Al la enhavo

lernu! sen reklamoj

de erinja, 2012-oktobro-06

Mesaĝoj: 60

Lingvo: Esperanto

darkweasel (Montri la profilon) 2012-oktobro-07 09:23:36

erinja:ene de 24 horoj
Bone, respondi ene de 24 horoj vere ne estas problemo, tio veras - sed jam nun mia meza respondtempo estas 4,1 horoj, tio estas videbla por ĉiu ĉe la listo de lingvohelpantoj, kaj ĉiu povas laŭe elekti sian lingvohelpanton. Cetere, kion vi farus, se iu lingvohelpanto iam ne respondus ĝustatempe? Pagante, lernu! kaj la uzanto signis kontrakton garantiantan tion, kaj teorie la uzanto povos do repostuli sian monon, se tio ne okazas. En la plej malbona okazo, tio signifas, ke la lingvohelpantoj jure respondecas doni ĝustatempan respondon - kaj tio estus ja io, kio igus min rezigni pri mia lingvohelpanteco (speciale ĉar povas okazi, ke mia komputilo aŭ interreto malfunkcias, ktp).

Mi ne diras, ke vi planas tiajn teruraĵojn, mi nur ĝisfine kaj ĝisabsurde finpensas tiun ideon.

Cetere plia problemo - kio, se paganto ekzemple miskondutas en la forumo aŭ aliloke en la komunikiloj de lernu!? "Mia mesaĝo estis forigita, kvankam mi pagas por uzado!" "Vi forigis mian konton pro miaj daŭraj insultoj kontraŭ aliaj uzantoj, kaj nun mi repostulas mian monon!" Tio ja povos kaŭzi duklasecon ankaŭ en tio, kion la teamanoj toleras de certaj uzantoj, ĉar ili ne volas redoni la monon foriginte konton de paganto - dum kontoj de nepagantoj estos pli frue forigitaj, ĉar ilia plua ĉeesto ne donas monon (kaj do utilon) al la paĝaro. Almenaŭ tio signifas, ke normalaj teamaj agoj, kiel forigoj de kontoj kaj mesaĝoj, havos eble juran efikon.

Jen multaj demandoj ankoraŭ solvendaj, ĉu ne?

lagtendisto (Montri la profilon) 2012-oktobro-07 09:42:51

Komercaj firmoj organizas tion aferon kun Issue tracking system(sistemo por ordigu/manaĝeru aferoj de klientoj). Kun formularon. La interesanto por lasu traduki ion, tiu sendos la peton al baseno de petoj de tradukado. De tio baseno iu de lingvohelpanto fiŝas la peton kaj laboras ĝin alfine. Se la peton ne finigos en tempo de xx horoj. Tiam la petanto rericevos la monon paginte antaŭe. Se oni volas servo de traduko en 24 horoj. Tiam oni devas pagi plu multe. Se oni povas atendi unu de semajno oni devus page pli malmulte. Estas klaraj ruloj por la fluo de laboraĵo, ĉu ne? En tiel la lingvohelpantoj decidas meme kio oni povus labori alfine. Do, se oni vere volas la plej eblan altkvalitan servon de traduko. Tiam oni devas fiksi tion en SLA.

erinja (Montri la profilon) 2012-oktobro-07 14:00:42

Vilius:Laŭ mi, la solvo estus pagi por la servilo kaj aliaj daŭraj servoj per reklamo kaj malgrandaj donacoj, se tio eblas. Kaj kiam venos la tempo plinovigi la retejon, organizu unufojan donackampanjon, kiel sukcese faris interreta PIV.
Ĉu vi povus gvidi tiun kampanjon?

Dum la dek jaroj de la ekzisto de lernu, ESF investis pli ol 280 000 eŭrojn (do averaĝe ĉ. EUR 28 000 por ĉiu jaro). Tio inkluzivas la periodojn de pli intensa laboro (por mendi desegnaĵojn, desegni kursojn, krei la strukturon de la paĝaro) kaj ankaŭ periodojn de malpli intensa laboro (por korekti cimojn kiam ili aperas, pagi tradukantojn kiam grava lingvo ne estas tradukita ĝis sufiĉa grado, ktp).

La kampanjo por PIV kolektis ĉ. 13 000 eŭrojn. Do efektive, se ne ekzistus ESF, ni devus fari PIV-kampanjon, ĉiun jaron, kaj duobligi la kolektitan monon.

Ni provas laŭeble malaltigi niajn kostojn por la nova lernu, tiel ke pli da laboro estos aŭtomata, kaj malpli da laboro bezonos homan intervenon. Sed nun vi havas ideon pri la kosto de la retpaĝo kiun vi nun uzas plene senpage.

erinja (Montri la profilon) 2012-oktobro-07 14:14:03

darkweasel:En la plej malbona okazo, tio signifas, ke la lingvohelpantoj jure respondecas doni ĝustatempan respondon
Ni neniam hazarde elektus lingvohelpanton por esti tiel respondeca; la lingvohelpanto devus antaŭe konsenti esti unu el la rapidaj respondantoj.
Cetere plia problemo - kio, se paganto ekzemple miskondutas en la forumo aŭ aliloke en la komunikiloj de lernu!?
Pagado ne estas permeso malobei la regulojn. Estus lingvaĵo pri tio en la kontrakto, ke malgraŭ pagado, oni povus tamen perdi sian konton se oni miskondutas. Kaj tiucele mi legas regulojn kaj kondiĉojn de amaso de retpaĝoj kiuj petas pagon, por scii kiel aliaj paĝaroj traktas diversajn situaciojn, kaj ekhavi ideojn pri la kondiĉoj kiujn mi uzos por niaj pagitaj servoj.

Por kompari - eble oni pagis multon por bileto por spekti teatraĵon. Tio ne signifas ke oni rajtas paroli laŭte kaj elkrii fivortojn al aliaj personoj kiuj pagis malpli. Pagi ne signifas ke oni rajtas ruini la sperton por ĉiuj aliaj. Tiu fiulo sendube forĵetiĝos de la teatrejo, kaj la teatrestroj ne repagos la koston de ties bileto!

Vilius:Kaj atentu la voĉdonadon. Ĉimomente, nur du homoj pretas pagi, aliaj 17 diras, ke ili ne pagos.
Ĉu mi povas, do, kompreni ke via prefero estas ke ni lasu ke la paĝaro malnoviĝu kaj malboniĝu, ĉar ne estas sufiĉe da mono por ĝisdatigi ĝin? Se tio ne estas via prefero, eble vi havas ideon pri manieroj por enspezi, ĉar kiel mi jam indikis, donackampanjoj ne portas sufiĉe da mono.

darkweasel (Montri la profilon) 2012-oktobro-07 14:58:06

erinja:Ni neniam hazarde elektus lingvohelpanton por esti tiel respondeca; la lingvohelpanto devus antaŭe konsenti esti unu el la rapidaj respondantoj.
Kaj kiom da lingvohelpantoj, laŭ via atendo, konsentus esti jure respondecaj respondi rapide? Mi mem ĝis nun preskaŭ ĉiam respondis certe ene de 24 horoj, sed ne pretas jure respondeci ankaŭ en la estonteco fari tion - mi povus subite malsaniĝi, mia komputilo aŭ interreto malfunkcii, ...

erinja:
Pagado ne estas permeso malobei la regulojn. Estus lingvaĵo pri tio en la kontrakto, ke malgraŭ pagado, oni povus tamen perdi sian konton se oni miskondutas. Kaj tiucele mi legas regulojn kaj kondiĉojn de amaso de retpaĝoj kiuj petas pagon, por scii kiel aliaj paĝaroj traktas diversajn situaciojn, kaj ekhavi ideojn pri la kondiĉoj kiujn mi uzos por niaj pagitaj servoj.

Por kompari - eble oni pagis multon por bileto por spekti teatraĵon. Tio ne signifas ke oni rajtas paroli laŭte kaj elkrii fivortojn al aliaj personoj kiuj pagis malpli. Pagi ne signifas ke oni rajtas ruini la sperton por ĉiuj aliaj. Tiu fiulo sendube forĵetiĝos de la teatrejo, kaj la teatrestroj ne repagos la koston de ties bileto!
Mi komprenas, sed en retforumo plej ofte la ĉefa regulo estas "esti tie ĉi ne estas rajto, sed privilegio", t.e. la teamo rajtas forigi konton laŭ sia plaĉo. Kun la tie ĉi diskutata ideo, povos okazi, ke la teamo devos fakte pruvi en juĝejo, ke paganta uzanto malobeis la regulojn (kaj tion eble ne volos fari kaj tial hezitos forigi konton de paganto pli longe ol forigi tiun de nepaganto). La reguloj devos do esti tre precize kaj klare envortigitaj, ĉar ili estos juraj dokumentoj ...

lagtendisto (Montri la profilon) 2012-oktobro-07 15:12:02

Mi konsentas al darkweasel. Se lingvohelpanto laboras komerce por mono sub mantelo de retejo Lernu. Tiam komerca firmo Lernu! ankaŭ devus esti la jura korpo por jura aferoj.

erinja (Montri la profilon) 2012-oktobro-07 20:27:25

darkweasel:
erinja:Ni neniam hazarde elektus lingvohelpanton por esti tiel respondeca; la lingvohelpanto devus antaŭe konsenti esti unu el la rapidaj respondantoj.
Kaj kiom da lingvohelpantoj, laŭ via atendo, konsentus esti jure respondecaj respondi rapide? Mi mem ĝis nun preskaŭ ĉiam respondis certe ene de 24 horoj, sed ne pretas jure respondeci ankaŭ en la estonteco fari tion - mi povus subite malsaniĝi, mia komputilo aŭ interreto malfunkcii, ...
Supozeble administranto donus rapidan respondon se iu lingvohelpanto ial ne kapablus. Kaj sendube la respondeco finfine kuŝus ĉe ESF-enrete, ne ĉe la lingvohelpanto mem.

Sed okazas ĉiu speco de problemoj en la mondo, kaj povus esti ke la servo ne estus 100%-a (kaj ankaŭ mia retkonekto ne estas 100%-e ĉiam fidinda, kvankam mi certe pagas por ĝi). Tia estas la mondo.

[quote}Mi komprenas, sed en retforumo plej ofte la ĉefa regulo estas "esti tie ĉi ne estas rajto, sed privilegio", t.e. la teamo rajtas forigi konton laŭ sia plaĉo. Kun la tie ĉi diskutata ideo, povos okazi, ke la teamo devos fakte pruvi en juĝejo, ke paganta uzanto malobeis la regulojn (kaj tion eble ne volos fari kaj tial hezitos forigi konton de paganto pli longe ol forigi tiun de nepaganto). La reguloj devos do esti tre precize kaj klare envortigitaj, ĉar ili estos juraj dokumentoj .../quote]Tial ni esploras regularojn de aliaj paĝaroj. Kredeble estos lingvaĵo kiu diros ke administranto rajtas nuligi vian konton se vi klare malobeas la regulojn, sen repagi vian monon. Kaj uzanto kiu emas malobei la regulojn do devus decidi, ĉu pagi kaj riski perdi la konton pro fikonduto, aŭ ĉu pagi kaj konduti bone tiel ke li/ŝi ne perdos la konton. Estas similaj reguloj pri biletoj kiujn oni aĉetas, ĉu ne? Ankaŭ spekti filmon aŭ teatraĵon ne estas rajto sed privilegio, eĉ se oni aĉetis bileton.

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2012-oktobro-07 23:50:56

Unue: Tranĉi la uzantaron al pagantaj kaj nepagantaj uzantoj estas feka tre malbona ideo laŭ mi. Estus oksimoro, krei du-klasan socion en paĝaro pri Esperanto - lingvo, kies celo estis (estas?) forigi sociajn klasojn kaj unuigi la homaron...

Due: Mi supozas, ke la jaraj kostoj por starigi lernu.net ne pli altas ol 500€. Do mi pensas, ke ankaŭ eblas gajni tion monon per donacoj. Wikipedia faras tion ankaŭ, sed ĝi bezonas ege pli da mono ol lernu.net, ĉu ne? Mi mem starigas paĝaron, kiu kostas ~100€ po jaro kaj ĝi estas starigata per donacoj de la uzantoj.

Trie: Mi persone subtenus lernu.net per malaltaj donacoj kaj - se bezonata/volata - per prizorgo (kreado, sencimigado, k.t.p.) de la program-kodo. Ne forgesu: Multaj Esperantistoj estas informadikistoj aŭ simila okulumo.gif

Esperantst (Montri la profilon) 2012-oktobro-08 02:11:08

Mi tute ne opinias, ke estas problemo peti iom da mono por specialaj servoj. Laŭ mia opinio en la enketo mankas iu kategorio 1 - 4 USD monate. Mi pensas, ke en tiu kazo eble pli da homoj estus elektintaj tiun eblecon. Mi malkonsentegas pri teorioj de du-klasa socio. La du-klasa socio jam nun ekzistas, ĉar kelkaj Esperanto-parolantoj donacas amason da mono jare, dum aliaj eĉ ne pretas pagi 10 EUR jare. La avaruloj, kiuj eĉ ne pretas pagi 10 EUR jare tamen ofte estas la samaj homoj, kiuj aĉetas la plej novan aŭton, la plej modernan poŝtelefon (tuj kiam ĝi enmerkatiĝas) kaj dufoje jare ferias en foraj regionoj. Ĉu tio estas socia konduto? La movado estus en tute alia stato, se la homoj donacus averaĝe nur 100 EUR jare (30 - 50 EUR en la neriĉaj landoj).

Kiam oni parolas pri Esperantic Studies Foundation oni ne forgesu, ke estis homoj, kiuj donis al ESF sufiĉan mono por krei Lernu kaj por subteni aliajn projektojn. En la jaro 1999 Catherine kaj William Schulze heredigis al ESF ĉirkaŭ 3 milionojn USD. Dume estas aliaj homoj, kiuj eĉ ne pretas lasi 3.000 USD al Esperanto-organizaĵoj aŭ fondaĵoj. Ankaŭ se ĉiu aktuala Esperanto-parolanto lasus post la morto sumon inter 1000 USD - 5000 USD la movado estus alia, sed la homoj ne agas tiel. La plej multaj eĉ malmembriĝas (se ili estis en iu asocio), ĉar ili ne plu povas legi la revuon ridulo.gif tute forgesante, ke estas bezonata socia kontribuo por Esperanto kaj financaj rimedoj por ĝi subtenado.

Erin jam diris, ke Lernu.net kostis dum la tuta ekzistotempo ĉirkaŭ 280.000 EUR. Se ĉiu Lernu-uzanto averaĝe pagus nur 1 EUR jare, Lernu.net tute ne havus zorgojn pri pluekzistado kaj plibnonigado ridulo.gif

Amike, Martin Schäffer

Fenris_kcf:krei du-klasan socion en paĝaro pri Esperanto - lingvo, kies celo estis (estas?) forigi sociajn klasojn kaj unuigi la homaron...

Due: Mi supozas, ke la jaraj kostoj por starigi lernu.net ne pli altas ol 500€.

auxro (Montri la profilon) 2012-oktobro-08 10:11:18

Persone min ne ĝenus la reklamo en la paĝaro. Mi traktus tion kiel agnoskon de Esperanto, se iu vidas intereson pagi monon por meti afiŝon en esperantista retejo. Plejmulto da senpagaj retejoj kaj eĉ la plej grandaj inform-retejoj vivas per reklamoj. Estas malfacile nuntempe krei iajn revoluciajn metodojn por kolekti monon. La sola problemo kiun mi vidas kaj kiun eble ne akcentas administrantoj de lernu.net estus manko de komercaj proponoj por afiŝi reklamojn.

Reen al la supro