06 11:46:33

Vilius:Ĉu iu scias la fonton de ĉi tiu sekcio en Vikipedio: http://en.wikipedia.org/wiki/Esperanto_phonology#P...
Mi ne scias la fonton, sed ĝi ŝajnas verkita ne malbone. Mi suspektas, ke inter la fontoj aŭ inspirintoj de la teksto troviĝas Wells aŭ Oostendorp aŭ ambaŭ. Precipe Oostendorp verkis pri la sonaranĝaj reguloj de Esperanto (fonotaktiko). Vidu ekzemple ĉi tion: Syllable structure in Esperanto as an instantiation of universal phonology

Vilius (Montri la profilon) 2012-septembro-06 12:14:00

darkweasel:Ah, do forgesu mian respondon, tion mi ŝajne miskomprenis. malgajo.gif
Tamen, via respondo estas entute taŭga ridulo.gif

Vilius (Montri la profilon) 2012-septembro-06 12:19:05

Ondo:Mi ne scias la fonton, sed ĝi ŝajnas verkita ne malbone. Mi suspektas, ke inter la fontoj aŭ inspirintoj de la teksto troviĝas Wells aŭ Oostendorp aŭ ambaŭ. Precipe Oostendorp verkis pri la sonaranĝaj reguloj de Esperanto (fonotaktiko). Vidu ekzemple ĉi tion: Syllable structure in Esperanto as an instantiation of universal phonology
Dan·ke·gon! Precipe tion mi serĉis.

Reen al la supro