目次へ

Esperantaj silaboj

Vilius,2012年9月5日の

メッセージ: 24

言語: Esperanto

Hyperboreus (プロフィールを表示) 2012年9月6日 17:16:21

Forigite

Vilius (プロフィールを表示) 2012年9月6日 18:17:32

Interese, Hyperboreus. Ĉu vi interesiĝas pri komputa lingvoscienco?

Por mia laboreto, mi faris alian liston, kiu povas esti interesa por vi: consonant-clusters
En tiu dosiero estas ĉiuj faskoj (angle clusters) de konsonantoj, kiuj aperas nek je la komenco, nek je la fino de vortoj. Apud ĉiu fasko aperas kelkaj ekzemploj. Al mi ĉi tiuj faskoj gravas, ĉar ili montras, kio vere povas okazi en realaj vortoj, ikluzive kunmetaĵoj. La datumon mi ricevis el mia 343415 vorta korpuso.

Hyperboreus (プロフィールを表示) 2012年9月6日 21:44:43

Forigite

Hyperboreus (プロフィールを表示) 2012年9月6日 22:12:10

Forigite

Vilius (プロフィールを表示) 2012年9月7日 7:20:11

Jen du vortoj (ambaŭ kunmetitaj) kun kvinobla fasko de konsonantoj. Ne rompu vian langon:
sanktkruca
transskribo

"trans-skri-bo" facile fendeblas al silaboj, ĉar ambaŭ silaboj kongruas al ĝenerala formo (s/ŝ)(C)(C)V(C)(C).
Tamen "sankt-kru-ca" ne kongruas al tiu formo, ĉar silabo CVCCC ne eblas, kaj estas eĉ preskaŭ neelparolebla. Verŝajne ĉi tiu vorto devus esti skribata "sank-to-kru-ca", tamen tia vorto aperas en la Tekstaro, en kunteksto "ŝtuparo de la Sanktkruca preĝejo".

sudanglo (プロフィールを表示) 2012年9月7日 8:50:28

Ŝlrabe parolante mi ne vidas la pratkikan utilon de ĉi tiuj studoj, krom por inventi vortojn por dialogoj en sciencfikcia romano en kiu parolas ekster-teranoj. Ĉu vi ne kŝvenrtas?

Vilius (プロフィールを表示) 2012年9月7日 11:13:58

sudanglo:Ŝlrabe parolante mi vidas la pratkikan utilon de ĉi tiuj studoj, krom por inventi vortojn por dialogoj en sciencfikcia romano en kiu parolas ekster-teranoj. Ĉu vi ne kŝvenrtas?
Pardonu, mi nenion komprenis.

Hyperboreus (プロフィールを表示) 2012年9月7日 16:29:58

Forigite

Vilius (プロフィールを表示) 2012年9月7日 17:26:47

Hyperboreus:Kial estas CVCCC neebla silabo en Esperanto? Kio indikas tion?
Vikipedia artikolo ridulo.gif
Mi esperas, ke artikolo de Van Oostendorp (kiun mi nun legas) donos al mi pli bonan kialon. Tamen laŭ vidpunkto de mia modelo "nktkr" entute ne ĝenas, ĉar "kr" estas valida komenco de silabo (onset), do restas "nkt" al la antaŭa silabo. Senprobleme.

Hyperboreus (プロフィールを表示) 2012年9月7日 17:44:26

Forigite

先頭にもどる