Mesaĝoj: 19
Lingvo: Esperanto
Francestral (Montri la profilon) 2012-septembro-15 13:51:31
La korekta titolo estus "Vortoj, kies signifon ŝanĝas duobli unu literon"
Mi serĉas vortojn, kies signifo ŝanĝiĝas kiam oni duoblas unu literon de tiu vorto.
Ekzemple :
metro → metroo
malebla → maleebla
elitiĝi → ellitiĝi
Maleebla ne estas en PIV, sed povas signifi tia, ke oni povas ĝin malei.
Elitiĝi ne estas en PIV, sed povas signifi iĝi elito.
Ĉu vi konas aliajn ekzemplojn ?
Tjeri (Montri la profilon) 2012-septembro-15 14:47:34
dombola (Montri la profilon) 2012-septembro-15 16:21:19
Ĉi tie vi trovas ekzemplon de uzo de vort-ordo kaj vort-tordo.
kial vi serĉas tiajn strangaĵojn?
darkweasel (Montri la profilon) 2012-septembro-15 17:51:46
Francestral (Montri la profilon) 2012-septembro-15 21:04:47
dombola:kial vi serĉas tiajn strangaĵojn?Estas du kialoj.
1) Mi serĉas ekzemplojn, kiuj montras ke gravas elparoli ĉiujn la literojn de la vortoj. Ekzemple, se oni elparolas elitiĝi kaj ellitiĝi sammaniere, tiam aperas malkompreniĝo.
2) Mi estas scivolema.
mihxil (Montri la profilon) 2012-septembro-16 17:02:13
Francestral:'Mi elitiĝis ĉi matene je la naŭa'.
1) Mi serĉas ekzemplojn, kiuj montras ke gravas elparoli ĉiujn la literojn de la vortoj. Ekzemple, se oni elparolas elitiĝi kaj ellitiĝi sammaniere, tiam aperas malkompreniĝo.
Ĉu okazus miskompreno jene pro tiu l-forlaso?
Francestral (Montri la profilon) 2012-septembro-16 17:19:49
100 000 dinoj = 1 neŭtono (unuo de forto en la internacia sistemo de mezurunuoj)
diino = ina dio
mihxil:'Mi elitiĝis ĉi matene je la naŭa'.Ĉi matene, je la naŭa, vi iĝis elito !
Ĉu okazus miskompreno jene pro tiu l-forlaso?
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Tjeri (Montri la profilon) 2012-septembro-17 05:16:05
fajrkapo (Montri la profilon) 2012-septembro-17 07:21:19
darkweasel (Montri la profilon) 2012-septembro-17 08:53:05
Tjeri:Ĉu vi povas klarigi, kiel bone distingi la prononcojn de Finnlando kaj finlando?Dirante Finnujo.
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)