去目錄頁

mi ne povis traduki

zan, 2012年10月2日

讯息: 23

语言: Esperanto

zan (显示个人资料) 2012年10月2日下午12:46:24

Kiel nomi tian domon, ke tie homoj loĝas sed tiam ili ĉiuj eliĝas kaj neniu estas.
vaka domo? senhoma domo?
Sed mi pensis, ĉu ĉi-supraj signifas domon, kie homoj ne loĝas.

japane 留守宅, simpla vorto.
angle tradukita "house where the family is out", tro longa, malsimpla.

antoniomoya (显示个人资料) 2012年10月2日下午1:05:48

Senhoma domo, aŭ senfamilia domo, ŝajnas al mi taŭgaj. Ĉar malplena domo havas certan rilaton kun mebloj kaj aliaj aĵoj.

Interreta vortaro kiun mi konsultis ofertas: vaka domo aŭ neokupita domo. Tiun lastan mi trovas vere trafa.

Amike.

黄鸡蛋 (显示个人资料) 2012年10月2日下午1:46:11

Mi uzus "senhoma domo", kaj mi sentas ke "neokupita domo" sugestas ke neniu loĝas en la domo

Chainy (显示个人资料) 2012年10月2日下午6:37:52

zan:Kiel nomi tian domon, ke tie homoj loĝas sed tiam ili ĉiuj eliĝas kaj neniu estas.
vaka domo? senhoma domo?
Sed mi pensis, ĉu ĉi-supraj signifas domon, kie homoj ne loĝas.

japane 留守宅, simpla vorto.
angle tradukita "house where the family is out", tro longa, malsimpla.
Se portempe neniu estas hejme, en la angla oni povas diri 'The house is empty'. Ekzemple, ŝtelisto atendus tian okazon. En Esperanto, mi pensas, ke oni ankaŭ povas uzi la vorton 'malplena' en tia maniero. Laŭ mi, la kunteksto faras tion klara, ke oni celas diri 'malplena je homoj'.

Ankaŭ en la germana: Das Haus ist leer. (Ĉu ne?)

Hyperboreus (显示个人资料) 2012年10月2日下午8:56:32

Forigite

zan (显示个人资料) 2012年10月3日上午12:49:27

Laŭ viaj konsiloj mi pensas, ke "senhoma domo" estas pli taŭga. Dankon!

En la japana oni distingas du vortojn, kiuj signifas domon, kies loĝantoj(aŭ mastro) portempe eliĝas, kaj domon, kie neniu konstante loĝas eĉ kun neuzitaj mebloj. Mi supozas, ke aliaj lingvoj distingas malsame kiel la japana.

darkweasel (显示个人资料) 2012年10月3日上午5:16:23

Hyperboreus:
Eble pli uzata "Das Haus steht leer." and "Ein leerstehendes Haus.".
Hm. Sed ĉu ne tiu esprimo ja signifas ĝuste "domo, kie neniu loĝas"? Almenaŭ la difino ĉe duden.de kongruas kun mia lingvosento.

antoniomoya (显示个人资料) 2012年10月3日上午10:15:23

En la hispana, "la casa está vacía" povas signifi tiom "neniu loĝas tie" kiom "ĝi estas malplena el meblaro".

Amike.

Chainy (显示个人资料) 2012年10月3日上午11:28:25

antoniomoya:En la hispana, "la casa está vacía" povas signifi tiom "neniu loĝas tie" kiom "ĝi estas malplena el meblaro".

Amike.
Kaj kiel vi priskribus en la hispana domon, en kiu homoj ja loĝas, sed ili portempe ne estas hejme? Mi pensas, ke Zan celis tion. Kaj kiel vi dirus tion en Esperanto?

Chainy (显示个人资料) 2012年10月3日上午11:30:57

darkweasel:
Hyperboreus:
Eble pli uzata "Das Haus steht leer." and "Ein leerstehendes Haus.".
Hm. Sed ĉu ne tiu esprimo ja signifas ĝuste "domo, kie neniu loĝas"? Almenaŭ la difino ĉe duden.de kongruas kun mia lingvosento.
Kio pri 'Das Haus ist leer'? Ĉu tio povas havi provizoran signifon?

回到上端