ไปยังสารบัญ

Vortoj, kies signifon ŝanĝas duobli unu leteron

จาก Francestral, 15 กันยายน 2012

ข้อความ 19

ภาษา: Esperanto

Francestral (แสดงโปรไฟล์) 15 กันยายน 2012, 13:51:31

Pardonu min. Tiu titolo ne estas korekta, sed mi ne sukcesis ŝanĝi ĝin.
La korekta titolo estus "Vortoj, kies signifon ŝanĝas duobli unu literon"

Mi serĉas vortojn, kies signifo ŝanĝiĝas kiam oni duoblas unu literon de tiu vorto.

Ekzemple :
metro → metroo
malebla → maleebla
elitiĝi → ellitiĝi

Maleebla ne estas en PIV, sed povas signifi tia, ke oni povas ĝin malei.
Elitiĝi ne estas en PIV, sed povas signifi iĝi elito.

Ĉu vi konas aliajn ekzemplojn ?

Tjeri (แสดงโปรไฟล์) 15 กันยายน 2012, 14:47:34

Finno, fino

dombola (แสดงโปรไฟล์) 15 กันยายน 2012, 16:21:19

Jen subtila duopo: vortordo / vorttordo.

Ĉi tie vi trovas ekzemplon de uzo de vort-ordo kaj vort-tordo.

kial vi serĉas tiajn strangaĵojn?

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 15 กันยายน 2012, 17:51:46

Eblas trovi kelkajn pliajn de la formo metro/metroo per la Rata Vortaro, ekzemple lama/lamaa.

Francestral (แสดงโปรไฟล์) 15 กันยายน 2012, 21:04:47

dombola:kial vi serĉas tiajn strangaĵojn?
Estas du kialoj.
1) Mi serĉas ekzemplojn, kiuj montras ke gravas elparoli ĉiujn la literojn de la vortoj. Ekzemple, se oni elparolas elitiĝi kaj ellitiĝi sammaniere, tiam aperas malkompreniĝo.
2) Mi estas scivolema.

mihxil (แสดงโปรไฟล์) 16 กันยายน 2012, 17:02:13

Francestral:
1) Mi serĉas ekzemplojn, kiuj montras ke gravas elparoli ĉiujn la literojn de la vortoj. Ekzemple, se oni elparolas elitiĝi kaj ellitiĝi sammaniere, tiam aperas malkompreniĝo.
'Mi elitiĝis ĉi matene je la naŭa'.

Ĉu okazus miskompreno jene pro tiu l-forlaso?

Francestral (แสดงโปรไฟล์) 16 กันยายน 2012, 17:19:49

dino / diino
100 000 dinoj = 1 neŭtono (unuo de forto en la internacia sistemo de mezurunuoj)
diino = ina dio

mihxil:'Mi elitiĝis ĉi matene je la naŭa'.

Ĉu okazus miskompreno jene pro tiu l-forlaso?
Ĉi matene, je la naŭa, vi iĝis elito ! ridulo.gif

Tjeri (แสดงโปรไฟล์) 17 กันยายน 2012, 05:16:05

Ĉu vi povas klarigi, kiel bone distingi la prononcojn de Finnlando kaj finlando?

fajrkapo (แสดงโปรไฟล์) 17 กันยายน 2012, 07:21:19

Cxu bone/bonne? Bone ne:bonne

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 17 กันยายน 2012, 08:53:05

Tjeri:Ĉu vi povas klarigi, kiel bone distingi la prononcojn de Finnlando kaj finlando?
Dirante Finnujo. ridulo.gif

กลับไปด้านบน