Vortoj, kies signifon ŝanĝas duobli unu leteron
貼文者: Francestral, 2012年9月15日
訊息: 19
語言: Esperanto
Francestral (顯示個人資料) 2012年9月15日下午1:51:31
La korekta titolo estus "Vortoj, kies signifon ŝanĝas duobli unu literon"
Mi serĉas vortojn, kies signifo ŝanĝiĝas kiam oni duoblas unu literon de tiu vorto.
Ekzemple :
metro → metroo
malebla → maleebla
elitiĝi → ellitiĝi
Maleebla ne estas en PIV, sed povas signifi tia, ke oni povas ĝin malei.
Elitiĝi ne estas en PIV, sed povas signifi iĝi elito.
Ĉu vi konas aliajn ekzemplojn ?
Tjeri (顯示個人資料) 2012年9月15日下午2:47:34
dombola (顯示個人資料) 2012年9月15日下午4:21:19
Ĉi tie vi trovas ekzemplon de uzo de vort-ordo kaj vort-tordo.
kial vi serĉas tiajn strangaĵojn?
darkweasel (顯示個人資料) 2012年9月15日下午5:51:46
Francestral (顯示個人資料) 2012年9月15日下午9:04:47
dombola:kial vi serĉas tiajn strangaĵojn?Estas du kialoj.
1) Mi serĉas ekzemplojn, kiuj montras ke gravas elparoli ĉiujn la literojn de la vortoj. Ekzemple, se oni elparolas elitiĝi kaj ellitiĝi sammaniere, tiam aperas malkompreniĝo.
2) Mi estas scivolema.
mihxil (顯示個人資料) 2012年9月16日下午5:02:13
Francestral:'Mi elitiĝis ĉi matene je la naŭa'.
1) Mi serĉas ekzemplojn, kiuj montras ke gravas elparoli ĉiujn la literojn de la vortoj. Ekzemple, se oni elparolas elitiĝi kaj ellitiĝi sammaniere, tiam aperas malkompreniĝo.
Ĉu okazus miskompreno jene pro tiu l-forlaso?
Francestral (顯示個人資料) 2012年9月16日下午5:19:49
100 000 dinoj = 1 neŭtono (unuo de forto en la internacia sistemo de mezurunuoj)
diino = ina dio
mihxil:'Mi elitiĝis ĉi matene je la naŭa'.Ĉi matene, je la naŭa, vi iĝis elito !
Ĉu okazus miskompreno jene pro tiu l-forlaso?
Tjeri (顯示個人資料) 2012年9月17日上午5:16:05
fajrkapo (顯示個人資料) 2012年9月17日上午7:21:19
darkweasel (顯示個人資料) 2012年9月17日上午8:53:05
Tjeri:Ĉu vi povas klarigi, kiel bone distingi la prononcojn de Finnlando kaj finlando?Dirante Finnujo.