讯息: 22
语言: Esperanto
lagtendisto (显示个人资料) 2012年10月3日上午11:53:41
gianich73 (显示个人资料) 2012年10月3日下午6:01:01
zan:En la japana oni distingas du vortojn, kiuj signifas domon, kies loĝantoj(aŭ mastro) portempe eliĝas, kaj domon, kie neniu konstante loĝas eĉ kun neuzitaj mebloj. Mi supozas, ke aliaj lingvoj distingas malsame kiel la japana.En la hispana, kiam oni parolas pri propra domo, oni povas uzi la vorton "hogar", kaj ni ne havas specifan vorton por malplena domo aŭ forlasita domo en la hispana.
antoniomoya (显示个人资料) 2012年10月3日下午6:05:24
Chainy:Kaj kiel vi priskribus en la hispana domon, en kiu homoj ja loĝas, sed ili portempe ne estas hejme? Mi pensas, ke Zan celis tion. Kaj kiel vi dirus tion en Esperanto?Portempe (provizore) senhoma domo.
Piron, en sia verko "Vere aŭ fantazie", rakonto 8, parolas pri "kafejo tute senhoma", "plorige malplena".
Amike.
Hyperboreus (显示个人资料) 2012年10月3日下午6:41:39
darkweasel (显示个人资料) 2012年10月3日下午7:42:31
Hyperboreus:Kiun vorton vi ne havas por tio en la hispana? Nu, mi supozas, ke vi ekzemple ne havas la vorton lisdersadio por tio, ĉar tiu vorto - kreita pli-malpli per hazardaj premoj sur la klavaron kaj poste hispanecigita - eĉ ne ekzistas.gianich73:kaj ni ne havas specifan vorton por malplena domo aŭ forlasita domo en la hispana.Kiun?
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
sudanglo (显示个人资料) 2012年10月3日下午8:51:24
Vaka/ne-okupita/ne-enloĝata domo - la posedanto mortis kaj neniu loĝas tie.
Malplena strato, malplena ĉambro, malplena domo - ne-okupita tiel, kiel oni atendus normale.
walfino (显示个人资料) 2012年10月4日下午4:35:18
cellus (显示个人资料) 2012年10月7日下午6:22:23
Ĉu la hispana vorto hogar ne signifas ĝuste hejmo?
Amike
novatago (显示个人资料) 2012年10月7日下午8:06:37
gianich73:En la hispana, kiam oni parolas pri propra domo, oni povas uzi la vorton "hogar", kaj ni ne havas specifan vorton por malplena domo aŭ forlasita domo en la hispana.Eble mi miskomprenis ion, sed la hispana ja havas vortojn por tia stato: casa deshabitada (neloĝata domo), casa abandonada (forlasita domo). Tiuj ne estas samsignifaj.
Ebloj por domoj aŭ hejmoj, kiuj ial ne havas loĝantojn dum pli-malpli longa tempo: neloĝata, forlasita, feria, sezona, vintra, somera, vilaĝa, urba, plaĝa. Ĉu neloĝebla?
Mi preferas neloĝatan al senhoman ĉar senhoma estas ĉiu domo, kiam neniu homo estas en ĝi. Tio okazas ofte se ĉiu loĝanto havas similan laborhoraron eksterhejme.
Ĝis, Novatago.
Hyperboreus (显示个人资料) 2012年10月7日下午8:22:01