Al la enhavo

lernu! sen reklamoj

de erinja, 2012-oktobro-06

Mesaĝoj: 60

Lingvo: Esperanto

erinja (Montri la profilon) 2012-oktobro-06 17:29:54

Ĝis nun, lernu estis subtenata de la [url=www.esperantic.org]Esperantic Studies Foundation[/url], sed ni celas iom post iom fariĝi finance sendependaj, do ni provas elpensi manierojn por oferti kelkajn aferojn kontraŭ pago, por finance subteni la paĝaron, dum ni ankoraŭ ofertas tre bonajn servojn por uzantoj kiuj ne povas aŭ ne volas pagi.

Kiam la nova lernu! lanĉiĝos, ĉio daŭre estos senpaga, kiel nun. Sed post la lanĉo, iom post iom, la lernu-teamo ofertos iom da aldonaj servoj kaj rimedoj. Oni povos gajni aliron al tiu pli bona versio de la paĝaro per helpado al la paĝaro, ekzemple per tradukado, lingvohelpado, kaj tiel plu. La celo estas oferti specialan version de la paĝaro al personoj kiuj pretas konkrete kontribui al la paĝara komunumo, kaj oferti la saman version, kontraŭ pago, al personoj kiuj ne havas tempon, kapablon, aŭ emon tiel kontribui.

Ĉiuj uzantoj daŭre povos uzi bazajn funkciojn de la paĝaro (vortaro, kursoj, ktp. - pli malpli kiel nun), tute senpage, en versio de la paĝaro kun reklamoj.

Sed la 'luksa' versio de la paĝaro povus inkluzivi, ekzemple:
- uzi la paĝaron sen reklamoj
- eblon skribi pli longajn mesaĝojn en la forumo, kaj pli longajn privatajn mesaĝojn
- konservadon de malnovaj personaj mesaĝoj (nun ili aŭtomate nuliĝas, krom se oni aparte konservas ilin)
- havi pli da persona atento de lingvohelpanto
- ktp.

Kiujn ideojn vi havas? Bonvolu afiŝi por kundividi viajn ideojn, kaj se vi emas, libere traduku ĉi tiun mesaĝon kaj afiŝu ĝin en nacilingvaj forumoj.

Neniu ideo estas fiksita, kaj ni estas pretaj aŭskulti viajn ideojn.

Alia ideo estas vendi ĉe la paĝaro malmultekostajn poŝtelefonajn programetojn por lernado de Esperanto; se vi havas ideon pri la speco de programeto ("app" ) kiun vi pretus aĉeti, aŭ pri servo por kiu vi pretus pagi, bonvolu sciigi nin pri tio!

Riano (Montri la profilon) 2012-oktobro-06 17:48:22

Mi ne volus pagi por iu ajn servo en lernu, verdire. Mi opinias, ke granda avantaĝo de lernu! estas la senpageco. Lerni aliajn lingvojn interrete (nu, per bona retpaĝaro) kutime postulas monon. Ĉi tie, ne.

Tamen, mi konsiderus helpi al la paĝo por gajni aliron al la "luksa" versio. Ho, kaj mi /certe/ ŝatus aĉeti E-programetojn por mia iPhone, tio ja estus bonega!

P.S: Ĉu vi rajtas diri al ni kiam la nova lernu! lanĉiĝos?

Dominique (Montri la profilon) 2012-oktobro-06 17:53:57

erinja:Sed la 'luksa' versio de la paĝaro povus inkluzivi, ekzemple:
- uzi la paĝaron sen reklamoj
- eblon skribi pli longajn mesaĝojn en la forumo, kaj pli longajn privatajn mesaĝojn
- konservadon de malnovaj personaj mesaĝoj (nun ili aŭtomate nuliĝas, krom se oni aparte konservas ilin)
- havi pli da persona atento de lingvohelpanto
- ktp.
Ŝajnas al mi terura ideo. Kaj mi kredas, ke preskaŭ neniu pretiĝos pagi por tio. Ĝi nur foririgos uzantojn. Lernu ne bezonas tiom da mono, ĉu? Ĝi bezonas plian liberecon, por partoprenigi pliajn uzontojn. Homoj povas fari grandan laboron sen mono.

efilzeo (Montri la profilon) 2012-oktobro-06 18:29:42

Eble vi povus krei vendejo kie vendi t-ĉemizojn, flagojn kaj aliajn aĵojn por gajni monojn. Mi bonvole aĉetus Esperantajn aĵojn ĉe lernu.net.

Ĉi tiuj "luksaj" aferoj ne ŝajnas aldonoj al mi, ili ŝajnas malaldonoj por normaj uzantoj. Tamen mi komprenas ke monoj estas gravaj kaj mi pagus se mi devus por ĉi tiu fantasta retejo.

Vilius (Montri la profilon) 2012-oktobro-06 18:45:44

Malbonega ideo. Homoj ne ŝatas pagi por tiaj "luksaĵoj". Oni jam faris ĉi tiun eraron sennombrajn fojojn, kaj vi planas tion ripeti. Mi garantias, ke vi nur perdos uzantojn, kaj gajnos malmulte. Krom tio, vi perdos danacojn, ĉar oni ne donacas por komercaj retejoj. Kaj verŝajne vi perdos eĉ kontribuantojn. Unu afero estas labori "por Esperanto", kaj entute alia estas ion fari "por gajni rajton uzi ian retejon".

Paulinho (Montri la profilon) 2012-oktobro-06 19:14:47

En mia lando, parodiante la sporta lingvo oni diras:
Ne tuŝu la teamon venkintan.

Dorinha (Montri la profilon) 2012-oktobro-06 19:36:37

Kara,
mi imagas viajn malfacilecon por teni gravan paĝaron pro tio mi volonte subtenas ĝin jare. Mi ne ŝatus la ideon ke ĝi estos paga. Eble vi trovos aliajn manierojn por kapti monon.

erinja (Montri la profilon) 2012-oktobro-06 19:45:09

Eble mi ne sufiĉe klare diris ke la 'luksaj' aferoj estas aferoj kiujn oni ĝenerale ne havas nun. Do la senpaga uzanto povus fari tre similajn aferojn kiel oni faras nun; se vi kontentas pri la nunaj funkcioj de lernu, vi povos uzi la novan lernu same senpage kiel vi faras nun, kaj havi tre similan sperton. Tamen uzanto kun aliro al la aldonaj servoj povus (ekzemple) skribi pli longajn forumajn mesaĝojn ol oni povas nun skribi, skribi pli longajn personajn mesaĝjon ol oni povas nun skribi, kaj tiel plu. Temas ĝenerale pri aldono de funkcioj kiuj ankoraŭ ne ekzistas, ne forpreno de funkcioj kiujn oni ĝis nun havis.

Efektive, la problemo estas jena - ESF ne povas senfine subteni nin. Ĝi devas subteni aliajn valorajn projektojn. Kiam estos pagitaj servoj ĉe lernu, ESF plu petos donacojn por subteni ESF-projektojn, sed lernu strebos subteni sin mem. Kvankam ni estas dankemaj por la donacoj kiujn ni ĝis nun ricevas, tiuj donacoj sume estas multe malpli ol la kvanto de mono kiu necesas por funkciigi la paĝaron kiel ĝi ĝis nun funkciis.

Se ni subtenus nin nur per reklama kaj donaca enspezo (sen la donacoj de ESF, kiu, kiel mi diris, finiĝos), tio signifas ke la paĝaro ne povus konstante pliboniĝi kaj renoviĝi kun la tempo. Niaj reklamaj enspezoj povus pagi la koston de servilo, sed ili ne sufiĉas por la kosto de programisto. Mi dubas ke iu ajn el niaj volontuloj pretus senpage pasigi tiom da tempo en programado de ĉi tiu retpaĝo, kiel pasigis Jevgenij.

Do mi demandas vin - ĉi tio estas serioza demando, mi sincere ŝatus aŭdi viajn respondojn:

Vi estras senpagan paĝaron pri lingvolernado kun sufiĉe granda uzantaro. Ĝis nun vi povis disvolvigi la paĝaron ĉar vi ricevis monon de fondaĵo. Tiu fondaĵo volas subteni iun alian, kaj vi volas trovi manieron por fariĝi finance memstara. Vi gajnas iom da mono per reklamoj, sufiĉe da mono por pagi por servilo, sed ne por pagi programiston.

Viaj elektoj estas:
- Trovi manieron por enspezi pli, por povi pagi progamiston, sufiĉe ĝustatempe respondi al uzantaj demandoj, korekti erarojn kiam ili troviĝas, kaj modifi la paĝaron kiam necesas, por ĝisdatigi ĝin por funkcii kun novaj teknologioj kiujn oni ankoraŭ ne imagis, kiam la paĝaro kreiĝis.



- Teni ĉion senpaga. Uzi la reklaman enspezon por oferti minimumajn funkciojn ĉe la paĝaro, sen mono por estri volontulojn aŭ programi teknikajn plibonigojn. Ne modifi la paĝaron kiam la teknologio ŝanĝiĝas. Ne respondi, aŭ apenaŭ respondi, al uzantaj demandoj. La paĝaro restos malmulte zorgita, kaj ne eblos korekti erarojn kiam ili aperos. La paĝaro iom post iom aspektos pli kaj pli malnove. Uzantoj de novaj teknologioj ne povos uzi ĝin.

Por doni konkretan ekzemplon - ni plurfoje ricevis demandon, kial estas malfacile uzi lernu kun poŝtelefonoj kaj tabulkomputiloj, kaj kial, ve, ni ankoraŭ uzas Flash, ĉu ni ne scias ke oni ne povas uzi tion en iPhone kaj iPad??? Nia nuna respondo estas ke ni ofertos tiujn servojn kun la refarita versio de la paĝaro. Se ni elektus la sintenon ke ni elspezu nur la monon kiun ni gajnas per enspezo de reklamoj, la respondo ĉiam devus esti ke la paĝaro kreiĝis antaŭ 7 jaroj, kaj tiuj aferoj tiam ankoraŭ ne ekzistis, kaj ni ne havas monon por okazigi tion, kaj nia paĝara kodo estas nekomprenebla kaĉo pro la multaj senpagaj programistoj kiujn ni uzis dum la jaroj, do tiuj aferoj kredeble neniam ekzistos.

Do jes, mi demandas sincere, kion vi farus?

darkweasel (Montri la profilon) 2012-oktobro-06 20:24:42

Mi mem honeste diras, ke mi ne pagus por aldonaj servoj kaj pretus vivi kun tio, kio estas senpaga - kaj se la senpaga parto ne plaĉas al mi, mi irus aliloken. Tamen mi ne scias, ĉu aliaj uzantoj eble ja pagus por iuj aldonaj servoj; mi povas paroli nur por mi mem.

erinja:
- eblon skribi pli longajn mesaĝojn en la forumo, kaj pli longajn privatajn mesaĝojn
Ĉu ne ekestas problemo, kiam normala uzanto klakas poste la citbutonon ĉe io tia? Fakte tio (verŝajne) jam nun povas okazi, ĉar tradukistoj (?) povas skribi pli longajn mesaĝojn. Indus do ĉiuokaze programi tion tiel, ke la uzanto nur ricevos erarmesaĝon ĉe tro longa mesaĝo, sed tamen povas unue enmeti ĝin en la tekstujon. Sed jen io iom flanka.
erinja:
- havi pli da persona atento de lingvohelpanto
Kio precize estas "pli da persona atento" kaj kiel vi devigos la lingvohelpantojn fari tion kaj kontrolos, ĉu ili tion vere faras? Mi mem donas al ĉiu lernanto tiom da atento, kiom mi povas doni laŭ la tempo, kiun mi havas - kaj la por mi disponebla tempo ne dependas de tio, ĉu tiu lernanto pagis.
erinja:
Alia ideo estas vendi ĉe la paĝaro malmultekostajn poŝtelefonajn programetojn por lernado de Esperanto; se vi havas ideon pri la speco de programeto ("app" ) kiun vi pretus aĉeti, aŭ pri servo por kiu vi pretus pagi, bonvolu sciigi nin pri tio!
Tio ĉi estas eble bona ideo; kvankam mi tion ne plu bezonas pro evidentaj kialoj ( rido.gif ), komencantoj eble ja.

erinja (Montri la profilon) 2012-oktobro-06 22:01:42

darkweasel:Mi mem honeste diras, ke mi ne pagus por aldonaj servoj kaj pretus vivi kun tio, kio estas senpaga - kaj se la senpaga parto ne plaĉas al mi, mi irus aliloken. Tamen mi ne scias, ĉu aliaj uzantoj eble ja pagus por iuj aldonaj servoj; mi povas paroli nur por mi mem.
Tre honeste, vi preskaŭ sendube ricevus senpage la 'luksan' version de la paĝaro, ĉar vi aktive kontribuas al la paĝaro per lingvohelpado ktp.

Ni volas enspezi pli da mono per la ŝanĝoj por fariĝi finance memstaraj, sed ni ankaŭ volas instigi al niaj uzantoj fariĝi pli aktivaj en la paĝaro. Aktivaj lingvohelpantoj kaj tradukantoj ricevos senpagan aliron al la luksaj ecoj (kiel ili nun rajtas skribi pli longajn forumajn mesaĝojn, kiel vi notis).
erinja:- havi pli da persona atento de lingvohelpanto
Kio precize estas "pli da persona atento"
Unu ideo estis garantii rapidan respondon al tiuj uzantoj de la pagita versio, aŭ garantii al pagitaj uzantoj ke ili ricevos pli altkvalitan lingvohelpadon; ekzemple, kelkaj helpantoj donas nur korektitan tekston, sen klarigoj. Kelkaj donas tre ampleksajn klarigojn. Nun, ĉio estas hazarda; eble via helpanto respondas rapide kun ampleksaj klarigoj, kaj eble dum monato via helpanto ne respondas, kaj eĉ tiam donas nur plej bazan respondon. Ne-pagitaj uzantoj de la nova sistemo ankoraŭ havus tiun malcertecon, sed pagitaj uzantoj, ekzemple, havus garantion pri altkvalita helpado kaj rapida respondo. Tio ankoraŭ estas nur ideo, sed kredeble disvolviĝos pli malpli tiel. Nun estas hazarde, ĉu oni ricevos bonan servon aŭ ne, depende de la volontulo al kiu vi sendis mesaĝon; sed ni volas iel certiĝi ke uzantoj de la pli luksa versio ĉiam ricevos pli bonan servon.

Kiel mi diris, la nepagita versio devos esti simila al la nuna paĝaro (sed la kurso estos tute nova, do kelkaj aferoj nepre ŝanĝiĝos por ĉiuj). La pagita versio estos sen reklamoj, kaj kun kelkaj aliaj ecoj, pri kiuj ni decidas nun. Kaj parte pro tio mi malfermis ĉi tiun fadenon, ĉar mi honeste volas scii, ĉu estas io kion la paĝaro ne ofertas nun, kion ĝi povus oferti, kaj por kio oni pretus pagi malgrandan sumon.

Paulinho:En mia lando, parodiante la sporta lingvo oni diras:
Ne tuŝu la teamon venkintan.
Bedaŭrinde tio tamen ne estas nia elekto. ESF ne volas senfine subteni nin, kaj ili donis al ni sumon de mono por financi kompletan refaron de la paĝaro, kiel lanĉopunkton de nia sendependiĝo. Ilia subteno de nia paĝaro iom post iom ĉesos. Do ni devas trovi manieron, en kiu la paĝaro pagos por si mem. Ne eblas pluiri senŝanĝe, ĉar la financa subteno ĉesos, kaj ĉu nun, ĉu poste, ni devas elpensi manierojn por subteni la paĝaron.

Efektive se neniu pagos por ajna servo, se ni nur devus funkciigi la paĝaron per reklama enspezo, ni devus draste simpligi la paĝaron, kaj oferti multege malpli da servoj, ĉar ni simple ne plu havus rimedojn por funkciigi ĝin kiel ni ĝis nun faris.

Estas bele kiam ĉio en la mondo estas senpaga. Sed tio ne ĉiam eblas, kaj estas laŭ mi ankoraŭ tre bone kiam *preskaŭ* ĉio estas senpaga, kaj nur kelkaj malgrandaj aferoj estas pagitaj.

Se donacoj al ESF draste plialtiĝus, kredeble ni povus oferti ĉion ajn senpage, kiel ni faras nun, ĉar tiel la paĝaro subtenus sin per donacoj. Sed oni ne povas subteni paĝaron per esperoj, ĉar serviloj kostas kaj programistoj devas manĝi. Ni devas esti realismaj kaj trovi alian manieron.

Reen al la supro