Сообщений: 7
Язык: Esperanto
ora knabo (Показать профиль) 5 октября 2007 г., 21:58:14
mnlg (Показать профиль) 5 октября 2007 г., 23:39:22
La solvo estas facila.
Mi solvas facile.
La solvo estas facile komprenebla.
Tio estas simpla = la afero estas simpla.
Tio estas simple = la afero ekzistas per simpla maniero. ("simple" rilatas al "estas", ne al "tio").
Mi vidas vin bone = Miaj okuloj ne havas difekton.
Mi vidas vin bona = Mi vidas vin, kaj vi ŝajnas bona.
ora knabo (Показать профиль) 6 октября 2007 г., 12:30:50
mnlg (Показать профиль) 6 октября 2007 г., 22:34:55
ora knabo:Dankon, do, ambaŭ versioj estas korektaj.Jes, sed ili signifas malsamajn aferojn. Se mi bone komprenas tion kion vi provis diri (t.e. ke la afero estas simpla, ne ke la afero estas simple), vi uzu "tio estas simpla".
ora knabo (Показать профиль) 8 октября 2007 г., 22:29:00
mnlg:Jes, sed ili signifas malsamajn aferojn. Se mi bone komprenas tion kion vi provis diri (t.e. ke la afero estas simpla, ne ke la afero estas simple), vi uzu "tio estas simpla".Mi skribis pri iu maniero por uzi programon de komputilo, kaj mi pensas ke "simple" estus pli bone (aŭ mi devus diri bona ?).
mnlg (Показать профиль) 9 октября 2007 г., 9:06:32
ora knabo:Mi skribis pri iu maniero por uzi programon de komputiloBone, vi mem trovu la bezonitan signifon.
kaj mi pensas ke "simple" estus pli bone (aŭ mi devus diri bona ?).Vi devus diri "pli bona", ĉar via frazo estas, efektive: mi pensas ke vorto "simple" estus pli bona.
ora knabo (Показать профиль) 9 октября 2007 г., 16:28:24