לתוכן העניינים

mi ne povis traduki

של zan, 2 באוקטובר 2012

הודעות: 22

שפה: Esperanto

lagtendisto (הצגת פרופיל) 3 באוקטובר 2012, 11:53:41

Eble oni nomigas ĝin "nekolonian domon" aŭ "neekonomigan domon" aŭ "senhavaĵan domon"? "Neekonomiga domo" laŭ "neutiliga domo".

gianich73 (הצגת פרופיל) 3 באוקטובר 2012, 18:01:01

zan:En la japana oni distingas du vortojn, kiuj signifas domon, kies loĝantoj(aŭ mastro) portempe eliĝas, kaj domon, kie neniu konstante loĝas eĉ kun neuzitaj mebloj. Mi supozas, ke aliaj lingvoj distingas malsame kiel la japana.
En la hispana, kiam oni parolas pri propra domo, oni povas uzi la vorton "hogar", kaj ni ne havas specifan vorton por malplena domo aŭ forlasita domo en la hispana.

antoniomoya (הצגת פרופיל) 3 באוקטובר 2012, 18:05:24

Chainy:Kaj kiel vi priskribus en la hispana domon, en kiu homoj ja loĝas, sed ili portempe ne estas hejme? Mi pensas, ke Zan celis tion. Kaj kiel vi dirus tion en Esperanto?
Portempe (provizore) senhoma domo.

Piron, en sia verko "Vere aŭ fantazie", rakonto 8, parolas pri "kafejo tute senhoma", "plorige malplena".

Amike.

Hyperboreus (הצגת פרופיל) 3 באוקטובר 2012, 18:41:39

Forigite

darkweasel (הצגת פרופיל) 3 באוקטובר 2012, 19:42:31

Hyperboreus:
gianich73:kaj ni ne havas specifan vorton por malplena domo aŭ forlasita domo en la hispana.
Kiun?
Kiun vorton vi ne havas por tio en la hispana? Nu, mi supozas, ke vi ekzemple ne havas la vorton lisdersadio por tio, ĉar tiu vorto - kreita pli-malpli per hazardaj premoj sur la klavaron kaj poste hispanecigita - eĉ ne ekzistas. ridulo.gif

sudanglo (הצגת פרופיל) 3 באוקטובר 2012, 20:51:24

abandonita/evakuita/malokupita domo - okazis akcidento ĉe la najbara nuklea centralo.

Vaka/ne-okupita/ne-enloĝata domo - la posedanto mortis kaj neniu loĝas tie.

Malplena strato, malplena ĉambro, malplena domo - ne-okupita tiel, kiel oni atendus normale.

walfino (הצגת פרופיל) 4 באוקטובר 2012, 16:35:18

Senloĝanta domo, ĉu eble?

cellus (הצגת פרופיל) 7 באוקטובר 2012, 18:22:23

Kopiinte la japanajn vortojn al Guglo traduku en la svedan lingvon mi ricevis tomt hem, tio estas malplena hejmo, senhoma hejmo. Mi imagas ke oni povus uzi la vorton tiel: "Dum la somero kiam homoj vojaĝas por ferii eksterlandoj, multaj hejmoj estas senhomaj, kaj tiam la ŝtelistoj eluzas la okazon kaj ŝtelas valoraĵojn el la senhomaj hejmoj.

Ĉu la hispana vorto hogar ne signifas ĝuste hejmo?

Amike

novatago (הצגת פרופיל) 7 באוקטובר 2012, 20:06:37

gianich73:En la hispana, kiam oni parolas pri propra domo, oni povas uzi la vorton "hogar", kaj ni ne havas specifan vorton por malplena domo aŭ forlasita domo en la hispana.
Eble mi miskomprenis ion, sed la hispana ja havas vortojn por tia stato: casa deshabitada (neloĝata domo), casa abandonada (forlasita domo). Tiuj ne estas samsignifaj.

Ebloj por domoj aŭ hejmoj, kiuj ial ne havas loĝantojn dum pli-malpli longa tempo: neloĝata, forlasita, feria, sezona, vintra, somera, vilaĝa, urba, plaĝa. Ĉu neloĝebla?

Mi preferas neloĝatan al senhoman ĉar senhoma estas ĉiu domo, kiam neniu homo estas en ĝi. Tio okazas ofte se ĉiu loĝanto havas similan laborhoraron eksterhejme.

Ĝis, Novatago.

Hyperboreus (הצגת פרופיל) 7 באוקטובר 2012, 20:22:01

Forigite

לראש הדף