Съобщения: 22
Език: Esperanto
zan (Покажи профила) 02 октомври 2012, 12:46:24
vaka domo? senhoma domo?
Sed mi pensis, ĉu ĉi-supraj signifas domon, kie homoj ne loĝas.
japane 留守宅, simpla vorto.
angle tradukita "house where the family is out", tro longa, malsimpla.
antoniomoya (Покажи профила) 02 октомври 2012, 13:05:48
Interreta vortaro kiun mi konsultis ofertas: vaka domo aŭ neokupita domo. Tiun lastan mi trovas vere trafa.
Amike.
Chainy (Покажи профила) 02 октомври 2012, 18:37:52
zan:Kiel nomi tian domon, ke tie homoj loĝas sed tiam ili ĉiuj eliĝas kaj neniu estas.Se portempe neniu estas hejme, en la angla oni povas diri 'The house is empty'. Ekzemple, ŝtelisto atendus tian okazon. En Esperanto, mi pensas, ke oni ankaŭ povas uzi la vorton 'malplena' en tia maniero. Laŭ mi, la kunteksto faras tion klara, ke oni celas diri 'malplena je homoj'.
vaka domo? senhoma domo?
Sed mi pensis, ĉu ĉi-supraj signifas domon, kie homoj ne loĝas.
japane 留守宅, simpla vorto.
angle tradukita "house where the family is out", tro longa, malsimpla.
Ankaŭ en la germana: Das Haus ist leer. (Ĉu ne?)
Hyperboreus (Покажи профила) 02 октомври 2012, 20:56:32
zan (Покажи профила) 03 октомври 2012, 00:49:27
En la japana oni distingas du vortojn, kiuj signifas domon, kies loĝantoj(aŭ mastro) portempe eliĝas, kaj domon, kie neniu konstante loĝas eĉ kun neuzitaj mebloj. Mi supozas, ke aliaj lingvoj distingas malsame kiel la japana.
darkweasel (Покажи профила) 03 октомври 2012, 05:16:23
Hyperboreus:Hm. Sed ĉu ne tiu esprimo ja signifas ĝuste "domo, kie neniu loĝas"? Almenaŭ la difino ĉe duden.de kongruas kun mia lingvosento.
Eble pli uzata "Das Haus steht leer." and "Ein leerstehendes Haus.".
antoniomoya (Покажи профила) 03 октомври 2012, 10:15:23
Amike.
Chainy (Покажи профила) 03 октомври 2012, 11:28:25
antoniomoya:En la hispana, "la casa está vacía" povas signifi tiom "neniu loĝas tie" kiom "ĝi estas malplena el meblaro".Kaj kiel vi priskribus en la hispana domon, en kiu homoj ja loĝas, sed ili portempe ne estas hejme? Mi pensas, ke Zan celis tion. Kaj kiel vi dirus tion en Esperanto?
Amike.
Chainy (Покажи профила) 03 октомври 2012, 11:30:57
darkweasel:Kio pri 'Das Haus ist leer'? Ĉu tio povas havi provizoran signifon?Hyperboreus:Hm. Sed ĉu ne tiu esprimo ja signifas ĝuste "domo, kie neniu loĝas"? Almenaŭ la difino ĉe duden.de kongruas kun mia lingvosento.
Eble pli uzata "Das Haus steht leer." and "Ein leerstehendes Haus.".
darkweasel (Покажи профила) 03 октомври 2012, 11:40:08
Chainy:Miaopinie tio povas havi ambaŭ signifojn, jes.darkweasel:Kio pri 'Das Haus ist leer'? Ĉu tio povas havi provizoran signifon?Hyperboreus:Hm. Sed ĉu ne tiu esprimo ja signifas ĝuste "domo, kie neniu loĝas"? Almenaŭ la difino ĉe duden.de kongruas kun mia lingvosento.
Eble pli uzata "Das Haus steht leer." and "Ein leerstehendes Haus.".