본문으로

Demanda subfrazo kiel subjekto

글쓴이: HaleBopp, 2012년 9월 6일

글: 8

언어: Esperanto

HaleBopp (프로필 보기) 2012년 9월 6일 오전 2:43:39

Saluton!

Mi bezonas viajn konsilojn. Mia pripensado sekvas frazon ĉe la paĝo 128 de la dua volumo de "La Mastro De L' Ringoj":

"Ĉu mi venis ĝustatempe aŭ ne, estas ankoraŭ konstatota, — diris Gandalfo."

Mi konfesas, ke mi dirintus "konstatote", ĉar mi lernis, ke oni uzu E-vorton se la priskribata subjekto estas subfrazo.
Aŭ, oni povas konsideri "estas konstatota" kiel sensubjektan verbon, sed oni ankoraŭ uzu "konstatote".
Eble en tiu kazo, "tio" estas subkomprenata? "Ĉu mi venis ĝustatempe aŭ ne, [tio] estas ankoraŭ konstatota."

Kion vi pensas pri tiu frazo? Kaj kion vi dirus?
Dankon ridulo.gif

cellus (프로필 보기) 2012년 9월 6일 오전 4:52:51

La subfrazon ni povas substantivigi, eble pro tio oni skribu konstatota.

黄鸡蛋 (프로필 보기) 2012년 9월 6일 오전 5:17:56

Ankaŭ mi dirus "konstatote"

raffadalbo (프로필 보기) 2012년 9월 6일 오전 7:57:41

cellus:La subfrazon ni povas substantivigi, eble pro tio oni skribu konstatota.
Mi opinias ke tio ne estas akceptebla. Ankaŭ en la frazo "legi estas bone", la verbo estas substantivigita, sed la gramatika regulo estas klara.

Do, mi konsentas kun:
黄鸡蛋:Ankaŭ mi dirus "konstatote"
Ĉiuj povas erari; kaj Hale Bopp verŝajne malkovris erareton en "La Mastro De L' Ringoj" ridulo.gif

sudanglo (프로필 보기) 2012년 9월 6일 오전 10:28:07

Se la frazo estus reverkita en alia ordo, ekz

Estas ankoraŭ konstatot?, ĉu vi venis ĝustatempe aŭ ne - diris G. tiam eble mi preferus adverbon.

Se en la ordo en la originala teksto, la adjektivo ne tre ŝokas min. Eĉ mi trovas ĝin eleganta.

darkweasel (프로필 보기) 2012년 9월 6일 오전 11:17:01

Ankaŭ laŭ mi konstatote estas la sola ĝusta eblo - kvankam la Akademio ion iom strangan asertis pri tio, ĉu vi memoras ...

HaleBopp (프로필 보기) 2012년 9월 6일 오후 2:04:18

Vi havas malsamajn opiniojn, do estas konstatate de mi, ke mia demando ne estis finfine tiel simpla ol kion mi pensis! okulumo.gif

Hyperboreus (프로필 보기) 2012년 9월 6일 오후 5:03:55

Forigite

다시 위로