Postitused: 23
Keel: Esperanto
Vilius (Näita profiili) 5. september 2012 18:17.56
ekrano → ek·ra·no aŭ e·kra·no
ekradii → ek·ra·di·i aŭ e·kra·di·i
panjo → pan·jo aŭ pa·njo
sinjoro → sin·jo·ro aŭ si·njo·ro
La problemo estas, ke (laŭ Vikipedia artikolo) silaboj povas esti fenditaj en ambaŭ variantoj - per ·kr kaj per k·r, kaj analogie per ·nj kaj n·j. Kaj povas esti pli da similaj ekzemploj.
Do, jen la demando: ĉu ni preferu, ke limo inter du silaboj ne fendu morfemon (kiam tio eblas)?
darkweasel (Näita profiili) 5. september 2012 20:21.17
Se oni skribus ek·rano, la leganto povus unue pensi pri la absurda signifo "komenco de agado kiel rano". Ŝajnas preferinde disigi e·krano, sed fakte tiam oni same bone povas meti la tutan vorton en la novan linion.
Sin·joro ŝajnas al mi pli bona ol si·njoro.
Hyperboreus (Näita profiili) 5. september 2012 22:47.32
cellus (Näita profiili) 6. september 2012 7:09.05
Vilius (Näita profiili) 6. september 2012 9:12.45
Dankon, darkweasel kaj Hyperboreus. Mi pli-malpli samopinias kun vi. Mia demando estas ĝuste pri fonetikaj silaboj, ne pri vortdivido inter linioj.
darkweasel (Näita profiili) 6. september 2012 11:15.41
Vilius:Mia demando estas ĝuste pri fonetikaj silaboj, ne pri vortdivido inter linioj.Ah, do forgesu mian respondon, tion mi ŝajne miskomprenis.
Ondo (Näita profiili) 6. september 2012 11:46.33
Vilius:Ĉu iu scias la fonton de ĉi tiu sekcio en Vikipedio: http://en.wikipedia.org/wiki/Esperanto_phonology#P...Mi ne scias la fonton, sed ĝi ŝajnas verkita ne malbone. Mi suspektas, ke inter la fontoj aŭ inspirintoj de la teksto troviĝas Wells aŭ Oostendorp aŭ ambaŭ. Precipe Oostendorp verkis pri la sonaranĝaj reguloj de Esperanto (fonotaktiko). Vidu ekzemple ĉi tion: Syllable structure in Esperanto as an instantiation of universal phonology
Vilius (Näita profiili) 6. september 2012 12:14.00
darkweasel:Ah, do forgesu mian respondon, tion mi ŝajne miskomprenis.Tamen, via respondo estas entute taŭga
Vilius (Näita profiili) 6. september 2012 12:19.05
Ondo:Mi ne scias la fonton, sed ĝi ŝajnas verkita ne malbone. Mi suspektas, ke inter la fontoj aŭ inspirintoj de la teksto troviĝas Wells aŭ Oostendorp aŭ ambaŭ. Precipe Oostendorp verkis pri la sonaranĝaj reguloj de Esperanto (fonotaktiko). Vidu ekzemple ĉi tion: Syllable structure in Esperanto as an instantiation of universal phonologyDan·ke·gon! Precipe tion mi serĉis.
Hyperboreus (Näita profiili) 6. september 2012 17:16.21